HTML5
Novaĵoj: Forigitaj elementoj
En HTML5 oni klopodis kiom eble fruktuzi la jam ekzistantajn partojn de malnovaj versioj de HTML kaj XHTML, kaj eĉ akcepti kiel normajn multajn aferojn, kiujn TTT-legiloj jam vaste regas, sed kiuj antaŭe ne estis normaj. Sed por kelkaj elementoj, kiuj estis antaŭe normaj en iu versio de HTML, oni decidis, ke ili tamen ne estas uzindaj, kaj sekve oni ilin ne akceptis en HTML5.
Jen listo de ĉiuj forigitaj elementoj:
basefont
- difinis defaŭltan tiparon kaj tiparkoloron (uzu anstataŭe stilfolion)
big
- granda teksto (uzu anstataŭe stilfolion)
center
- horizontale centrigita teksto (uzu anstataŭe stilfolion)
font
- tiparo (uzu anstataŭe stilfolion)
strike
- trastrekita teksto (uzu anstataŭe stilfolion aŭ la
s
-elementon) tt
- teletajpila (egallarĝa) teksto (uzu anstataŭe stilfolion)
frame
- kadro por enkorpigita HTML-paĝo (ankoraŭ eblas uzi la elementon
iframe
) frameset
- kadraro (por grupo de
frame
-elementoj) noframes
- por enhavo alternativa al enhavo en kadro-paĝoj
acronym
- akronimo (uzu anstataŭe la elementon
abbr
) applet
- Javoprogramo (uzu
object
aŭembed
) isindex
- unulinia teksteniga regilo
dir
- plurkolumna kataloglisto