PMEG

27.5. I-verboj kun rolvortetoj

Rolvortetoj estas uzataj precipe antaŭ O-vortoj kaj O-vortecaj vortetoj: sur tablo, pri ili, sen tiuj k.s. I-verboj normale ne havas rolvorteton antaŭ si pro sia verbeco.

Sed iafoje oni bezonas montri la frazrolon de I-verbo per rolvorteto. El ĉiuj rolvortetoj tradicie nur por, anstataŭ kaj krom estas akceptataj por tia uzo. Al tiu grupeto oni devas aldoni sen, kiu nuntempe estas sufiĉe ofte uzata antaŭ I-verbo.

Uzado de aliaj rolvortetoj antaŭ I-verbo ne estas mallogika, sed povas krei miskomprenojn pro la malkutimeco. Ĉe aliaj rolvortetoj ol por, anstataŭ, krom kaj sen, oni kutime serĉas alternativajn esprimomanierojn.

Por «

  • Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino.FE.15...por ke ŝi (la feino) vidu... La senca subjekto de la I-verbo estas egala al la subjekto de la ĉefverbo.

  • Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42

  • Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.FE.41

  • Mi jam estas tro maljuna por edziniĝi kun viro.Ru.1

  • La flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi, tamen enhavas en si [...] ĉiujn ĝermojn por folioj kaj semo.FA4.126

  • Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon?BV.52 En tiaj ĉi frazoj oni pli ofte uzas I-verbon sen por: preta akcepti, kapabla akcepti k.s.

  • Neniu el ili lumas sufiĉe, por servi kiel strata lanterno.FA2.118

Se la du subjektoj estas malsamaj, ĉar la ĉefverbo estas agoinflua, oni uzas plej ofte I-verbon sen por, sed ne estas eraro aldoni por:

  • Li invitis siajn parencojn manĝi panon.Gn.31...por manĝi panon....por ke ili manĝu panon.

  • Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.PE.1839...ne por festeni, sed por treni....ne por ke ĝi festenu, sed por ke ĝi trenu.

Post movaj verboj kiel iri kaj kuri, oni preferas I-verbon sen rolmontrilo, sed ankaŭ eblas uzi por:

  • Mi iros ripozi.FA3.31Mi iros por ripozi.

  • Ŝi tuj kuris bati ŝin.FE.21Ŝi tuj kuris por bati ŝin.

  • Mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.FE.34...kaj iros por gliti.

  • Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon.FE.17...iri por ĉerpi...

  • Li iris por kuŝiĝi malantaŭ grenamaso.Ru.3

Se I-verbo estas rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, kaj se laŭsence ĝi esprimas celatan agon, oni normale devas uzi por antaŭ la I-verbo:

  • Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon?FE.34

  • Por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, [...] kie ne ekzistas akvo por trinki?Nm.20...akvo, kiu estas por trinki (trinkebla/trinkota akvo).

  • De du tagoj ŝi ricevis absolute nenion por manĝi.FA1.45

  • Li tuj sendos al vi en vian domon tutan regimenton por enloĝigi.Rz.70

Sed post kelkaj oftaj abstraktaj O-vortoj oni trovas jen I-verbon sen por, jen I-verbon kun por:

  • Festenon ŝi aranĝis en la plej longa tago, por ke oni havu tempon formanĝi ĉiujn diversajn manĝaĵojn.FA4.216

  • Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn.M.73

  • La principo, kiu donis al la homaranoj la eblon krei ponton inter ĉiuj religioj, estis esprimita [...] ĝuste de Hillel.OV.330

  • Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?M.177

  • Via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso ne estas tute neprilaborita.M.126

  • Ĉi tio estas la plej eleganta maniero, por akiri al si favoron.FA2.27

Simile: kaŭzo (por) timi, kuraĝo (por) fari ion danĝeran, rimedo (por) solvi problemon, okazo (por) fari ion.

Oni atentu, ke I-verbo, kiu sekvas post O-vorto (kun aŭ sen por), ofte vere rilatas al io alia, ordinare al la ĉefverbo de la frazo:

  • Ho, se mi povus per ia rimedo venigi ilin sur la teron!FA3.152Ho, se mi povus venigi ilin sur la teron per ia rimedo! Komparu: Mi ne havas rimedon (por) venigi ilin sur la teron.

  • Ili iris en la belegan tendon por ripozi.FA1.104

Legu ankaŭ pri esprimoj kiel por tiel diri, por paroli sincere.

Anstataŭ «

  • La patro, anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis.M.101

  • La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin.FA2.34

  • Anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun.OV.75Anstataŭ gajni ion... Anstataŭ tio, ke ĝi ion gajnus...

