PMEG 2023

12.3.4.4. Ĉirkaŭ

Ĉirkaŭ montras pozicion ĉiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma pozicio malgraŭ la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte ĉirkaŭ montras nur pli-malpli enferman pozicion:

  • La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro.FA2.68...ĉiuflanke de la fajro.

  • Miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo.FA1.225

  • La alumeto eligis varman helan flamon, [...] kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton.FA2.113

  • Ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj.FA3.139

  • Ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo.FA1.176

  • Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj.FA1.51

  • Ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo.FA2.91 La rideto estis en tiu parto de la vizaĝo.

  • La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Oni povas ankaŭ diri: La tero ĉirkaŭiras la sunon.

  • Oni vidis [...] grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro.FA2.4

  • Du pentraĵoj [...] kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj.FA1.222

Iafoje ĉirkaŭ signifas pli-malpli “en diversaj lokoj ene de”, kio estas bazita sur la ideo, ke tiuj lokoj iele troviĝas ĉirkaŭ la mezo de la koncerna loko: Ĉirkaŭ la ĉambro staris diversaj personoj. / Tiu firmao havas oficejojn ĉirkaŭ la mondo. Simile oni uzas ankaŭ la rolvorteton tra.

Ĉirkaŭ + direktaj rolmontriloj «

  • Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Koraĥ.Nm.16Foriru de pozicio ĉirkaŭ... Ankaŭ simpla de sufiĉas.

  • Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon.FA1.235...al pozicio ĉirkaŭ mia kolo.

  • Ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton.FA2.54

  • Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon.FA2.114

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj temas pri moviĝo al pozicio ĉirkaŭ io. Tio estas la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finaĵo. Sed oni uzas ĉirkaŭ + N-finaĵon ankaŭ por montri moviĝon al loko, kiun oni atingas per ĉirkaŭmovo ĉirkaŭ io alia:

  • Ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti.FA2.100 Ŝi dancis al la alia flanko de la preĝeja angulo per ĉirkaŭmovo. La celo de la moviĝo do ne estas pozicio ĉirkaŭ la angulo, sed pozicio ĉe la alia flanko de la angulo.

  • Ĉirkaŭ la mondon iras la vojaĝo. La vojaĝo iras kompletan rondiron, kaj revenas al la komenca loko.

Komparu kun similaj uzoj de preter, tra, trans kaj kontraŭ.

Proksimumeco «

Antaŭ tempaj vortoj ĉirkaŭ montras proksimuman tempon, ĉu antaŭ, ĉu post tempopunkto (eventuale kaj antaŭ, kaj post tempopunkto):

  • Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis.FA1.89Proksimume je la mateno...

  • La granda persekutado [...] furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la dekkvara jarcento.Rn.6

  • Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro.M.134

Ĉirkaŭ montras proksimumecon ankaŭ kune kun nombrovortoj: ĉirkaŭ tridek eŭroj, ĉirkaŭ cent jaroj k.s. Tiam oni ofte uzas la skriban mallongigon ĉ.: Tiu libro havas ĉ. 1200 paĝojn....ĉirkaŭ 1200... Legu pli detale pri tia uzo en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj.

Vortfarado «

  • Ĉirkaŭa = “troviĝanta ĉirkaŭ io”: Li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj.Rĝ1.4

  • Ĉirkaŭe = “ĉiuflanke de io”: Ĉirkaŭe regis mallumo.FA3.36 Supre sur ĝi li aranĝis ĉirkaŭe tintilojn.FA2.17 Ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo.FA2.44 La kuracisto rigardis ĉirkaŭen.M.194 Ardis karboj en tia kvanto, ke [...] ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon.M.147

  • Ĉirkaŭi = “esti en ĉirkaŭa pozicio, teni ĉirkaŭe, iri al pozicio ĉirkaŭa”: La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo.FA2.149 Per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano.M.9 Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.Sm1.23

  • Ĉirkaŭigi = “kovri ĉiuflanke, almeti ion ĉiuflanke”: Vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj.M.155