HTML5

Novaĵoj: Ŝanĝitaj elementoj

Pluraj elementoj, kiuj ekzistis jam antaŭe en HTML4 kaj XHTML 1.0, estas en HTML5 iel redifinitaj aŭ ŝanĝitaj en notinda maniero:

Ŝanĝoj, kiuj koncernas formularojn, estas traktataj aparte.

a

Antaŭe la elemento a, per kiu oni indikas ligilojn, estis uzebla nur kiel nebloka elemento, t.e. ene de kuranta teksto, ekzemple jene:

Teksto teksto. io, io alia.

Nun, en HTML5, oni povas same bone uzi ĝin por marki blokajn elementojn aŭ eĉ grupojn de blokaj elementoj kiel ligilojn. Jen ekzemplo:

Titolo

Teksto...

Pli da teksto...

Tie la h1-titolo kaj la du sekvantaj p-alineoj kune estas unu sola ligilo al alia_pagho.html.

Dua ekzemplo:

Diversaj aferoj

Titolo

Teksto

Alia titolo

Teksto

Tie la aside-elemento enhavas du ligilojn, ĉiu el kiuj konsistas el tuta section-elemento kun diversa enhavo.

Tia uzo de ligiloj fakte jam delonge funkcias en TTT-legiloj, sed estis antaŭe formale erara. Ekde HTML5 tia uzo estas tute laŭregula.

Grave: Bedaŭrinde en iuj (ne ĉiam tute malnovaj) legiloj iaj uzoj de a-elementoj ĉirkaŭ blokaj elementoj povas kaŭzi strangajn problemojn. Oni do zorge testu la praktikan rezulton en diversaj legiloj (precipe en Esplorilo kaj en Fajrovulpo antaŭ versio 4).

Grave: Oni atentu, ke ligiloj tamen ne povas enhavi aliajn ligilojn, nek interagajn elementojn kiel button aŭ formularajn elementojn, kiuj estas alklakeblaj. Oni ankaŭ atentu, ke oni ne rajtas meti a-elementon rekte ĉirkaŭ elementoj, kiuj nur eblas ene de tabeloj (tbody, thead, caption, tr, td, th...) kaj ankaŭ ne rekte ĉirkaŭ li-elementoj, dt-elementoj kaj dd-elementoj.

Novaj atributoj de a-elementoj

a-elementoj nun povas havi la novajn atributojn ping kaj media, kaj krome HTML5 permesas ĉe a-elementoj la atributon target, kiu ne ekzistas en HTML 4 Strict, nek en XHTML 1.0 Strict, nek en XHTML 1.1 (sed kiu ja ekzistas en ekzemple HTML 4 Transitional kaj XHTML 1.0 Transitional):

• En ping-atributo oni povas aperigi url-ojn (adresojn) de lokoj, kiuj deziras ricevi informon, kiam iu aktivigas la koncernan ligilon. Ekzemple:

ligiloteksto

Se iu alklakas tiun ligilon, la TTT-legilo provas iri al la paĝo pagho.html, kaj sendas samtempe noticon pri tio al la du TTT-ejoj example.com kaj www.example.net - se la TTT-legilo scias, kiel la nova ping-atributo devas funkcii. Tio ebligas registri, kiel homoj uzas la ligilojn de paĝo. Tion oni longe faris en diversaj aliaj manieroj, ekzemple per Javaskripto. La nova ping-atributo espereble helpos unuecigi tian registradon, kaj aldone ebligos al uzantoj, kiuj ne ŝatas tian registradon, agordi siajn TTT-legilojn tiel, ke la ping-atributo ne efiku.

Se ping-atributo enhavas pli ol unu adreson, estu spacetoj inter la adresoj.

