PMEG 2023

27.7. I-verboj kaj agaj O-vortoj

I-verboj kaj agaj O-vortoj estas similaj, sed ekzistas tamen diferenco. I-verbo havas ĉiam subkomprenatan sencan subjekton, kiu plej ofte estas identa al la subjekto de la ĉefverbo. Aga O-vorto estas tamen sendependa de subjekto. Aga O-vorto nomas agon sen konsideri eventualan faranton. La signifo de frazo povas do ŝanĝiĝi, se oni ŝanĝas I-verbon en agan O-vorton:

  • Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn.FE.33Ili amas, kiam ili mem turmentas bestojn.

  • Malbonaj infanoj amas turmentadon de bestoj.Ili amas turmentadon de bestoj, ĉu ili mem turmentas, ĉu iu alia turmentas.

  • Mi promesis amuziĝi.Mi promesis, ke ĝuste mi amuziĝos.

  • Mi promesis amuziĝon.Mi promesis, ke okazos amuziĝo. Ne gravas, kiu amuziĝos.

  • Labori estas lacige. Laborado estas laciga ĝuste por tiu, kiu laboras.

  • Labor(ad)o estas laciga. Laborado estas laciga ĝenerale, eble ne nur por la laboranto.

Ĉe verboj oni klare distingas inter ekz. komenci kaj komenciĝi, fini kaj finiĝi k.t.p. Ĉe la respondaj O-vortoj la simpla formo sen la sufikso povas esti uzata por ambaŭ sencoj. Ekz. komenco estas kutime uzata ankaŭ por la ideo komenciĝo, kaj fino havas ofte la sencon de finiĝo k.t.p.:

  • Ĉiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur ĝi, de la komenco de la jaro ĝis la fino de la jaro.Re.11...de la komenciĝo de la jaro ĝis la finiĝo de la jaro. (= ...de la tago, en kiu la jaro komenciĝas, ĝis la tago, en kiu la jaro finiĝas). La vortoj komenco kaj fino estas tre kutimaj, dum komenciĝo kaj finiĝo aperas nur malofte. (Zamenhof tamen uzis finiĝo por la senco de finaĵo, sed tiu uzo estas nun arĥaika.)

  • En la eksteraĵo de la infano [...] montriĝis ankoraŭ pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la patrinoM.127... pli profundaj ŝanĝiĝoj ...

Ĉe iuj agaj O-vortoj, ekz. nasko, tia uzo tamen povas esti tro malklara. Oni teorie povas uzi nasko ankaŭ kiam la senco estas tiu de naskiĝo, sed tio povas krei miskomprenon, kaj tial oni ordinare distingas inter nasko = “la ago naski (infanon)” kaj naskiĝo = “la ago naskiĝi”.