La komenco

Tiu ĉi blogo temos pri mia laboro por Esperanto.

La ĉefa temo kredeble estos PMEG, la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, ĉar mi celas finfari novan eldonon paperan, ĉar la unua eldono jam delonge elĉerpiĝis. Por tiu laboro, kaj por multaj aliaj projektoj, mi bezonas vian subtenon. Tial mi kreis por mi konton ĉe la amasfinancada TTT-ejo “Liberapay”. Tie vi povas kontribui, se vi trovas mian laboron subteninda.

Ĉi tie mi volas rakonti, kion mi faras, faris kaj faros, espereble en interesa maniero.

Pro tio, ke multaj novaj lernantoj nun venas de Duolingo, precipe de ties kurso por Anglalingvanoj, mi kredeble ankaŭ iom blogos en la Angla por la Duolingo-komencantoj.

Jen mi kun la unua papera eldono de PMEG en 2006.