PMEG 2023

12.3.6.2. Dum

Dum montras tempodaŭron, = “en la daŭro de”. Dum staras antaŭ tempa aŭ aga esprimo:

  • Tondroj bruadis dum la tuta nokto.FA1.77

  • Ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron.M.194

  • Dum multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.M.200

  • Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago.M.200

  • Dum la vojo Klaro parolis al Marta.M.104 La vorto vojo normale ne estas aga aŭ tempa, sed ĉi tie ĝi reprezentas iradon laŭ vojo.

Legu pri la diferenco inter dum kaj tempa en. Legu ankaŭ pri tempa tra, kaj tempa por.

Frazenkondukilo «

Dum estas ankaŭ frazenkondukilo: Forĝu feron dum ĝi estas varmega.PE.525 Tio estas eĉ la origina uzo de dum. Komence dum tute ne estis uzata kiel rolvorteto.

Vortfarado «

  • Dume = 1. “Dum tiu tempo”: Mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe mia malsana infano!M.198 2. “Provizore, ĝis pli ĝusta tempo”: La verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke ĝi iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj.OV.156 3. “kontraste al tio, kontraŭe”: La ekposedo de ĉio tio ĉi [= verboformoj en naciaj lingvoj] postulas inferan paciencon [...]. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta ĥaoso [...] donas al vi sole nur 6 vortetojn “i, as, is, os, us, u”.FK.272