Historio de PMEG

Kiam PMEG aperis kiel papera libro en 2005/2006, mi verkis pri tio en la blogo de mi kaj Birke. Jen mi republikigas tiun tekston.

De proksimume dek jaroj mi ricevadas retmesaĝojn, kiuj starigas unu saman demandon: “Ĉu PMEG (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) estas havebla ankaŭ kiel libro?” Mi ĉiam respondis pli-malpli same: “Ankoraŭ ne, sed mi laboras pri la afero…”.

Kiam mi ekverkis PMEG-on, ĉirkaŭ 1991, post instigado de Jorge Camacho kaj Osmo Buller, mi pensis nur pri papera libro. Pri la Interreto, hiperteksto kaj HTML mi tiam ankoraŭ ne aŭdis. Sed kiam la unua kompleta teksto estis preta, ĉirkaŭ 1994, ĉiuj jam paroladis pri la Reto kaj pri TTT.

Tiam mi amiko Stellan Lagerström proponis al mi, ke mi publikigu PMEG-on kiel hipertekston en TTT. Tio estis brila ideo, sed mi bedaŭrinde sciis nulon kaj nenion pri tiaj aferoj. HTML estis al mi plene fremda mistero. Sed mi estis kuraĝa, kaj mi aliris publikan komputilon kun Reta konekto (malofta afero tiam), kaj komencis esplori la aferon. Mi sukcesis rigardi la fontokodon de Esperanta TTT-paĝo (se mi ne eraras, temis pri la pioniraj Flavaj Paĝoj de Martin Weichert), kaj mi povis iele-tiele kompreni, kiel funkcias HTML. Mi tuj komencis esplori, kiel konverti la PMEG-tekston, kiu tiam estis en la formato de la tekstoprogramo “Protext” (por Atari-ST-komputilo), en HTML-on. Post iom da harstarigaj provoj, mi sukcesis konverti la tuton en aron da HTML-paĝoj, aŭ pli ĝuste en aron da kvazaŭ-HTML-aj paĝoj, ĉar poste mi komprenis, ke mi multon miskomprenis pri HTML.

Kun helpo de Stellan kaj de Per Aarne Fritzon, kiu ankaŭ entuziasmis pri la nova Reta medio, mi sukcesis en-Retigi la unuan publikan version de PMEG. Ĝi tiam ekloĝis en la TTT-servilo de la Teknika Altlernejo en Stokholmo, kie Stellan bonvolis disponigi al mi spacon. Mi tuj anoncis la aferon en la novaĵgrupo “soc.culture.esperanto”, kaj de tiam PMEG estas publike legebla.

Mi tamen devis en la unuaj monatoj sufiĉe multe prilabori kaj korekti la tekston: kaj ties enhavon, kaj la HTML-kodon. Mi tion faradis en la Teknika Altlernejo, kien mi iris preskaŭ ĉiunokte, ĉar mi tute ne havis Retan aliron hejme tiam (preskaŭ neniu tion havis tiutempe). Multajn kuriozajn programojn mi tiam uzis, ekz. Emakson, kaj mi uzis ilin en la unua tempo precipe en VMS-a komputilo (se iu ankoraŭ memoras, kio estas VMS).

Efektive PMEG trairis dum sia pli ol dek jarojn longa vivo tre buntan aron de komputiloj, programoj kaj dosierformoj: “Atari ST”, VMS, Makintoŝo, Unikso, Vindozo, Linukso…; “Protext”, Emakso, “UltraEdit”, Vimo…; HTML, XHTML, XML…; Perlo, PHP, ASP, XSLT… (Iele mi tamen sukcesis ne uzi Amiga-komputilon, kvankam mia amiko Ingvar von Schoultz tiutempe uzis Amigan.)

Tiu umado pri PMEG en diversaj komputiloj, programoj kaj programlingvoj iom-post-iom amasigis en mian kapon sufiĉe vastajn sciojn pri komputado kaj precipe pri konstruado de TTT-paĝoj. Ĝi eĉ donis al mi novan profesion: Ingvar konstatis, ke mi scias ne malmulte pri tiaj aferoj, kaj dungigis min en la firmao, en kiu li tiam laboris, kaj mi povis finfine eĉ perlabori monon per miaj scioj. Do, la penado pri PMEG montriĝis ne nur idealisma afero.

Kaj nun, en Novembro 2005, pli-malpli dek jarojn post la unua publika apero de PMEG, ŝajnas, ke ankaŭ la origina PMEG-a revo iĝos vero: PMEG estas eldonota kiel libro!

Mi havis dum la jaroj kontaktojn kun pluraj Esperantaj eldonejoj, sed ĉiam la intertraktado fiaskis, precipe pro manko de mono por tiel granda eldonaĵo (temas pri ĉirkaŭ 700 paĝoj). Sed ĉi-somere, kiam mi estis en Usono ĉe la NASK-kursaro kune kun Birke, mi ricevis novan oferton pri eldonado. Tiu oferto venis de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko), pere de Tim Westover, kiu estas la motoro de tiu iniciato. Mirinde glate kaj senprobleme iris la intertraktado. Reveninte de Usono, mi devis sufiĉe rapide kaj ŝvite plenumi la lastajn korektojn kaj realigi la definitivan konvertadon al PDF-dosiero (interalie helpe de la mirinda programo “OpenOffice.org”). Tiun PDF-dosieron mi antaŭ kelkaj tagoj sendis al Usono, kie ĝi nun troviĝas en la presejo. Per Aarne laboras nun pri kovrilo. Kiam tiu estos liverita, la presiloj povos eklabori.

Se ĉio iros glate, kredeble jam antaŭ Kristnasko PMEG estos aĉetebla kiel libro. Prezon mi ankoraŭ ne povas diri. Ĉiuokaze pri tiaj aferoj zorgos ELNA.

Pri ĉio ĉi mi ege, ege ĝojas.