Nuna PMEG-tasko

Antaŭ kelkaj tagoj mi ekhavis ideon pri plibonigo de la Reta versio de PMEG. Mi nun laboras pri tiu ideo tre intense. Montriĝis, ke ĝi estas tre inda.

La ideo estas ligi pli proksime la Zamenhofajn ekzemplojn en PMEG al la Zamenhofaj tekstoj en la Tekstaro. Ĉe ĉiu Zamenhofa ekzemplo en PMEG estas fontindiko, kiu montras el kiu Zamenhofa teksto ĝi venas kun preciza paĝonumero. Se oni volas kontroli, ĉu mi ĝuste citis, aŭ se oni volas scii la kuntekston de la ekzemplo, oni “simple” prenu la koncernan libron el sia bretaro, kaj foliumu al la indikita paĝo. Tre bone… se oni havas la koncernajn verkojn je dispono, kaj se oni devas havi la samajn eldonojn, kiun mi uzis (mi indikas ĝin zorge en la ĉapitro “Literaturo” en PMEG) kun la samaj paĝonumeroj. Tion kompreneble nur malmultaj havas. Jen la hoko en la ezoko.

Sed multaj el tiuj verkoj haveblas en la Tekstaro de Esperanto, kiu estas libera uzebla por ĉiuj, kiuj havas retkonekton. Jam pli bone. Sed bedaŭrinde en la Tekstaro mankas paĝonumeroj. Sekve oni devas enmeti la koncernan ekzemplon en la serĉilon, kaj tiel espereble oni retrovas la kuntekston. Bedaŭrinde ankaŭ tio iafoje ne tre bone funkcias, ĉar en multaj lokoj mi devis iom mallongigi ekzemplojn, kaj tial oni iafoje devas modifi la serĉofrazon iom por trovi la ĝustan lokon.

La ideo, kiu venis al mi en la kapon, kiam mi promenigis niajn hundojn, estis, ke mi povas kompletigi la ekzemplojn en PMEG per referenco al la koncerna alineo en la koncerna teksto en la Tekstaro. Kaj tiam oni povas simple alklaki la fontindikon, kaj salti rekte al la preciza loko en la Tekstara teksto.

Mi do komencis ellabori Perl-programon, kiu trairas ĉiujn tiujn ekzemplojn, kaj faras aŭtomatan serĉon de la Tekstaro, kaj aldonas tian referencon. Montriĝis, ke tio estas tute farebla, kvankam ne tute facila. Unu kialo estas, ke ne malmultaj ekzemploj tamen enhavas etajn deviojn de la origina teksto. Montriĝis, ke la tralaborado de la ekzemploj, kiujn la programo ne sukcesis trovi, malkaŝadas al mi korektindaĵojn en PMEG. Do, eĉ se la origina ideo montriĝos ne tiom utila per si mem, la laboro pri ĝi helpas min korekti kaj plibonigi la efektivan enhavon de PMEG. Multegajn el la nun korektataj misetoj mi kredeble neniam rimarkus, se mi ne komencus tiun ĉi projekton. Mi koncedu, ke iuj el la misaĵoj estas sufiĉe subtilaj kaj ne tiom gravaj por ordinaraj lernantoj (mankantaj komoj, foresto de citilo aŭ haltostreko k.s.), sed kelkaj estas tamen sufiĉe gravaj. Kaj finfine mi estas perfektemulo.

Fine, se vi opinias, ke mia perfektema laboro indas je subteno, vi rigardu mian paĝon pri amasfinancado.