PMEG

12.3.4.12. Super

Loko «

Super montras lokon pli altan ol io, kio troviĝas pli-malpli rekte sub ĝi. Inter la du lokoj estas (normale) spaco, tiel ke ne estas intertuŝo:

  • Vidu, super ni briletas plej bela stelo!FA2.107

  • Super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro.FA2.4

  • Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du voĉoj.M.144 Ŝi sidis, kaj la parolantoj staris.

  • David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin.Sm1.17

  • Ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron.Sm2.4

  • “Hodiaŭ vespere ni ne havas tempon por tio,” diris la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon.FA2.10

  • La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro.FA2.114 Leviĝis la suno.

  • Ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo.M.92 Por manĝi el la telero ŝi sin klinis super la telero. Komparu kun figura uzo por montri labortaskojn ĉi-poste.

  • Antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono.OV.120 La falado okazis ĝuste super la ŝtono al loko trans ĝi. Nur la kunteksto komprenigas, ke la ŝtono iel ankaŭ kaŭzis la faladon. Oni uzas ankaŭ sur en tiaj ĉi frazoj.

Normale ĉe super ne estas intertuŝo inter la du aferoj. Iafoje tamen estas intertuŝo, sed tiel malgrava, ke oni ĝin ne konsideras. Se estus grava intertuŝo, oni uzus anstataŭe sur:

  • Super la tero sin trovas aero.FE.26

  • Forta ventego blovis super la maro kaj la tero.FA4.11

  • Ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj.M.184

  • Jakob starigis monumenton super ŝia tombo.Gn.35

  • Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; kraketis sub iliaj malgrandaj piedoj.FA3.88 Ĉi tie sur estas verŝajne preferinda.

Kovrado «

Super iafoje montras kovradon sen distingo de alteco aŭ intertuŝo:

  • La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko.FA2.113 La haroj kovris la nukon.

  • La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj.FA3.140 La litkovrilo estis pli alta ol li, sed tuŝis lin. La ĉapeto kovris la orelojn flanke de la kapo kun tuŝo. Ĉi tie estas tamen grava nur la signifo de kovrado.

  • La peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi.FA4.195 Ĝi (la preĝejo) estas kovrita de sablotavolo.

Oni povas vidi la kovran signifon de super ankaŭ en vortoj kiel supervesto kaj supertuto (vestoj, kiuj kovras aliajn).

Komparu kun simila uzo de sub.

Super + direktaj rolmontriloj «

  • Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon.FA2.5...elsaltis al loko super la akvo.

  • La suno leviĝis super la teron.Gn.19...al pozicio super la tero.

  • La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo.FA3.55...al super la lando...

  • Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu [...] levis la kapon de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton.M.100...de pozicio super la maŝino...

Figura uzo «

Oni povas per super montri ion, kio spertas pasadon de tempo, kvazaŭ sur la ĉielo super ĝi:

  • Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonorilo.FA4.211

  • Sesdek jaroj pasis super mia kapo.BV.20

Super ofte montras regadpovon, pli altan rangon, pli altan valoron, pli da forto aŭ simile:

  • Li fariĝos reĝo super la tuta lando.FA1.69 Kiel reĝo li havos pli altan rangon ol ĉiu ajn alia en la tuta lando.

  • Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial [...] li kapbalancis sian jeson.FA2.105

  • Dank’ al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj.OV.18

  • La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj.FA2.28

  • La temperaturo en tiu regiono malofte estas super nulo. Legu ankaŭ pri (teorie) ebla uzo de super kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj kun la signifo “pli ol”.

Super povas montri labortaskon, super kiu laboranto kvazaŭ sin klinas. Iafoje estas vera klinado super afero, sed ofte estas nur figura esprimo:

  • Kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo...M.181 Por uzi gladilon oni devas iomete sin klini super ĝi, sed montrado de labortasko estas ĉi tie la ĉefa signifo.

  • Ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj.FA1.109 Verŝajne ili ne sin klinis super la teksiloj.

  • Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.PE.1390 Li devas lerni la alfabeton.

  • Laboru ankoraŭ iom super la muziko.M.19...pri la muziko por plibonigi viajn sciojn pri ĝi.

Super kaj supre «

Ne konfuzu super kun supre. Super estas rolvorteto, dum supre estas E-vorto. La signifoj estas similetaj, sed tamen malsamaj. Super ≈ “pli alte ol”. Supre ≈ “ĉe la plej alta parto de io” (supro = “la plej alta parto”):

  • Li staras supre sur la monto.FE.33...sur la supro (la pinto) de la monto.

  • La birdo ŝvebas super la monto....en pozicio pli alta ol la monto.

Tamen oni uzas supre ankaŭ kie oni logike povus uzi supere (super tiu loko):

  • Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la ĉielo moviĝas vivo.FA1.231...ke super ni en la ĉielo...

Vortfarado «

  • Supera = “havanta (pli) altan rangon, forton, valoron” k.t.p.: Kolonelo estas supera al kapitano. (= ...havas pli altan rangon ol...) Mi esperas, ke ili povos studi en supera lernejo. La formo supere normale ne estas uzata (vidu ĉi-antaŭe pri supre).

  • Superi = “esti supera al io en rango, forto, valoro” k.t.p.: Malbona virino diablon superas.PE.1425 Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis ĉiujn aliajn.FA3.119 En la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon.M.37

  • Malsupera kaj malsuperi estas la maloj de respektive supera kaj superi, sed la formo *malsuper* ne estas uzata. Anstataŭe oni uzas sub.

Rimarku, ke (mal)supera kaj (mal)superi neniam uziĝas kun simpla loka senco, sed nur pri supereco de rango, forto, valoro, kvanto k.s.