Kiom da Zamenhofaj ekzemploj estas en PMEG?

Mi ĵus nombris la Zamenhofajn ekzemplojn en PMEG. Montriĝis, ke ili estas 4053. (Ne ĉiuj estas unikaj tamen, ĉar kelkajn mi reuzis en pli ol unu loko.)

El tiuj 4053 ekzemploj ne malpli ol 3681, do pli ol 90%, baldaŭ havos ligilon al la koncerna loko en la Tekstaro de Esperanto. Oni simple alklaku la fontindikon, kaj tiam malfermiĝos aparta fenestro kun la koncerna teksto en la Tekstaro, en kiu la preciza loko de la ekzemplo estos markita. Tio utilos por pli bone kompreni la sencon de la ekzemploj en kunteksto.

Tiujn ligilojn mi kreis plejparte aŭtomate per Perl-programeto (vidu apartan blogaĵon pri tio), sed ankaŭ per mana laboro ĉe centoj da ekzemploj.

Do, antaŭvidu novan version de PMEG baldaŭ. En ĝi cetere estos centoj da korektoj de misaĵoj, kiujn mi trovis nur dank’ al mia laboro pri tiaj ligiloj al la Tekstaro. En ne malmultaj okazoj mi devis anstataŭe fari korekton en la Tekstaro.

Mi tre ĝojas povi ligi miajn du ĉefajn Esperantajn projektojn tiom proksime, laborante pri ili samtempe. Tion ebligis la bonvola helpo de miaj subtenantoj.