PMEG 2024

12.3.4.13. Sur

Sur montras lokon ĉe la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco, alpremo, tuŝa kovrado, aŭ alia grava intertuŝo.

Plej ofte sur montras intertuŝan pozicion pli altan ol la tuŝata surfaco:

  • Sur la tero kuŝas ŝtono.FE.6

  • La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.FE.6... sur la fenestra breto.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono?FE.7

  • Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo.FE.26 Pri sur kaj en ĉe mebloj vidu en.

  • Sur la korto staras koko kun tri kokinoj.FE.33 Ankaŭ estas eble rigardi korton kiel spacon ĉirkaŭitan de muroj: La kaleŝo enveturis en la korton.FE.38

  • Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj.FE.32

  • Li povis bone observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron.FA1.154 La cetero de la korpo troviĝas sur la piedo, pli alte ol la piedo, kaj fiksita sur ĝi. (La piedo siavice troviĝas sur ia surfaco.)

  • Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj.FE.32 La birdoj ne troviĝis pli alte ol la tuta arbo, sed ĉiu birdo sidis pli alte ol tiu parto (branĉo) de la arbo, sur kiu ĝi sidis.

  • Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.FE.39 Rimarku, ke direkta N-finaĵo ne aperas ĉi tie, ĉar pendigi kaj pendiĝi ne estas klare movaj agoj.

  • Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.FE.34

  • Ŝi [...] facile kuris sur la kotaj trotuaroj.M.39 Same oni kuras, promenas k.s. sur planko, sur ferdeko, sur kajo, sur perono, sur ĝeto k.t.p.

  • Promenante sur la strato, mi falis.FE.22 Oni povas ankaŭ diri en strato, se oni vidas straton kiel spacon: la rapida kuro en la glitiga stratoM.12.

  • Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj.FE.34 Plej ofte oni vidas kampon kiel surfacon, sed oni ankaŭ povas rigardi kampon kiel spacon. Tiam oni diras en kampo.

  • Sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis.FA2.134 Balkono estas rigardata kiel surfaco.

  • Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko.M.177

Sur povas ankaŭ montri poziciojn ĉe surfaco sen distingo de alteco (komparu kun super kaj sub):

  • Meze sur la muro pendis portreto.FA2.145 Fiksita sur la muro flanke de ĝi.

  • Sur la ĉielo staras la bela suno.FE.10 Oni rigardas la ĉielon kiel surfacon super la tero. Pri ĉielo oni povas ankaŭ uzi en.

  • Li kisis ŝin sur la buŝo.FA3.91

  • Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton.FE.38

  • Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.FE.41

  • Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn.FA2.27 La vestoj kovras la surfacon (la haŭton) de la homo. Pri sur kaj en ĉe vestaĵoj vidu en.

  • Homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn.FA2.50 Oni ankaŭ diras pli precize, ke oni portas okulvitrojn sur la nazo.

  • Bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.FE.40 Unu ekstremo de la plumo estas ja en la ingo. Uzante sur Zamenhof pensis ne pri la enmetita ekstremo, sed ĝenerale pri la tuta plumo, kiu estas fiksita sur la bastoneto. Se oni uzus en, povus eble ŝajni, ke la tuta plumo estas en la bastoneto.

  • La doma instruisto ludos solon sur la fluto.FA3.50 La ludanto tuŝos la surfacon de la fluto. Oni kompreneble ankaŭ povas uzi per la fluto, sed ofte per estas bezonata por alia ilo, per kiu oni ludas la muzikinstrumenton: ludi violonon per arĉo, ludi muzikon sur gitaro per plektro, ludi Ŝopenon sur piano per kvar manoj (aŭ ... per piano kvarmane/je kvar manoj).

  • Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko.Jĥ.40 Oni povas preskaŭ ĉiam diri ĉe flanko, sed se efektive estas sur-eca pozicio, oni ankaŭ povas uzi sur.

Sur + direktaj rolvortetoj «

  • Mi metis la manon sur la tablon.FE.26... al loko sur la tablosurfaco.

  • Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.FE.25

  • La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton.FE.31

  • La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon.M.7... prenis la infanon kaj metis ĝin sur sian brakon.

  • Mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro...M.147... al loko sur ŝia korpo ...

  • Li metis al mi sian oran ringon sur la fingron.FA3.76 La ringo poste kovris la fingron en ĉirkaŭa pozicio. Kutime oni ne diras, ke ringo troviĝas ĉirkaŭ fingro, sed tio estus tute logika.

  • La aktorino metis al si ŝminkon sur la vizaĝon.

  • Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn.FE.14

  • Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon.FE.33 Sur + direkta N-finaĵo ofte montras direkton de rigardado k.s.

  • Jen vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero.Gn.4... for de loko sur la tero. Normale sufiĉas simpla de.

Figura uzo «

Sur estas uzata ankaŭ en diversaj figuraj esprimoj:

  • La konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango.FA2.141Ŝi estis tute preta eldiri sian konfeson de amo.

  • Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.Jes.53 La peko estis kiel ŝarĝo sur li.

  • Ĝi ne faros sur mi tian impreson.FA1.17 La impreso estus kvazaŭ sur mia surfaco, se ĝi okazus.

  • Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo!FA1.123

Ankaŭ figura sur povas aperi kun direkta N-finaĵo:

  • Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur vin.FA1.100

  • Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino.FE.15 La formo kvazaŭ kovris ŝian surfacon.

  • Ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min.Rt.88 Ĉiuj ekrigardis fikse min.