• En media-atributo oni povas indiki, por kiaj medioj taŭgas la ligita disponaĵo (paĝo, dokumento k.s.). Ekzemple:

dokumento ĉe example.org

Tie la media-atributo indikas, ke la enhavo de pagho.html taŭgas (nur) por ekrana uzo (”screen" = “ekrano”). Aliaj ebloj estas “print” (= presado), “projection” (= projekciado) kaj multo alia. La tuta kampo de tiaj mediaj indikoj, kiuj estas uzataj precipe en stilfolioj, estas sufiĉe kompleksa kaj mi ne klarigos tiun apartan temon ĉi tie. Ĉiuokaze la indikoj en tiaj media-atributoj de a-elementoj estas nure konsilaj. Laŭ mia scio ankoraŭ neniuj TTT-legiloj uzas ilin en ia ajn maniero.

• En target-atributo oni povas indiki nomon de fenestro aŭ folio, en kiu la ligita dokumento estu montrata:

dokumento ĉe example.org

Tie la target-atributo indikas, ke la enhavo de pagho.html estu prezentata en nova fenestro aŭ folio. Oni povas uzi _blank (= nova fenestro/folio), _self (= la sama fenestro/folio), _parent (= la patra fenestro/folio), aŭ _top (= la plej supra fenestro/folio en la hierarĥio super la nuna) aŭ ian ajn arbitran nomon, kiu ne komenciĝas per la signo "_". Tiam, se fenestro/folio kun tia nomo jam ekzistas, ĝi estos uzata, alie nova fenestro/folio kun tia nomo estos kreita kaj uzata.

i, b, small, s, u

La elementoj i, b, small, s, u havas en antaŭaj versioj de HTML kaj XHTML nure aspektan signifon. Ili nenion diras pri tio, kia estas la enhavo. Aspekton oni normale indiku nur per stilfolio, ne per HTML. Tial kelkaj el tiuj elementoj eĉ forestas en la “striktaj” variantoj de antaŭaj (X)HTML-versioj, kaj tiuj, kiuj tamen ankoraŭ ekzistis, estis rigardataj kiel evitindaj (de puremuloj). Oni eĉ supozis, ke iam ĉiuj tiuj elementoj tute malaperos.

Sed en HTML5 oni anstataŭe decidis konservi tiujn kvin elementojn donante al ili efektivajn signifojn ne nur aspektajn, kio signifas, ke nun ankaŭ puremaj HTML-istoj povas ilin uzadi senhonte.

i

La elemento i en HTML5 reprezentas tekston, kiu estas en alia voĉo aŭ modalo, aŭ kiu estas alimaniere apartigita de la ordinara teksto, ĉar ĝi estas iel alikvalita. Tio povas ekzemple esti Latinscienca nomo de besto aŭ kreskaĵo, teĥnika termino, idiomaĵo el alia lingvo, aŭ io simila. (Se la teksto estas en alia lingvo, tiu lingvo estu aldone indikita per la atributoj lang kaj xml:lang.) La malnova signifo de i estis kursiva stilo. Latinsciencaj nomoj, fakaj terminoj, fremdlingvaĵoj k.t.p. estas ofte kursive presataj. Rimarku, ke i-elemento ne indikas, ke la teksto estas emfazata aŭ grava.

Jen kelkaj ekzemploj.

Scienca Latina nomo:

Gruo (Grus) estas genro de migrantaj birdoj.

Speciala faka termino:

En partikla fiziko spino estas nombro indikanta la transformadan karakteron de ondokampo.

Scenejaj instrukcioj al aktoroj en teatra manuskripto:

ANNA (oscede): Morgaŭ estos alia tago de laboro. Ni iru dormi.

CEZARO (pente): pardonu min. Mi estas tro sovaĝa, sed vi estas mia. (Li kaptas ŝiajn manojn, kaj kisas ilin. Poste, li longe rigardas ilin, kaj rimarkas la mankon de la ringo.) Kion vi faris kun la ringo? Ĉu vi ĝin detiris por ricevi ĉi tie viron?..

