PMEG 2023

14.3.18. Tre

Tre = “en alta grado”. Tre plifortigas la signifon de A-vortoj, E-vortoj, E-vortecaj vortetoj kaj verboj. Tre preskaŭ ĉiam staras antaŭ tio, kion ĝi priskribas kaj plifortigas.

A-vorto aŭ E-vorto «

Plej ofte tre priskribas A-vorton aŭ E-vorton:

  • Li kantas tre belan kanton.FE.40

  • La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta.FE.35

  • Via ago estas tre laŭdinda.FE.41

  • Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13

  • Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema.FE.41

  • Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon.FE.42

  • La alteco de tiu monto ne estas tre granda.FE.35

  • La pafado daŭris tre longe.FE.40

  • Ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan.FE.19

  • Tre volonte, mia bona,” diris la bela knabino.FE.15

  • “Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!”FE.19 La frazo estas ironia. Efektive la filino opinias, ke tio tute ne estus bela afero.

Se temas ne pri alta grado, sed pri kvanto aŭ ofteco, oni uzu multe: Ŝi etendis al la venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj de kudrilo.M.106

E-vorteca vorteto «

Iafoje tre povas priskribi E-vortecan vorteton. Praktike temas nur pri baldaŭ kaj iafoje tre mem:

  • Nu, pri tio ni tre baldaŭ konvinkiĝos!FA1.27

  • Mi estas tre tre seniluziigita, ke vi mensogis. La unua tre plifortigas la duan, kiu plifortigas seniluziigita. Tia ĉi ripetado aperas precipe en parola lingvaĵo.

Verbo «

Tre povas ankaŭ doni pli fortan signifon al verbo:

  • Lia heroeco tre plaĉis al mi.FE.35

  • Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn).FE.18

  • Mi vin tre dankas.Rz.60

Ĉe verboj oni tamen pli ofte uzas multe, kiu montras grandan kvanton aŭ oftecon: Mi multe dankas vin por via gastameco.Rz.80 Ŝi multe pensis pri tio.FA1.33

Ne tre, tre ne «

Ne tre estas ofte uzata en speciala maniero por iel mildigi, aŭ por doni ironian nuancon. La efektiva senco estas “tute ne”:

  • Mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn.M.72...verŝajne tute ne agrablajn.

La maloftega esprimo tre ne havas tute alian signifon. Ĝi montras plifortigitan neon: La sunon kaj la belajn florojn li tre ne amis.FA1.46...li forte/definitive ne amis.

Vortfarado «

  • Treege estas pli forta varianto de tre: Mi nun treege bezonas monon.L1.52 Mi estas nun treege, treege okupita.L1.55

  • La formo trea estas teorie ebla por priskribi O-vorton: Ŝi havas trean multon da mono. En la praktiko oni tamen neniam uzas trea, sed diras ŝi havas tre grandan kvanton da mono, aŭ ŝi havas tre multe da mono. Iafoje oni povas renkonti la strangan formon *tre multo*, sed tre ja ne povas priskribi O-vorton. Oni diru tre multetre granda kvanto.