PMEG estas Krea Komunaĵo

Multaj demandas min, ĉu ili rajtas surpaperigi PMEG-on, kaj mi ĉiam respondas, ke ili tion tute rajtas fari. Mi nur ĝojas. Sed mi preferas, ke oni faru tion nur por sia propra uzo.

La TTT-a versio estas kompreneble libere kaj senkoste legebla. Krome oni povas elŝuti la tutan HTML-an version kaj uzi ĝin en sia propra komputilo.

Kaj eĉ haveblas PDF-dosiero de PMEG, kies enhavo kaj aspekto estas esence tio, kio iam aperos kiel papera libro, kiam la enhavo estos sufiĉe matura por nova papera eldono. Mi scias, ke pluraj jam sukcesis presi aŭ presigi la PDF-version, kaj ke ili el tio kreis sian propran PMEG-libron.

Elŝutebla PMEG

Sed atentu, ke la enhavo de PMEG nun tre rapide evoluas. Aperos novaj versioj de tempo al tempo en la sekvaj semajnoj kaj monatoj, ĉar mi nun povas pli multe labori pri PMEG danke al la helpo de ĉiuj miaj subtenantoj. Kiel ofte mi aperigos novan version, mi ne scias, sed mi pensas, ke versio 15.0.4 jam komencas elformiĝi.

Mi elektis por PMEG (kaj ĉiuj aliaj el miaj paĝoj ĉe “bertilow.com”) la permesilon Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda (CC BY-SA 4.0).

Jen informoj pri la Krea Komunaĵo.

Unu penso pri “PMEG estas Krea Komunaĵo

Komentado estas fermita.