ANNA: (furioze): Bruto!

Estas ofte konsilinde per class-atributo distingi diversajn uzojn de i-elementoj. Tia estas ekzemple class="instrukcio" en la ĉi-antaŭa ekzemplo.

Jen ligilo al paĝo kun ĉiuj tiuj ekzemploj de la i-elemento.

Oni ne forgesu, ke ekzistas aliaj elementoj, kiuj ordinare prezentiĝas kursive, kaj kiuj ofte estas la ĝusta elekto: em, cite, dfn. Se oni nepre volas kursivan presenton, sed neniu el tiuj elementoj taŭgas, kaj se ankaŭ la indikitaj signifoj de la i-elemento ne trafas, tiam oni povas uzi la elementon span kun indiko pri kursiva prezento en stilfolio.

b

La elemento b reprezentas tekston, al kiu oni volas altiri la atenton pro ia utilocelo sen indiki ion pri plia graveco (vidu strong) kaj sen esprimi ion pri alternativa voĉo aŭ modalo (vidu i). Tio povas esti ekzemple ŝlosilvortoj en dokumenta resumo, produktonomoj en recenzo, interagaj vortoj en tekstobaza programo aŭ ludo, aŭ enkonduka alineo/frazo de (gazeta) artikolo, de ĉapitro aŭ simile (precipe se tiu enkonduko pli-malpli resumas la ĉefajn punktojn de la tuta artikolo/ĉapitro). La malnova signifo de b estis grasa stilo. La ĉi-antaŭe indikitaj uzoj de b estas ofte grase presataj. Rimarku, ke b-elemento ne indikas, ke la teksto estas emfazata aŭ grava.

Jen kelkaj ekzemploj.

Ŝlosilvortoj en resumo de scienca studo:

Tiu ĉi studo prezentas novan analizon de la sintakso de piĝinoj kaj kreolaj lingvoj kun speciala atento al verboj kaj ties aspektoj.

Interagaj vortoj en tekstobaza ludo:

Vi eniras en tunelon. Via glavo subite ekbrilas arde. Stranga besto moviĝas en malhela angulo.

Enkonduka alineo de gazeta artikolo:

Komediistoj senkomediaj

Ĉu, aŭ kiam, okazos en Britio referendumo pri akcepto aŭ neakcepto de la eŭro ankoraŭ ne certas.

Daŭre hezitas la brita ĉefministro Tony Blair, kiu ajne pli favoras la eŭron ol sia potenca kaj respektata ministro pri financoj, Gordon Brown. [...]

Jen ligilo al paĝo kun ĉiuj tiuj ekzemploj de la b-elemento.

Oni ne forgesu, ke ekzistas aliaj elementoj, kiuj ordinare prezentiĝas grase, kaj kiuj ofte estas la ĝusta elekto: strong, h1 - h6. Se oni nepre volas grasan presenton, sed neniu el tiuj elementoj taŭgas, kaj se ankaŭ la indikitaj signifoj de la b-elemento ne trafas, tiam oni povas uzi la elementon span kun indiko pri grasa prezento en stilfolio.

Iom simila al b estas la nova elemento mark.

small

La elemento small reprezentas tiajn flankajn komentojn, kiajn oni ofte presas malgrandlitere. Temas tipe pri formalaj juraj deklaroj pri neado de respondeco, leĝaj limigoj, kopirajtaj informoj k.s. La elemento small ne malemfazas aŭ malgravigas tekston markitan per emstrong. (Se oni volas indiki, ke teksto ne estas emfazata aŭ grava, oni simple ne uzu respektive em kaj strong.) Oni ne uzu small por longaj tekstoj, nek por pluraj alineoj, sekcioj aŭ listoj. small estas celita por konciza teksto.

Jen ekzemplo:

Verkis la artikolon Iu Neniuulo.

La teksto disponeblas laŭ la permesilo Krea Komunaĵo
Atribuite-Samkondiĉe 3.0 Neadaptita.

