PMEG 2023

29.3. Pasivigeblaj frazoj

Nur objektaj verboj povas pasiviĝi. Ĉu verbo estas objekta aŭ ne, estas ĉefe afero de signifo. Kelkaj verboj havas tian signifon, ke povas aperi objekto, dum aliaj verboj ne havas tian signifon:

  • La knabo batas ŝtonon. La ŝtono estas batata de la knabo. Bati estas objekta verbo. Tial oni povas ĝin pasivigi.

  • La knabo staras sur la korto. Stari ne povas havi objekton. Pasivigo de la frazo do ne estas ebla.

Iafoje pro nacilingva influo povas aperi pasivigo de tute senobjekta verbo. Tiaj frazoj estas evitendaj, ĉar ili kontraŭas al la plej baza principo de pasivo:

  • “Mi krakas por ĉiuj!” asertis la krakpizo. “Ĉu por junuloj, ĉu por maljunuloj, ĉiam do *estas krakate*!” diris la kraĉujo.FA3.85 Kraki neniam povas havi objekton. La frazo estas do malbona, kvankam Zamenhofa. Oni diru ...ĉiam oni do krakas... ...ĉiam vi do krakas... aŭ simile.

Pasivigo tamen iafoje estas ebla ĉe verboj, kiuj estas objektaj, sed kies objekto ne ĉeestas en la frazo.

Pasivigo de I-verboj «

I-verbo povas havi objekton, ekz. ami virinon, kaj I-verbo povas havi pasivan formon, ekz. esti amata. Sed I-verbo ne povas havi propran subjekton. La senca subjekto de tia pasivigita I-verbo devas esti subkomprenata:

  • “Deŝiru la floron!” diris la alia knabo, kaj la lekanto forte ektremis pro timo, ĉar esti deŝirita signifis ja perdi la vivon.FA1.150 La subkomprenata senca subjekto de esti deŝirita, estas ĉio ajn, kion oni deŝiras.

Se I-verbo aperas kune kun ĉefverbo, ekz. volas deŝiri, povas bati, devas manĝi, planas viziti, oni iafoje tamen povas pasivigi la I-verbon sen tute forigi ĝian objekton. Tio estas ebla, se la objekto povas laŭsence fariĝi subjekto de la ĉefverbo:

  • La knabo devas bati la ŝtonon. La ŝtono devas esti batata de la knabo. Ĉi tiu pasivigo estas ebla, ĉar la ŝtono povas esti subjekto de devas. La signifo iomete ŝanĝiĝas: la devo transiras de la knabo al la ŝtono, sed tio praktike ne faras diferencon.

  • La knabo povas bati la ŝtonon. La ŝtono povas esti batata de la knabo. La ŝtono fariĝas subjekto de povas. Tio iom ŝanĝas la signifon: la povo transiras de la knabo al la ŝtono. En la aktiva frazo povas temi pri kapablo de la knabo. En la pasiva frazo temas pri eblo.

Sed en la sekvaj ekzemploj tia pasivigo ne estas ebla, ĉar la rezultanta pasiva frazo ricevas tute malĝustan signifon:

  • La knabo volas bati la ŝtonon. *La ŝtono volas esti batata de la knabo.* La ŝtono ja ne volas ion ajn.

  • Mi planis inviti ilin al la festo. *Ili planis esti invititaj al la festo.* Ili nenion planis.

I-verboj kiel objektoj «

I-verbo povas roli kiel objekto de ĉefverbo, kaj tiajn frazon oni povas pasivigi. Tiam la I-verbo (kune kun ĉiuj frazpartoj, kiuj apartenas al ĝi) fariĝas subjekto de la pasiva frazo, kaj la pasiva participo ricevas E-finaĵon:

  • Oni proponis al la knabo bati la ŝtonon. Al la knabo estis proponite bati la ŝtonon. Bati la ŝtonon rolas kiel objekto de proponis, kaj poste kiel subjekto de estis proponite.

Rimarku en la ĉi-antaŭa ekzemplo, ke la senca subjekto de la I-verbo bati (la knabo), kaj la subjekto de la ĉefverbo proponis (oni) ne estas samaj. Se la senca subjekto de tia I-verbo estas la subjekto de la ĉefverbo, oni ĝenerale tute malemas pasivigi:

  • Mi povas kuri. *Kuri estas povate de mi.* Kuri kaj povas havas la saman subjekton.

  • Li finis paroli. *Paroli estis finite de li.* Paroli kaj finis havas la saman subjekton.

Iuj verboj ĉiam havas samsubjektan I-verbon kiel objekton, ekz. povi, devi kaj kuraĝi. Tiajn verbojn oni do praktike neniam pasivigas, kaj pasivaj participoj de tiaj verboj estas do praktike tute neuzataj. Oni ankaŭ ne uzas la sufiksojn EBL, IND kaj END ĉe tiaj verboj, ĉar tiuj sufiksoj ĉiam donas pasivan signifon. Oni do neniam uzas *povata*, *devote*, *kuraĝita*, *poveble*, *kuraĝenda* k.s.

Ĉe povi kaj devi oni uzas anstataŭe esprimojn kun esti eble, ebli kaj esti necese, necesi: Alie agi estis absolute ne eble.OV.182 Por la lernado de ambaŭ estas necese pagi.M.101 Ĉu estas eble ricevi ion por manĝi ĉi tie? Necesas atendi dum kelkaj minutoj.

Pasivigo de aliaj frazroloj «

Aliaj frazpartoj ol objekto (ekz. al-komplemento) ne povas fariĝi subjekto de pasiva frazo:

  • Oni donis al mi trinkaĵon. *Mi estis donita trinkaĵon.* Tia pasiva frazo estas klara eraro, ĉar la pasiva verbo havas objekton: trinkaĵon. Pasiva verbo ne povas havi objekton.

  • Mi sendos venigi kuracistojn.Rt.124 *Venigi kuracistojn estos sendite (de mi).* Venigi estas ĉi tie ne objekto, sed por-komplemento: Mi sendos (iun) por venigi kuracistojn. La vera objekto de sendi estas subkomprenata iu. Ĝusta pasiviĝo do estas: Iu estos (de mi) sendita venigi kuracistojn.

Kiam iafoje neobjekta komplemento aperas kiel subjekto de pasiva frazo, la klarigo estas, ke ĝi povus esti vera objekto:

  • Dolĉa estos nia rekompenco, kiam la celo estos alvenita.OV.591 Normale oni dirus aktive: ...kiam ni alvenos al la celo. Ŝajnas do, ke Zamenhof erare pasivigis al-komplementon. Sed fakte oni ankaŭ povus diri: ...kiam ni alvenos la celon. Tio estas pli malofta dirmaniero, sed regula. Tial la pasiva frazo estas bona.

  • Tiu ĉi urbo estas dense loĝata. Normale oni dirus aktive: Oni loĝas dense en tiu ĉi urbo. Sed oni ankaŭ povas diri: Oni loĝas dense tiun ĉi urbon.