HTML5
Novaĵoj: Aldonitaj elementoj
Krom la sekciaj elementoj, kiujn mi jam klarigis, aperis ankaŭ multaj aliaj novaj elementoj en HTML5. En tiu ĉi parto mi klarigos la jenajn novajn elementojn:
figure
,figcaption
time
mark
wbr
bdi
ruby
,rt
,rp
video
,audio
,embed
,object
canvas
command
,details
,summary
Novaj elementoj, kiuj uziĝas en formularoj, estas traktataj aparte.
time
La elemento time
reprezentas daton aŭ horon aŭ ambaŭ kune. La celo de time
estas helpi al aŭtomata (maŝina) rekonado de datoj kaj horoj, ekzemple por registri kaj pritrakti eventojn en kalendaro. La koncerna dato/horo devas esti esprimita laŭ certaj reguloj, aŭ en la enhavo de la elemento, aŭ - plej ofte - per la atributo datetime

Jen ekzemplo de time
kun indiko de dato (sed sen horo):

Georgo Vaŝington estis naskita <time datetime="1731-02-11">la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua</time>.

Oni aparte rimarku tie la nekongruon inter la teksta dato kaj la dato en datetime
. La kialo de la nekongruo estas, ke la dato de time
nepre devas sekvi la Gregorian kalendaron. La kutime citata naskiĝdato de Vaŝington tamen sekvas la Julian kalendaron, kiu validis, kiam li naskiĝis.
Jen ekzemplo kun horo:

Sensacia novaĵo

Hodiaŭ okazis al mi io tute nekredebla. [...]

Publikigita <time pubdate="pubdate"
datetime="2011-05-09T16:30Z">09.05.2011 16:30</time>.

En tiu ekzemplo antaŭ la indiko de horo en la atributo datetime
aperas la litero T
. Post ĝi aperas la litero Z
. La T
signifas simple, ke tie komenciĝas la horo. La Z
signifas, ke la uzata horzono estas UTC (la Universala Tempo Kunordigita, antaŭe nomata GMT aŭ la Grenviĉa horzono). Sed ankaŭ eblas uzi aliajn horzonojn. Vidu la detalajn regulojn pri tiaj ĉi datoj kaj horoj.
Rimarku ankaŭ la atributon pubdate
(kiu estas t.n. bulea atributo). Per ĝi oni povas montri, ke la koncerna dato-horo estas la publikiga dato-horo de la koncerna article
, se la time
-elemento aperas ie ene de article
-elemento, aŭ de la tuta paĝo (se la time
-elemento ne estas ene de article
). Ene de ĉiu article
rajtas aperi maksimume unu tia time
-elemento kun indiko pri pubdate
. Simile ĉiu paĝo povas havi maksimume unu tian time
-elementon, kiu montras ties publikigodaton. Se ĉeestas la atributo pubdate
, la time
-elemento devas esprimi daton, kaj rajtas esprimi ankaŭ horon. Se forestas la atributo pubdate
, la time
-elemento devas esprimi aŭ daton aŭ horon aŭ ambaŭ. (La esprimita dato-horo aperu aŭ en la datetime
-atributo, aŭ rekte en la enhavo de la time
-elemento, sed ĉiam laŭ la rigoraj reguloj por tiaj datoj-horoj.)
Se la dato (kaj horo) estas rigore esprimita per datetime
-atributo, la enhavo de la time
-elemento povas esprimi la samon en ajna maniero, ĉu precize, ĉu malprecize. Tiu enhavo estas tio, kio aperas por ordinaraj legantoj de la teksto:

Ni rekontiĝis la unuan fojon en <time datetime="2001-12-31T23:59:59+01:00">la Silvestra balo</time> de IS.

Jen ekzemplo kun nuraj horoj:

Plej ofte mi matenmanĝas je <time datetime="12:00">tagmezo</time> kaj iras labori je <time>23:15</time>.

Grave: Oni ne uzu time
, se la koncerna dato aŭ horo ne estas precize indikebla, do ekzemple ne por “iam en la pasinta jarcento”, “la lastan someron”, “la frua parto de la Mezepoko” aŭ “iu vintro ĉirkaŭ la jaro 250”.
Grave: Por datoj antaŭ la enkonduko de la Gregoria kalendaro oni aŭ tute rezignu pri time
-elementoj (tio estas rekomendata de la HTML5-normo), aŭ oni estu tre zorgema pri la rekalkulado al Gregoriaj datoj. Tia kalkulado povas esti tre malfacila, interalie ĉar la Gregoria kalendaro estis enkondukita je malsamaj momentoj en diversaj landoj.
Grave: Datoj antaŭ la jaro 1 de la Gregoria kalendaro ne estas esprimeblaj per time
-elemento (en la nuna versio de HTML5 - eble iam en estonta versio tio estos ŝanĝita).
Noto: Laŭ la HTML5-normo time
-elemento povas esti malplena, ekzemple <time datetime="2009-08-30T07:13Z"></time>
. La ideo estas, ke la TTT-legiloj tiam aŭtomate aldonu enhavon en formo taŭga por la koncerna uzanto (en ties lingvo, laŭ la agordoj de la programo). Tiam tamen legiloj, kiuj ne scias aŭtomate tion fari, precipe malnovaj legiloj, montras nenion ajn, kio plej ofte estas tre nedezirinda. Fakte ĝuste nun, en Junio 2011, neniu TTT-legilo povas tion aŭtomate fari.
Precizaj reguloj pri datoj kaj horoj de time
-elementoj
Nura dato
La valoro de time
-elemento povas esti nura dato. Ĝi devas indiki jaron, monaton kaj tagon. Inter la jaro kaj la monato, kaj inter la monato kaj la tago estu la signo -