Jen ligilo al paĝo kun tiu ekzemplo de la small-elemento.

s

La elemento s reprezentas enhavon, kiu ne plu estas ĝusta aŭ trafa. La malnova signifo de s estis trastrekita stilo. La ĉi-antaŭe indikita uzo de s estas ofte indikita per trastrekita teksto. s ne estas uzinda por marki redaktojn de dokumentoj. Por montri, ke teksto estas forigita el dokumento, oni uzu anstataŭe la del-elementon.

En la sekva ekzemplo la vendoprezo estas markita kiel ne plu valida, ĉar la koncerna varo havas novan prezon:

La Antaŭĝardeno:
nova nemaltrafinda suspensa romano verkita de Stefano Letr!

200 eŭroj!

Nun je rabatita prezo: nur 2 eŭroj
(sendokostoj aldoniĝos)!

Jen ligilo al paĝo kun tiu ekzemplo de la s-elemento.

u

La elemento u reprezentas tekston kun ia neartikulaciata, sed eksplicite montrata ne-teksta prinotado, precipe se la konvencia maniero tion indiki en presita teksto estas substrekado (kio estas la malnova signifo de la u-elemento). La precipaj uzokazoj por u estas markado de propraj nomoj en Ĉina teksto (substrekado estas iafoje tiucele uzata en la Ĉina) kaj indikado de misliterumita teksto (ofte montrata per substrekado en diversaj programoj).

En plej multaj okazoj alia elemento estas uzinda por la koncerna celo, ekzemple em por akcentado, bmark por ŝlosilaj vortoj aŭ frazoj, cite por librotitoloj, kaj i por ŝiponomoj en Okcidentlingva teksto. Por eksplicita teksta prinotado la elemento ruby povas esti la ĝusta elekto.

En la sekva Ĉinlingva ekzemplo, kiu signifas “Mi venas el Germanujo”, la Ĉina nomo de Germanujo estas markita kiel propra nomo:

我来自德国.

Jen ligilo al paĝo kun tiu ekzemplo de la u-elemento.

em, strong

La roloj kaj signifoj de la du elementoj em kaj strong estas subtile ŝanĝitaj en HTML5:

La elemento em antaŭe (en HTML 4 kaj XHTML 1.0/1.1) estis difinita kiel emfazo. En HTML5 la difino de em estas ŝanĝita al akcenta (elparola) emfazo, kiu povas ŝanĝi la sencon.

La elemento strong antaŭe (en HTML 4 kaj XHTML 1.0/1.1) estis difinita kiel forta emfazo. En HTML5 la difino de strong estas ŝanĝita al forta graveco. (Indikado aŭ neindikado de graveco ne ŝanĝas la efektivan sencon de la teksto.)

Antaŭe strong estis pli forta varianto de em. Tiu ligo inter la du elementoj estas nun forigita. Se oni volas eĉ pli fortan akcentan emfazon, oni uzu em-elementon ene de alia em-elemento. Se oni volas pli fortan gravecon, oni uzu strong-elementon ene de alia strong-elemento. En ekstremaj okazoj oni povas uzi eĉ pli da em-elementoj aŭ strong-elementoj kune.

Jen kelkaj ekzemploj.

Elparola emfazo indikas la celitan sencon:

Katoj estas dolĉaj bestoj. (Kontraste al hundoj.)

Katoj estas dolĉaj bestoj. (Ili ne estas malicaj.)

Diversaj gradoj de averta graveco:

Atentu: Tiu ĉi kaverno estas danĝera.
Evitu la anasojn. Prenu ĉian ajn oron, kiun vi trovos.
Sed ne tuŝu la diamantojn, ĉar
ili estas eksplodemaj kaj detruos ĉion ajn ene de dekmetra
distanco. Vi estas avertita.

