PMEG 2023

12.3.6.9. Por

Por montras intencatan celon, sed havas plurajn kromajn uzojn.

Ankaŭ al montras celon, sed por pli montras, ke la celo estas ies intenco (kiu eble ne efektiviĝas). Ĉe al temas normale pri efektiva celo. Legu ankaŭ pri la diferenco inter por kaj pro.

Celata ago, celata uzo... «

Por povas montri celatan agon, staton, uzon, uzolokon k.s.:

  • En unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis por ripozo.FA3.83 La celo de kuŝiĝo estis ripozo.

  • Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno.M.8 La uzocelo de la ligno estas hejtado.

  • Ŝi estas tuj preta por ĉiuj komplezoj.Rz.93

  • Mi estas kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio.FA3.26

  • Mi ne havas tempon por tio.M.76

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino.FE.32

  • Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo.FE.34

  • Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, kaj bastono por la dorso de malsaĝuloj.SS.26

  • Iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro.M.165...surmeti vestojn, kiuj konvenas en la teatro.

  • Tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo.FA3.43

  • Antaŭ tagiĝo li leviĝis, kisis nin ĉiujn por adiaŭ kaj forveturis.FA1.236

  • Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon [...] por eterna posedaĵo.Gn.17 La celo estas, ke la lando estu eterna posedaĵo. Pli ofte oni uzas komparan kiel-esprimon en ĉi tiaj frazoj: ...kiel eternan posedaĵon.

Celata uzanto, profitanto... «

Por povas montri celatan uzanton, posedanton, ricevanton, profitanton, kontentiĝanton, ĝuanton k.s.:

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 Mi aĉetis la pomojn kun la celo, ke la infanoj ricevu ilin. Ĉi tie oni klare vidas la diferencon inter por kaj al. Por montras la intencon. Al montras la efektivan transdonon.

  • Tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron.M.65...laboron, kiun mi ricevu.

  • Tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto.Rz.40 La gasto uzos la ĉambron.

  • Mi iros por vi ĝis la fino de la mondo.FA3.3...por via profito...

  • La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni.OV.376

  • Tiu ŝtono [...] kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la infanoj.FA3.23

Celata tempo «

Por povas montri celatan tempon, en kiu io okazu, aŭ dum kiu daŭru laŭplane ia ago, aŭ dum kiu daŭru la rezulto de ago:

  • Ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto.FA1.143 La loĝejon oni uzu dum la nokto.

  • Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton.FA1.107 Ĉiu surtuto estas celita por uzo en aparta horo.

  • Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn.M.57 Ŝia celo estis resti silenta nur momenton.

  • Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.M.44

  • Li forveturis por unu tago pro tre grava afero.Rz.90

  • Tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn.FA3.146

Ne konfuzu tempan por kun dum. Dum simple montras tempodaŭron. Por montras celatan tempon: Mi petas vin ĉi tien dum unu minuto. La peto daŭras unu minuton. Mi petas vin ĉi tien por unu minuto. La peto celas, ke la alparolato venu por resti dum unu minuto.

Pozitiva opinio «

Por povas montri ion, kion oni favoras, pri kio oni havas pozitivan opinion:

  • Aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batalantoj.FK.257

  • Se la plimulto da esperantistoj voĉos por la unua punkto, tiam ni tute ĉesos paroladi pli pri reformoj.OV.186

  • Ili forĵetu sian indiferentecon kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian voĉon por aŭ kontraŭ la propono.OV.189

Vidpunkto «

Por povas montri tiun, el kies subjektiva vidpunkto oni taksas aferon:

  • Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.FE.37 El la vidpunkto de la soldatoj li estas kiel patro.

  • Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda.FE.41

  • Por patrino ne ekzistas infano malbela.PE.357

  • Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn.FA2.88

  • Mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompreneblaj por ĉiuj.FA1.120

Komparu kun al, kiu povas montri tiun, kiu efektive sentas aŭ spertas ion. Por estas pli subjektiva, al pli objektiva.

