HTML5

HTML5 estas nova versio de la hiperteksta marklingvo HTML. Ĝi estas pluevoluigo kaj de HTML 4 kaj de XHTML, kunigante ambaŭ en unu novan normon, aldonante tre multajn novaĵojn. HTML5 estas ankoraŭ (en Junio 2011) iom eksperimenta, sed ĝi estas tamen jam nun tute bone uzebla praktike. Multaj TTT-ejoj, interalie tiu ĉi, jam uzas ĝin.

HTML5 estas kunlabore ellaborata de la du organizoj WHATWG (“Web Hypertext Application Technology Working Group” = “Laborgrupo pri TTT-a Hiperteksta Aplikaĵa Teĥniko”) kaj W3C (“World Wide Web Consortium” = “Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo”). La laboro komenciĝis en 2004 kaj ankoraŭ daŭras.

La ĉi-postaj klarigoj postulas iom da antaŭscioj pri malnova HTML aŭ malnova XHTML. Se vi konas nur malnovan HTML-on, sed ne XHTML-on, vi povas ĉi tie rapide ekkoni la plej gravajn diferencojn inter HTML-a sintakso kaj XHTML-a sintakso.

La ĉi-tieaj klarigoj estas verkitaj por paĝokreantoj. La HTML5-normo enhavas ankaŭ multajn aferojn, kiuj koncernas precipe kreantojn de TTT-legiloj. Tiuj partoj estas ĉi tie ignorataj.

Tiu ĉi paĝaro pri HTML5 ankoraŭ ne estas finverkita, sed ĝi jam enhavas sufiĉe detalajn klarigojn pri la plej gravaj kaj (laŭ mi) plej interesaj partoj.

Jen listo de ŝanĝoj en tiu ĉi paĝaro pri HTML5.

Malnova HTML ne mortis

HTML5 neniel nuligas la validecon de la ĝisnunaj formoj de HTML. La malnova marklingvo, en ĉiuj siaj variantoj, longe restos plene uzebla, kaj neniu verkanto de HTML-paĝoj estas iel ajn devigata transiri al la pli moderna versio HTML5. La organizo WHATWG, kiu ellaboras HTML5-on kune kun W3C, eĉ distanciĝis de la ideo pri diversaj versioj de HTML, nun anstataŭe parolante pri unu sola, sed daŭre evoluanta marklingvo HTML.

Ja mortis XHTML 2

Inter 2002 kaj 2006 W3C laboris pri nova versio de XHTML, kiun oni nomis XHTML 2.0. Tiu versio celis esti tre diferenca de la antaŭaj versioj de XHTML kaj HTML. En 2009 W3C tamen decidis fini tiun projekton. XHTML 2.0 neniam estis finita, kaj ĝi neniam estis praktike uzata, nek uzebla. Anstataŭe W3C decidis, ke HTML5 estas la ĝusta vojo por la estonta evoluo de la hiperteksta marklingvo HTML.

Du aŭ tri formoj de HTML5

Oni povas uzi HTML5-on en du - aŭ eĉ tri - manieroj: Oni povas sekvi la sintaksajn regulojn de HTML, aŭ oni povas sekvi la sintaksajn regulojn de XML. En la lasta okazo oni parolas pri XHTML5. La diferencoj inter la du sintaksoj tamen ne estas tre grandaj. Temas kvazaŭ pri du dialektoj de unu sama lingvo. La diferencoj eĉ estas tiel malgrandaj, ke oni povas krei paĝojn, kiuj samtempe obeas ambaŭ sintaksojn. Tiam oni parolas pri poliglota HTML5. Ĉi tie mi klarigos precipe la poliglotan aliron, kiun mi mem antaŭe aplikis en tiu ĉi TTT-ejo. Do, kiam mi ĉi-poste skribos "HTML5", mi fakte plej ofte celas poliglotan HTML5. Mi ne traktos ĉiujn fajnaĵojn kaj harfendaĵojn, sed provos resti ĉe praktikaj kaj konkrete uzeblaj aferoj.

Kiam servilo sendas al TTT-legilo HTML-paĝon, ĝi devas unue anonci al la TTT-legilo, en t.n. HTTP-ĉapo, kiaspecan dokumenton ĝi sendos. Ĝi tiam aŭ deklaras, ke temas pri text/html, aŭ ĝi deklaras, ke temas pri application/xhtml+xml. Samtempe ĝi povas/devas montri ankaŭ, kiu signokodo (charset) estas uzata en la HTML-paĝo:

Content-type: text/html; charset=UTF-8
Content-type: application/xhtml+xml; charset=UTF-8

La unua varianto estas por HTML-sintaksa HTML5, dum la dua estas por XHTML5. Se oni verkas poliglotan HTML5-kodon, oni povas uzi iun ajn el la du MIME-tipoj. Plej praktike estas uzi la MIME-tipon text/html, kiun scias trakti praktike ĉiuj TTT-legiloj, kaj novaj kaj malnovaj. La signokodo de poliglota HTML5 devas esti UTF-8.

En la paĝo Simpla HTML5 mi klarigos, kiaj ebloj de simpligado ekzistas, se oni rezignas pri ĉia kongruo kun XML.

Al la sekva parto, “Baza dokumento”