Jen ligilo al paĝo kun ĉiuj tiuj ekzemploj de la em-elemento kaj la strong-elemento, kaj kun stilfolio, kiu malsame aspektigas du gradojn de graveco.

hr

La elemento hr reprezentas aline-nivelan (t.e. situantan inter alineoj kaj alinesimilaj elementoj, do ne ene de kuranta teksto) temoŝanĝon, ekzemple scenoŝanĝon en rakonto, aŭ transiron al alia temo ene de sekcio de referenca libro.

Iasence hr similas al fermado de unu sekcio kaj malfermado de nova sekcio (do al ekzemple

). hr estas uzebla, kiam temas pri du malsamaj temoj, kiuj tamen troviĝas ene de unu sekcio, kaj kiam oni bezonas iel aparte signali la interrompon de la temofluo. Oftaj prezentoj de tiaj interrompoj en presita teksto estas ekzemple horizontala linio (la malnova signifo de hr), grupo de steletoj (sur aparta linio), grafikaĵeto aŭ simile.

Jen kelkaj ekzemploj:

Komunikado

Ekzistas diversaj metodoj de komunikado. Tiu ĉi sekcio diskutas
kelkajn el la pli gravaj metodoj uzataj en la projekto.

Komunikadaj ŝtonoj ofte estas paraj. Ili havas misterajn ecojn::

Ili povas transigi pensojn en du direktoj post aktivigo,
se ili uziĝas solaj.

Kiam uzataj kune kun alia komunikilo, ili povas transigi
ies konscion en alian korpon.

Se ambaŭ ŝtonoj uziĝas kune kun alia komunikilo,
la konscioj de la du korpoj interŝanĝiĝas.

Radiaparatoj uzas la elektromagnetan spektron kun metraj
kaj pli vastaj ondolongoj

Signalotorĉoj uzas la nanometran parton de la
elektromagneta spektro.

Manĝaĵoj

La manĝaĵoj de la projekto estas porciumataj:

Terpomoj

po du en tago

Supo

po unu bovlo en tago

La kuiradon plenumas pluraj kuiristoj laŭ fiksita skemo.

Jen ligilo al paĝo kun ĉiuj tiuj ekzemploj de la hr-elemento, kaj kun stilfolio, kiu proponas diversajn aspektojn de la hr-elementoj laŭ ties class-atributoj.

Grave: Se oni deziras horizantalan linion, ornamajn steletojn aŭ simile, sed se tiu ornamaĵo ne esprimas teman interrompon, tiam oni ne uzu hr-elementon, sed bildon (img-elementon) aŭ div-elementon kun laŭcelaj stiloreguloj (borderon, fonbildon...).

cite

La elemento cite reprezentas titolon de verko (ekzemple libro, artikolo, eseo, poemo, partituro, kanto, manuskripto, filmo, televidaĵo, ludo, skulptaĵo, pentraĵo, teatraĵo, opero, muzikalo, ekspozicio, raporto pri jura kazo, k.t.p.). Tio povas esti verko, kiun oni citas aŭ detale referencas, aŭ kiun oni nur pase mencias.

cite ne estu uzata por marki personajn nomojn. Tio estas grava diferenco kompare kun antaŭaj versioj de HTML kaj XHTML, kie tia uzo estis ebla. Iafoje la elemento b povas esti ĝusta por nomoj, ekzemple en klaĉartikolo, kie la nomoj de famuloj estas ŝlosilvortoj prezentindaj kun aparta atentokapta stilo. Alifoje, se aparta prezento estas bezonata, oni povas uzi la elementon span kun stilfoliaj prezentoreguloj.

Jen ekzemplo de tipa uzo de cite:

Mia favorata libro estas La Antaŭĝardeno de Stefano Letr.
Mia favorata bildstriaĵo estas La serĉo por la Bona Etoso de Arnaud Torras.
Mia favorata muzikaĵo estas Sen ĝu’ de Kore.

