PMEG 2023

12.3.4.5. Ekster

Ekster montras pozicion malinterne de io, ĉe la malinterna (ekstera) flanko de io:

  • Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.FE.26Mi staras malinterne de la domo, kaj li estas en la domo.

  • Li loĝas ekster la urbo.FE.31

  • Ekster la pordo atendas niaj amikoj.Ĉe la malinterna flanko de la pordo... La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de la domo aŭ ĉambro. La malo de ekster pordo do ne estas en pordo, sed interne de pordo (interne de la domo aŭ ĉambro).

Figura uzo «

  • Kian konstantan ĉiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero.OV.125...tute ne en danĝero.

  • Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.PE.998...pri kio vi nenion scias.

  • Clemency Newcome, tute ekster si de rido [...] apogis la kapon sur la maldekstra brako.BV.31 Ŝi ne povis regi sin pro rido. Ŝi estis kvazaŭ ekster sia propra korpo.

  • Li tre diligente laboras ankaŭ ekster la oficialaj laborhoroj. Li laboras en alia tempo ol la laborhoroj. Tempa ekster estas tre malofta.

Ekster anstataŭ krom «

Zamenhof iafoje uzis ekster anstataŭ krom, kaj en la signifo de escepta krom, kaj en la signifo de aldona krom:

  • Ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si enhavas.OV.263Krom la nomo... krom laŭdaj reklamoj... Esceptaj krom.

  • Mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo.BV.67...krom trompaĵo kaj malveraĵo. Escepta krom.

  • Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj.FE.30Krom tio... Aldona krom.

  • Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankaŭ pli vastan respondon en nia gazeto.OV.104Krom la respondo letera... Aldona krom.

Ekster havas normale nur pozitivan signifon, dum krom povas havi jen pozitivan, jen negativan signifon. Ekster anstataŭ krom estas nuntempe tre malofta.

Ekster + direktaj rolmontriloj «

  • Ŝi [...] ekiris tute sola ekster la pordegon al la rivero.FA2.56...ekiris tute sola al pozicio ekster la pordego...

  • Mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron.FA3.152...al situacio, kie ne ekzistis danĝero.

  • Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta.FA3.152...mi savis min al loko ekster la pordo...

Ekster + direkta N-finaĵo estas iom aparta, ĉar la vorto post ekster ne estas la celo de la movo. La signifo ŝajnas fakte pli demova ol almova. Tia uzado estas tamen tute logika. En ekz. ekster la domon la celo estas ekster la domo, ne la domo. Tute same en ekz. en la domon la celo ne estas la domo, sed en la domo. Anstataŭ ekster + N oni povas ofte uzi el.

Vortfarado «

  • Ekstere, ekstera = “ekster la afero, troviĝanta ekstere”: Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31 (Ofte oni vidas la erarajn formojn *eksterna* kaj *eksterne* pro konfuzo kun interna, interne.)

  • Ekster(aĵ)o = “ekstera parto, flanko aŭ spaco”: La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno.FE.31 Tiu domo [...] havis eksteraĵon malnovan kaj malgajan.M.6