PMEG 2023

14.3.14. Nur

Nur havas diversajn limigajn signifojn. Ĝi kutime staras ĝuste antaŭ tio, al kio ĝi rilatas.

Ne pli ol «

Plej ofte nur signifas “ne pli ol”:

  • Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn.FE.12Mi ne havas pli ol unu buŝon...

  • Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.FE.22

  • En la ĉambro sidis nur kelke da homoj.FE.32

  • Post la patro restis al ni nur malgranda dometo sur la strato Solna.M.102

Ne pli longe ol «

Antaŭ tempodaŭro nur signifas “ne pli longe ol”:

  • Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antaŭen.M.212Ŝi staris ne pli longe ol kelke da sekundoj...

  • Mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron.BV.84

  • Marta hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo.M.182

  • Neĝo kaŝas nur ĝis printempo.PE.833

Ne pli frue ol «

Antaŭ tempopunkto nur signifas “ne pli frue ol, ne antaŭ”:

  • – Ĉu la Hetmano tion ĉi scias? – Nur hieraŭ li tion eksciis.Rt.60...Ne pli frue ol hieraŭ... ...Ne antaŭ hieraŭ...

  • Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas.M.148

  • Tiam la vastigantaro ankoraŭ ne ekzistis, ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ.OV.111

  • Li vekiĝis nur tiam, kiam la suno leviĝis.FA1.62

  • Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.M.103

  • Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn.M.37Ne pli frue ol kiam ŝi eliris sur la straton...

Teorie oni povus uzi maljam por “ne pli frue ol, ne antaŭ”, sed maljam ne enuziĝis. Ankaŭ aliaj proponoj por anstataŭigi nur en tiu ĉi signifo ne sukcesis. Nur estas tute bona.

Nenio alia ol «

Nur povas montri, ke ia afero estas la sola, ke neniu aŭ nenio alia rolas en ĝia rolo:

  • Via vino estas nur ia abomena acidaĵo.FE.35 Ĝi estas nenio alia. Ĝi estas nenio pli bonkvalita ol tio.

  • Esperanto estas nur lingvo.OV.371 Nenio alia ĝi estas.

  • En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.FE.38 Neniaj aliaj montoj ol montetoj tie troviĝas.

  • Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj.BV.84 Neniu alia sciis.

  • Tiam mi vidis nur ŝin, pensis nur pri ŝi.FA1.235 Neniun alian mi vidis, pri neniu alia mi pensis.

  • Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato.L1.172 Mi venas kun neniu alia.

  • Tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis!Gm.57 Nenion alian li faris.

  • La diablo ĝin scias, kio ĝi estas, nur ne rostaĵo.Rz.28 Ĝi povas esti ĉio ajn krom rostaĵo.

  • Fariĝis trankvile kaj mallaŭte sur la ŝipo, nur la direktilisto staris apud la direktilo.FA1.104 La direktilisto staris apud la direktilo. Nur tio okazis. Nur rilatas al la tuta posta frazo. Se nur rilatus nur al la direktilisto, la signifo estus, ke la direktilisto estis la sola, kiu staris apud la direktilo.

  • Mi rakontos la sekreton nur se vi promesas nenion diri al iu alia. En neniu alia okazo mi rakontos. Nur rilatas al la tuta posta se-frazo.

Antaŭ tempopunkta esprimo oni normale por klareco devas uzi sole por la signifo “neniu alia”, ĉar nur tiam ordinare signifas ne pli frue ol: Mi iris tien sole dimanĉe. = Mi ne iris tien en alia(j) tago(j). Mi iris tien nur dimanĉe. = Mi iris tien ne pli frue ol dimanĉe.

“Oni ne povus pli” «

Iafoje nur estas uzata ĉe povi, deziri, voli (kaj eble aliaj similaj verboj) kun la speciala emfaza signifo “oni ne povus pli”. En tia uzo nur kutime staras antaŭ la verbo, sed povas pli libere lokiĝi:

  • Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis.OV.126 Mi neniel povus teni min pli longe.

  • Ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti.FA1.107 Neniu povus imagi pli belan.

  • Ĉiuj ekkuris tiel rapide, kiel ili nur povis, por helpi al mi.FA3.152 Ili streĉis siajn fortojn maksimume.

  • Ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj.Rt.70 Kiom ajn vi rigardus, vi ne vidus direkton, en kiu mankus niaj rajdantoj.

  • Li amis ŝin, kiel oni povas nur ami bonan belan infanon.FA1.99 Ne estus eble ami pli.

Nur en deziraj subfrazoj «

Nur estas uzebla en se-frazoj por esprimi deziran sencon

Simile nur iafoje aperas en deziraj memstaraj ke-frazoj kun nea U-moda verbo.

Vortfarado «

  • Nura = “nur de la montrita speco, pura”: Tio estis nura hazardo. (= Ĝi ne estis io alia ol hazardo.) Lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon.M.168 (Alproksimiĝo estis sufiĉa por kompromiti.) Ne konfuzu nura kun sola, kiu signifas “ne akompanata”: Ŝi sidas hejme sola en sia ĉambreto.Rn.17 La nombro 2 estas la sola para primo.

  • Ununura = “sola en sia speco, unika”: Tio devas esti nia ununura leĝo. (Alia tiuspeca leĝo ne ekzistu.) Ne konfuzu ununura kun nura.