Krom «

  • Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.Rt.40

  • Kion alian ili ankoraŭ povoscias krom danci, tordi la piedojn kaj fari turnoventon?FA2.95

  • Ne ekzistas alia bono por la homo, krom manĝi kaj trinki.Pr.2

Sen «

Sen + I-verbo estas tradicie rigardata kiel eraro, kaj Zamenhof en Lingva Respondo deklaris tian uzon malbona (vidu Lingvajn Respondojn p. 102). Sed sen + I-verbo estas fakte tute logika kaj tre oportuna esprimomaniero, kaj ne vere havas sencon eviti tion. Tia uzado jam fariĝis ofta, kaj do apenaŭ povas kaŭzi problemojn de komprenado. Eĉ Zamenhof mem uzis sen tiamaniere almenaŭ du fojojn:

  • Li ne povas subskribi per sia nomo [...] sen elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero.BV.25

  • La suno neniam leviĝas sen rigardi milojn da sensangaj bataloj.BV.84

  • Sen manĝi kaj trinki oni ne povas vivi.

Se oni ne volas uzi I-verbon post sen, oni uzas O-formon, aŭ ne + participon:

  • La grandaj buldogoj [...] eksaltis alten, tamen sen bojado, ĉar tio estis malpermesita.FA2.67 (= ...sen boji...)

  • Mi tre volas manĝi: mi diras tion ĉi sen ŝerco.Rz.25 (= ...sen ŝerci.)

  • Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.M.59 (= ...sen ricevi konsilon kaj helpon.)

  • Ne rigardante dekstren nek maldekstren, la jura konsilisto iris tra la Orienta strato.FA1.117 (= Sen rigardi...)

  • Sen manĝado kaj trinkado oni ne povas vivi.

Aliaj rolvortetoj «

Anstataŭ pri + I-verbo oni normale uzas I-verbon sen rolmontrilo. Sed se la senco (la frazrolo de la I-verbo) tiam fariĝus tro malklara, oni anstataŭe uzas pri + agan O-vorton:

  • Pri flugado oni eĉ ne povis pensi.FA4.222 (= *Pri flugi oni eĉ ne povis pensi.*) Ĉi tie ankaŭ eblas uzi pripensi: Oni eĉ ne povis pripensi flugi. Tiam la I-verbo flugi rolas kiel rekta objekto de pripensi. = Oni eĉ ne povis pripensi flugadon.

  • Ni parolis pri rabado kaj malbonagado.Jes.59 (= *Ni parolis pri rabi kaj malbone agi.*)

Ne malofte oni uzas pri + agan O-vorton, kvankam ankaŭ estus tute eble uzi I-verbon sen pri:

  • Ĉiuj homoj havas la permeson aspiri pri edziĝo kun ŝi.FA1.69...permeson aspiri edziĝi kun ŝi. (= *...permeson aspiri pri edziĝi kun ŝi.*)

  • Ili kuradis sur la kampo kaj estingis la vaglumojn, kiuj bonkore plenumis la peton pri aranĝo de torĉa procesio.FA2.97...la peton aranĝi torĉan procesion. (= *...la peton pri aranĝi torĉan procesion.*)

Inter antaŭ kaj I-verbo oni metas la vorteton ol:

  • Oni devas iri longan distancon, antaŭ ol veni al la rivero.FA1.23...antaŭ ol oni venas al la rivero.

  • Antaŭ ol foriri li ŝlosis la pordon.Antaŭ ol li foriris...

Anstataŭ post + I-verbo, oni uzas INT-participon kun E-finaĵo, aŭ post kiam + plenan subfrazon, aŭ post + agan O-vorton:

  • Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.FE.22Post kiam mi trovis pomon, mi ĝin manĝis. (= *Post trovi pomon, mi ĝin manĝis.*)

  • La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis mirigita aŭ konfuzita.M.95

  • Li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris.FA3.59

Anstataŭ dum + I-verbo, aŭ ĝis + I-verbo, oni uzas dumĝis antaŭ plena subfrazo (dum kaj ĝis estas ne nur rolvortetoj, sed ankaŭ frazenkondukiloj):

  • Mi rigardis televidon, dum mi manĝis. (= *Mi rigardis televidon dum manĝi.*)

  • Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro.FA1.161 (= *...ĝis veni...*)

Anstataŭ malgraŭ + I-verbo oni uzas kvankam + plenan subfrazon, aŭ malgraŭ (tio) ke + plenan subfrazon:

  • Vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj.M.35Vi ne scias ludi, malgraŭ tio, ke vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. (= *Vi ne scias ludi, malgraŭ lerni muzikon en la daŭro de naŭ jaroj.*)

