PMEG 15.0.9

La somero finiĝis nun ĉi tie en Germanujo. La somero estis tre bona. Mi interalie estis en NASK (la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto), kie mi instruis Esperanton al la progresintoj (brilaj homoj!) uzante interalie PMEG-on. Kaj nun finfine estas tempo por nova versio de PMEG: 15.0.9. Vidu la liston de novaĵoj (kaj ĝuu!).

2 pensoj pri “PMEG 15.0.9

  1. korelativisto diras:

    Saluton kaj sincerajn gratulojn pro via granda kaj tre utila laboro! Mi instruas Esperanton, kaj preskaŭ ĉiutage konsultas kaj foliumas vian nemalhaveblan Manlibron, kiu certe estas ekde multaj jaroj rilatverko por ĉiuj, kiuj deziras havigi al si plenan kaj daŭre ĝisdatigitan konadon pri Esperanta gramatiko. Mi havas nun por vi timidan sugeston. Inter la “neoficialaj proponitaj pronomoj” (personaj kaj posedaj), kial ne mencii ankaŭ la multenombran, apenaŭ uzatan “iŝi” (t.e. “ili”, kiam oni parolas nur pri inaj homoj) kiu, kvankam absolute tute ne Fundamenta, tamen povus esti taŭga solvo por klarigi la rilatojn en iuj dubaj okazoj? Dankon pro via atento, denove gratulojn kaj… tiel antaŭen!

  2. bertilow diras:

    Dankon pro via utila komento!

    Mi certe bone pripensos vian proponon iel mencii la pronomon “iŝi”, ĉar oni ja iafoje ĝin renkontas, eĉ se malofte.

    (Tamen, pro tio, ke “ili” estas sekse plene neŭtrala, oni bezonus apud “iŝi” ankaŭ viran respondaĵon. Sed ne estas facile elpensi taŭgan formon por tia vira multe-nombra triapersona pronomo. Ĉiuokaze mi ne volas ion tian proponi. Hm… Oni eble bezonus ankaŭ multe-nombran respondaĵon al “ĝi”… Teorie. Tre teorie.)

Komentado estas fermita.