PMEG

27.3.1. I-verboj kune kun povi, devi kaj voli

I-verbo tre ofte dependas de unu el la tri verboj povi, devi kaj voli. La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo aŭ volo. La subjekto de la ĉefverbo kaj la senca subjekto de la I-verbo estas ĉiam la sama:

  • Li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31

  • Mi volas diri al vi la veron.FE.24

  • Mi devas fari al vi donacon.FE.15

  • Li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.FE.33

  • Mi ne volas malhelpi vian ĝojon.FA1.73

  • Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31

  • Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!M.117 Ĉi tia vortordo estas ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devivoli.

  • Vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi.Jĥ.16 Ĉi tie satiĝi rolas kiel objekto de la participo povante, kiu estas farita el la verbo povi.

  • Ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.Kr2.25Du I-verboj rolas kiel rektaj objektoj de unu sama participo.

Principe I-verbo, kiu dependas de povi, devivoli, estas rekta objekto de tiu verbo. Ĉe voli oni uzas ankaŭ ordinarajn O-vortojn kiel rektan objekton: La Kongreso tiam ne volis tiun projekton.OV.392 La ebloj uzi rektan objekton de la verboj devi kaj povi estas tamen tre limigitaj. Oni neniam uzas ĉe ili ordinaran O-vorton kiel objekton: *Li povas dancadon.* / *Mia fratineto devas endormiĝon.* Oni ĉiam uzas en tiaj okazoj I-verban formon: Li povas danci. / Mia fratineto devas endormiĝi. Sed oni ja uzas tabelvortojn je O kiel rektan objekton de devi kaj povi: Se mi povas lin kisi, vi ankaŭ tion povas.FA2.19 Plej ofte oni tamen uzas en tiaj okazoj O-tabelvorton kun la verbo fari: Oni povas tion fari.FA3.55 Krome oni neniam kreas pasivajn formojn de frazoj, en kiuj la ĉefverbo estas povi, devivoli, kaj en kiuj la rekta objekto estas I-verbo.