PMEG 2023

12.3.6.8. Po

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj aĵoj, al pluraj lokoj aŭ simile. Al ĉiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, oni devas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto.

Po estas tradicide klasita kiel rolvorteto, kio signifas, ke oni ne uzas N-finaĵon ĉe vorto post po. Sed multaj uzas ĝin kiel E-vortecan vorteton, kaj tiam oni ja povas uzi N-finaĵon, kiam la frazo tion postulas. Ambaŭ uzoj estas ĝustaj. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, ĉu povas aperi N-finaĵo post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj. Ĉi tie temas nur pri la signifo de po, kaj pri ĝia loko en frazo.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro aŭ kvanto. Post po do ĉiam devas stari nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomopo unu pomo, po tutaj botelojpo pluraj tutaj boteloj.

  • Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.FE.14 3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la rezulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de ĉi tia kalkulo rilatas ĉiam al tio, kion montras la po-esprimo.

  • Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar.Sm2.21 6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.

  • Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.FE.14 15 paĝoj oble 4 = 60 paĝoj.

  • Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj.L2.265 Ĉi tiu ekzemplo estas pli malsimpla. La po-esprimo devas esti multiplikita per la nombro de dudekkvinoj da membroj. Se grupo havas 75 membrojn, ĝi havas 3 dudekkvinojn da membroj. 1 delegito oble 3 = 3 delegitoj.

  • Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo.M.102 Ĉi tie gravas la suma nombro de horoj. Se la du lecionoj daŭris sume ekz. 4 horojn, la kosto estis: 20 spesdekoj oble 4 = 80 spesdekoj. (Speso estas fikcia monunuo.)

  • Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino.Gm.62 Ĉi tie estas subkomprenata la vorto unu: ...po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume ankaŭ 10 glasetoj.

  • La svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico.FA3.97 Se estis ekz. 20 vicoj, estis 6 svatiĝantoj oble 20 = 120 svatiĝantoj.

  • Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.M.109 Se mi kudrados ekz. 7 tagojn, mi kudrados: 10 horojn oble 7 = 70 horojn. (Cetere ĉiu tago donas salajron de 20 spesdekoj.)

  • Dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.Nm.31 Iom aparta ekzemplo. La partoprenintoj ricevu unu duonon de la prenitaĵo. La tuta komunumo ricevu unu duonon. Estis do 2 grupoj da ricevantoj. 1 duono oble 2 = 2 duonoj (la tuto de la prenitaĵo).

  • El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [...] po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj.Gn.6 Se estus ekz. 1000 bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1000 = 2000 bestoj (1000 paroj).

  • La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj.FA3.74...po pluraj tutaj boteloj. En ĉiu tagmanĝo oni trinkas plurajn tutajn botelojn. Oni ne povas fari kalkulon, ĉar oni ne scias, kiom da tagmanĝoj estas, kaj oni ne scias precize, kiom da tutaj boteloj estas trinkataj.

Erara uzo de po «

Ne metu po antaŭ la malĝusta esprimo. Jen erara ekzemplo: *Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.* La sumo, kiu ripetiĝas, estas 10 dolaroj. Sekve la ĝusta loko de po estas antaŭ tiu sumo: Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro. Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo fariĝas: 10 dolaroj oble 5 = 50 dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en ĉi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaŭ metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn ĉi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaŭ aliaj rolvortetoj (aŭ E-formo) povas esti uzataj. En la ĉi-antaŭa ekzemplo ekz. laŭ metrometre estas eblaj. Vidu ankaŭ la klarigojn pri frakcistrekoj.

Notu ankaŭ la diferencon inter la jenaj du frazoj, kiuj estas ambaŭ ĝustaj, sed havas tute malsamajn signifojn:

  • La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La aŭto veturis sume 5 horojn, kaj ĝi veturis sume 50 kilometrojn. (10 kilometroj oble 5 = 50 kilometroj.)

  • La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. La aŭto veturis sume 10 kilometrojn, kaj tio daŭris sume 50 horojn. (5 horoj oble 10 = 50 horoj.)

Por eviti erarojn oni memoru, ke po ĉiam staru antaŭ nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo.

Ĉiu anstataŭ po «

Ofte la vorteto ĉiu povas sola montri distribuan sencon: Ĉiu banano kostas (po) unu speson. Ĉiu el ili ricevis (po) cent eŭrojn. Kun po tiaj ĉi frazoj tamen fariĝas pli klaraj.