  • Kvankam li falis, li batalis plu. Malgraŭ (tio) ke li falis, li batalis plu. (= *Malgraŭ fali li batalis plu.*)

Iafoje oni povas uzi participon kun E-finaĵo: perdinte siajn ŝuojn li plukuris.Kvankam li perdis siajn ŝuojn, li plukuris. (= *Malgraŭ perdi siajn ŝuojn li plukuris.*)

Anstataŭ pro + I-verbo oni uzas ĉar + plenan subfrazon, aŭ pro tio ke + plenan subfrazon, aŭ (se la senco restas klara) participon kun E-finaĵo:

  • La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.FE.16La infano ploras pro tio, ke ĝi volas manĝi.La infano ploras volante manĝi. (= *La infano ploras pro voli manĝi.*)

Post aliaj rolvortetoj oni uzas agan O-vorton anstataŭ I-verbo:

  • Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado.Jes.5 (= *...por fordoni sin al drinki.*)

Ĉu lingva evoluo? «

La ĉi-antaŭaj klarigoj pri rolvortetoj kaj I-verboj priskribas la tradician staton de la lingvo, en kiu regas forta malemo uzi rolvortetojn antaŭ I-verbo (escepte de por, anstataŭ, krom kaj sen). En multaj lingvoj oni tamen uzas rolvortetojn multe pli libere en tiaj konstruoj. La Esperanta tradicio estas malfacile klarigebla per logikaj argumentoj. Esence ĝi estas arbitra tabuo.

Lastatempe (t.e. en la komenco de la 2000-aj jaroj) oni povas rimarki tendencon rompi tiun tabuon, precipe ĉe junaj Esperantoparolantoj. Pli kaj pli ofte oni aŭdas frazojn kun rolvortetoj kiel pri, pro, dum, post k.a. antaŭ I-verbo en maniero, kiu povas soni strange aŭ eĉ erare al tiuj, kiuj alkutimiĝis al la tradicia uzo. Jen tipaj ekzemploj:

  • Li jam aŭdis pri Esperanto kaj esprimis intereson pri lerni la lingvon. Tradicie: ...intereson lerni la lingvon.

  • Li ekfamiĝis en Esperantujo pro gajni la ĉefpremion de la Belartaj Konkursoj. Tradicie: ...ĉar li gajnis...

  • Ni ĝoje babilis dum promeni tra la flughaveno. Tradicie: ...dum ni promenis... / ...promenante...

  • Tuj post enlitiĝi li ekdormis. Tradicie: Tuj post kiam li enlitiĝis... / Tuj enlitiĝinte...

En la ĉi-antaŭaj klarigoj de la tradicia uzo multaj ekzemploj de rolvorteto antaŭ I-verbo estas markitaj kiel eraraj aŭ evitindaj, per steletoj. Se daŭros la tendenco al pli vasta uzo de rolvortetoj antaŭ I-verboj, eble en estontaj eldonoj de tiu ĉi gramatiko iuj el tiuj steletoj estos forprenitaj.

Atentu tamen pri la senca subjekto «

I-verbo preskaŭ ĉiam havas subkomprenatan sencan subjekton, kiu normale estas egala al la subjekto de la ĉefverbo de la sama frazo. Kvankam en iaj okazoj tiu baza principo ne validas, estas forte rekomendinde ĝin sekvi, eĉ se oni uzas I-verbojn kun rolvortetoj en netradicia maniero. Jen ekzemploj de uzoj, kiuj ne estas aprobeblaj:

  • *Kiam temas pri ludi ŝakon, li ĉiam interesiĝas.* Laŭ la normalaj principoj la senca subjekto de ludi devas esti egala al la subjekto de temas, sed (en tiu ĉi frazo) temas estas sensubjekta. Oni do diru: Kiam temas pri ŝakludado....

  • *Ankaŭ dum ridi povas dolori la koro.* Ne la koro ridas, sed la homo. Sekve oni diru: Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro.SS.14

  • *Mi konas lin pro gajni la ĉefpremion de la Belartaj Konkursoj.* Ne mi gajnis la premion, sed li. Sekve estu: Mi konas lin, ĉar li gajnis...

Vidu ankaŭ la klarigojn pri la diferenco inter I-verboj kaj agaj O-vortoj.

Rolvorteto antaŭ citata I-verbo «

Se I-verbo estas citata, oni povas uzi ĉiun ajn rolvorteton. Tiam la rolvorteto vere rilatas al subkomprenata esprimo kiel la vorto, la verbo, la ago aŭ simile: Inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo.OV.422Inter la ago voli kaj la ago fari...