PMEG 2023

34. Vortordo

En Esperanto la ĉefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finaĵoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu ĉi paragrafo temos ĉefe pri la ordo de frazpartoj.

Aliaj reguloj pri vortordo «

Multaj E-vortecaj vortetoj ordinare staru por klareco ĝuste antaŭ tio, al kio ili rilatas, ekz. ankaŭ, , tre, nur. Ankaŭ ne staru antaŭ tio, kion ĝi neas.

Rolvorteto staru ĉiam antaŭ tio, kies rolon ĝi montras.

Kunliga vorteto staru antaŭ tio, kion ĝi ligas al io.

Ajn staru tuj post tiu tabelvorto, kiun ĝi nuancas.

Legu ankaŭ pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj.