PMEG

12.3.4.11. Sub

Sub montras lokon pli malaltan ol io, kio estas pli-malpli rekte super ĝi. Sub plej ofte signifas “malsuper”. Tiam tio, kio troviĝas pli malalte, ordinare ne tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Iafoje sub signifas “malsur”. Tiam la suba afero ja tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Nur la kunteksto povas montri, ĉu temas pri tuŝo aŭ ne:

  • Li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo.FA3.133

  • Ekzistas nenio nova sub la suno.Pr.1

  • Ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, [...] la kupra porko haltis.FA1.212

  • Ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj [...] sidis tri junaj virinoj.M.95...ĉe la muro sub la fenestroj...

  • Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj.BV.60

  • Iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj.OV.66 Temas pri skribado sub rubrikoj, kiuj troviĝas pli alte sur la papero.

  • La muŝo estas sub la plafono. Eble ĝi tuŝas la plafonon.

  • La lampo pendas sub la plafono.

  • La slipon kun sekreta vorto li gluis sub tirkesto de sia skribotablo.

Kovrado «

Sub povas ankaŭ montri lokon kovritan de io, sendepende de tio, kiu afero estas pli alta:

  • Grandan paperujon mi portas sub la brako.FE.40 La brako premas la paperujon al la flanko de la korpo.

  • Ehud faris al si glavon dutranĉan, [...] kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro.Jĝ.3 La vesto kovris la glavon flanke de la femuro.

  • Sub dikaj tavoloj de farbo kaŝiĝis la origina aspekto de la plafono. Efektive la farbo troviĝas pli malalte ol la plafono.

La kovra signifo de sub troviĝas ankaŭ en kunmetaĵoj kiel subvesto kaj subĉemizo (vestoj portataj sub aliaj vestoj).

Komparu kun simila uzo de super.

Figura uzo «

Sub povas montri nomon, aspekton, k.s., kun nuanco de kaŝado, malvereco aŭ nekonstanteco:

  • Ŝi eldonis la libron sub kaŝnomo....uzante kaŝnomon.

  • Se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, [...] tiam vi restos tute sen vortoj.OV.264

  • Li foriris sub la preteksto, ke li estas malsana.

  • La Lingvo Internacia estas pli konata sub la nomo Esperanto. La vera origina nomo de Esperanto estas “Lingvo Internacia”.

Sub povas montri dependecon, obeadon, malpli altan rangon aŭ valoron, k.s.:

  • La traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco.Rz.6...la kadukulejojn, kiujn vi estras.

  • Mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi.Rt.84

  • Sub la influo de antaŭkongresa agitado la kongreso elektis tro grandan nombron da komitatanoj.L1.227

  • Sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn.M.37

  • Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo.Jr.36...laŭ diktado...

  • Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko.FA1.98...laŭ la plej bela muziko.

  • La temperaturo en tiu regiono atingas 30 gradojn sub nulo. Legu ankaŭ pri (teorie) ebla uzo de sub kiel nuancilo de nombraj kaj kvantaj vortoj kun la signifo “malpli ol”.

Sub + direktaj rolmontriloj «

  • El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito.FE.26El loko sub la kanapo la muso kuris al loko sub la lito, kaj nun ĝi kuras en loko sub la lito.

  • Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.FE.39

  • Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko.Sm2.18

Ankaŭ kiam sub estas uzata figure, oni povas aldoni direktajn rolmontrilojn:

  • Li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogardistoj.Gn.40

  • Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo.Er.6

Vortfarado «

  • Sube, suba = “sub io, troviĝanta sub io”: Li loĝas ie sube de tiu ĉi etaĝo. Li loĝas en suba etaĝo.

  • Ĉi-sube, ĉi-suba = “sub tio ĉi, troviĝanta sub tio ĉi”: Skribu vian nomon ĉi-sube. Ĉi-sube loĝas Franca familio. La ĉi-suba teksto estas tre grava.

  • Subigi = “meti sub regadon”: Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn.Kr2.28

  • Subiĝi = “moviĝi sub ion”: La virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon.FA1.87