Bazo de taksado «

Por povas montri tion, kion oni konsideras, kiam oni pritaksas aferon, aŭ tion, rilate al kio validas io bona aŭ malbona, k.s.:

  • Ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem.DL.12

  • Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon.Pk.5

  • Ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj.FA3.129

  • Por sia aĝo ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna.Rn.31

  • Mi neniam havis talenton por muziko.M.28

Varo aŭ servo pagata «

Ĉe esprimo de pago por povas montri komercaĵon k.s., kiun oni aĉetas, akiras, luas k.s.:

  • Neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno.M.197 Se oni volas aĉeti aŭ akiri faskon da ligno, oni devas pagi.

  • Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa.Rz.22...por la antaŭa manĝo.

  • Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni memorigi, ke ilia tempo de abonado finiĝis.OV.82 Komparu kun tempa por.

  • Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.M.63

  • Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon.FE.14Por tiu laboro, kiun mi faris hodiaŭ, oni pagis al mi duoble.

Ĉe pago Zamenhof iafoje uzis pro.

Oni povas “pagi” aŭ rekompenci ne nur per mono, sed ankaŭ per danko aŭ eĉ maldanko aŭ puno:

  • Mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro.FE.31 La plenumo estas kiel servo aŭ komercaĵo. La danko estas kvazaŭ pago por tio.

  • Mi dankas vin por la prunto.FE.14

  • – Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo. – Por tio mi enĵetos lin en la inferon.Rt.39

  • Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi!FE.21 Pagi al ŝi ĉi tie signifas puni ŝin. La frazo estas ironia.

Danki por io estis malprave kritikata. Ĝi estas tute bona esprimo, ĉar la simileco al pagado estas klara. Sed oni povas ankaŭ uzi la esprimon danki pro io, kiu nuntempe estas tre ofta. Ambaŭ dirmanieroj estas same logikaj.

Mono pagata aŭ ricevata «

Por povas ankaŭ montri monon, prezon k.s., kiun oni pagas aŭ ricevas por aĉetaĵo, vendaĵo aŭ laboro:

  • La juna vidvino por la iom da spesdekoj [...] aĉetis iom da butero.M.64

  • Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.M.109

  • Mi [...] disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj.Gm.66

Sufiĉe ofte oni uzas anstataŭe pro. Oni povas ankaŭ uzi kontraŭ kaj iafoje per.

Se ĉi tia mona komplemento havas antaŭ si la vorteton po, oni normale forlasas por: Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102...du lecionojn por po dudek spesdekoj por horo.

Por estas do uzata egale pri komercaĵo, kiun oni pagas, kaj pri mono, kiun oni donas por aĉeti komercaĵon, kaj pri mono, kiun oni ricevas pro vendo de komercaĵo. Por estas ĝenerala rolvorteto por tiaj frazroloj.

Kalkulbazo «

Por povas montri kalkulbazon ĉe disdonado, distribuo k.s.:

  • Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn.FE.14 Oni obligas kvin frankojn per la nombro de tagoj. La nombro de tagoj decidas la salajron.

  • Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero.FE.31 Se oni aĉetis tri funtojn da teo, oni ricevas tri funtojn da sukero.

  • Grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj.L2.265 La nombro de 25-oj da membroj decidas la nombron de delegitoj.

  • Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.M.30

Tiu ĉi Zamenhofa uzo klare montras, ke por estas la baza vorto por legi frakcistrekojn: 50 km/hkvindek kilometroj por horo. Sed iafoje aliaj alternativoj povas esti pli klaraj.

Erara identeco «

Por povas montri eraran identecon k.s., sed preskaŭ nur ĉe preni, kiu kune kun por povas havi la signifon “erari pri identeco”:

  • Unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro.Rz.46

  • Tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj.LR.72A

  • Vi akceptas por kontanta mono la vortojn, kiuj vere ne enhavas eĉ plej malgrandan indon.H.26 Normale: ...kiel kontantan monon...

Antaŭ ke-frazo «

Oni ofte uzas por antaŭ ke-frazo:

  • Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune.FE.15

  • Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu malsati!FA2.70

Oni povus intermeti helpan tio, kiel oni faras ĉe aliaj rolvortetoj antaŭ ke-frazo, sed tio preskaŭ neniam okazas ĉe por. Anstataŭe oni ofte eĉ uzas simplan ke anstataŭ por (tio), ke.

Preskaŭ ĉiam oni uzas U-verbon post por ke.

Antaŭ I-verbo «

Ofte oni metas por antaŭ I-verbo: Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.FE.41