Jen malpli tipa, sed tute ĝusta ekzemplo:

Laŭ la Vikipedia artikolo Kore, kiel ĝi estis redaktita en Majo 2011, la grupo Kore konsistas el ses muzikistoj.

Jen tamen ekzemplo de neĝusta uzo de cite, kie la elemento cite enhavas multe pli ol efektivan titolon de verko:

Laŭ la Vikipedia artikolo Kore, kiel ĝi estis redaktita en Majo 2011, la grupo Kore konsistas el ses muzikistoj.

En bibliografioj oni uzu cite nur por la efektiva titolo de la koncerna verko:

Zamenhof, L. L.: Fundamento de Esperanto. 9a eldono kun enkondukoj, notoj kaj lingvaj rimarkoj de A[ndré] Albault. Esperantaj Francaj Eldonejoj, Marmande, Francujo, 1963.

Por citaĵoj oni ne uzu cite, sed q:

Tio ĉi estas erara!, diris Jano.

Ankaŭ la jeno estas erara (ĉar cite ne taŭgas por nomo de persono):

Tio ĉi ankoraŭ estas erara!, diris Jano.

Jen ĝusta markado de tiaj ekzemploj:

Tio ĉi estas ĝusta, diris Jano.

Kiel menciiĝis ĉi-antaŭe, la elemento b povas esti taŭga por marki personajn nomojn, kiam ili rolas kiel ŝlosilvortoj en iaj tekstospecoj:

Kaj tiam Jano diris: Tio ĉi povas esti ĝusta, en klaĉartikolo, eble!.

Jen ligilo al paĝo kun ĉiuj ĉi-antaŭaj ekzemploj de la cite-elemento, kaj ankaŭ kun ĉiuj rilataj eraraj ekzemploj.

dl

La elemento dl reprezentas liston de grupoj de nomoj (dt-elementoj) kaj ties valoroj (dd-elementoj). Tipe temas pri terminoj kaj ties difinoj, sed dl-listo ankaŭ povas esti listo de ecoj kaj ties statoj, demandoj kaj ties respondoj, kaj aliaj similaĵoj. Sed en HTML5 dl-listoj ne estu uzataj por marki dialogojn (tio eblis en antaŭaj versioj de HTML kaj XHTML).

Jen tipa ekzemplo de bona uzo de dl:

kalkulilo

Rimedo por plenumi aritmetikajn operaciojn, kiu
neprigas intervenon de manipulisto je ĉiu paŝo de la
kalkulado.

abako

Kalkulilo, konsistanta el globetoj trairitaj de
stangetoj, sur kiuj ili estas ŝoveblaj.

komputilo

Aŭtomata rimedo por prilabori datumojn per
operacioj indikataj per programo.

Dialogojn oni povas marki en diversaj manieroj (sed ne per dl-elementoj). Jen unu eblo:

ANNA (oscede): Morgaŭ estos alia tago de laboro. Ni iru dormi.

CEZARO (pente): pardonu min. Mi estas tro sovaĝa, sed vi estas mia. (Li kaptas ŝiajn manojn, kaj kisas ilin. Poste, li longe rigardas ilin, kaj rimarkas la mankon de la ringo.) Kion vi faris kun la ringo? Ĉu vi ĝin detiris por ricevi ĉi tie viron?..

ANNA: (furioze): Bruto!

Jen ligilo al paĝo kun la ĉi-antaŭa ekzemplo de la dl-elemento, kaj ankaŭ la ĵusa ekzemplo de dialogo.

address

La elemento address, kies enhavo estu kontaktinformoj (adreso aŭ simile de la kreinto/repondeculo de la enhavo) kaj nenio alia, nun validas por la koncerna article-elemento, en kiu address troviĝas. Se address ne estas en article-elemento, ĝi validas por la tuta paĝo.

Al la sekva parto, “Novaĵoj: Aldonitaj elementoj”