PMEG 2023

14.3.9.

montras, ke io estas surpriza, ke oni ne atendus, ke ĝi validas:

  • La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi antaŭ nia nazo.FE.33 Oni povus supozi, ke almenaŭ antaŭ la nazo oni ion vidus, sed ne.

  • Timulo timas sian propran ombron.FE.37 Estas surprize, ke li timas sian propran ombron, sed tiel ja estas.

  • Li estas tre kredema: la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.FE.41 Oni supozus, ke almenaŭ tiajn aferojn li ne kredus.

  • Li estas tre purema, kaj unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.FE.41

  • Per unueco ni pli aŭ malpli frue nepre venkos, se la tuta mondo batalus kontraŭ ni.OV.410

La pozicio de «

staru ĉiam ĝuste antaŭ tio, kion ĝi koncernas. Vidu ekzemplojn ĉi-antaŭe. Sed, kiam rilatas al subfrazo kun se, Zamenhof ofte metis post se, verŝajne por bonsoneco. Tio estas iom mallogika, sed ĉar miskompreno praktike ne povas okazi, ne necesas kondamni tian uzadon:

  • La fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara.FAnt.47