La jaro devas esti esprimata per almenaŭ kvar ciferoj. La minumuma valoro estas 0001
. Ekzemple: 2011
, 1983
, 0012
, 123456

La monato devas esti esprimata per du ciferoj. La minumuma valoro estas 01
(= Januaro). La maksimuma valoro estas 12
(= Decembro).
La tago devas esti esprimata per du ciferoj. La minumuma valoro estas 01
. La maksimuma valoro estas 31
(sed la maksimumo ankaŭ devas laŭi la nombron de tagoj en la koncerna monato kaj la koncerna jaro).
Ekzemploj:
2011-06-09
- la 9a de Junio de la jaro 2011 K.E. (= la Komuna Eraro, “post Kristo”)
0011-02-28
- la 28a de Februaro de la jaro 11 K.E.
345678-01-01
- la 1a de Januaro de la jaro 345678 K.E.
Nura horo
La valoro de time
-elemento povas esti nura horo. Ĝi devas indiki horon kaj minuton kaj povas indiki ankaŭ sekundon. La sekundo povas havi unu aŭ pli da decimaloj. Inter la horo kaj la minuto, kaj inter la minuto kaj la eventuala sekundo, estu la signo :
. Eventualaj decimaloj de la sekundo komenciĝu per decimala punkto (.

La horo devas esti esprimata per du ciferoj, kaj devas sekvi la 24-horan sistemon. La minuma valoro estas 00
. La maksimuma valoro estas 23

La minutoj devas esti esprimata per du ciferoj. La minimuma valoro estas 00
. La maksimuma valoro estas 59

La sekundo devas esti esprimata per du ciferoj plus eventuala decimala punkto kaj sekvantaj decimaloj. La minimuma valoro estas 00
. La maksimuma valoro estas 59.9999...
. (Supersekundoj, 60
aŭ 61
, ne povas esti indikitaj.)
Ekzemploj:
12:01
- la 12a horo kaj unu minuto
00:01:59
- 1 minuto kaj 59 sekundoj post noktomezo
21:00:34.54321
- 34,54321 sekundoj post la 21a horo
Loka dato kaj horo
La valoro de time
-elemento povas esti loka dato kaj horo. Ĝi devas konsisti el dato laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj plus la litero T
plus horo laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj. Horzono ne estas esprimata.
Ekzemploj:
2011-06-09T12:00
- la 12a horo de la 9a de Junio de la jaro 2011 K.E.
0011-02-28T15:14:13
- 14 minutoj kaj 13 sekundoj post la 15a horo de la 28a de Februaro de la jaro 11 K.E.
345678-01-01T00:00:01.1111
- 1,1111 sekundoj post noktomezo de la 1a de Januaro de la jaro 345678 K.E.
Tuttera dato kaj horo
La valoro de time
-elemento povas esti tuttera dato kaj horo. Ĝi devas konsisti el dato laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj plus la litero T
plus horo laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj plus indiko de horzono
Horzono povas esti indikata de la litero Z
por la horzono UTC. Alie la horzona indiko konsistu el la signo +
(pluso) aŭ la signo -
(minuso) kaj la diferenco kompare kun la horzono UTC. La diferenco konsistu el la horo kun du ciferoj (00
- 23
), la signo :
kaj la minutoj kun du ciferoj (00
- 59
). La minimuma horzona valoro estas -23:59
. La maksimuma horzona valoro estas +23:59

Ekzemploj:
2011-06-09T12:00Z
- la 12a horo de la 9a de Junio de la jaro 2011 K.E. en la horzono UTC
0011-02-28T15:14:13+01:00
- 14 minutoj kaj 13 sekundoj post la 15a horo de la 28a de Februaro de la jaro 11 K.E. en la horzono unu horon antaŭ UTC
345678-01-01T00:00:01.1111-05:37
- 1,1111 sekundoj post noktomezo de la 1a de Januaro de la jaro 345678 K.E. en la horzono kvin horojn kaj 37 minutojn post UTC
mark
La elemento mark
reprezentas tekston, kiu estas aparte elstarigita por referenca celo, pro ĝia koncerno en alia kunteksto.
Kiam mark
estas uzata en citaĵo aŭ en tekstobloko aparte referencata en la ordinara teksto, tiam mark
esprimas elstarigon, kiu ne ĉeestis origine, sed kiu nun estas ekzamenata aŭ interesa en maniero antaŭe ne konsiderata.
Kiam mark
uziĝas en ordinara parto de dokumento, ĝi indikas tekstoparton, kiu estas elstarigita pro sia supozata koncerneco laŭ la aktuala agado de la uzanto.
Jen ekzemplo de mark
en citata teksto:

Jen interesa ekzemplo el la Fundamento de Esperanto:

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke
da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin,
ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas.

Rimarku la tiean uzon de la vorto “kelke”. Tio estas nuntempe tre malofta, eble eĉ arĥaika.

En la Fundamento mem tiuj aperoj de “kelke” estis tute ordinaraj partoj de la teksto, sen speciala signifo aŭ graveco, kaj sen aparta stilo.
mark
kredeble estos multe uzata, kiam oni venas al TTT-paĝo pere de serĉo ĉe Guglo aŭ simila servo. Tiam mark
povas indiki tiajn vortojn, kiuj kongruas kun la uzata serĉesprimo. Jen ekzemplo:

Katoj estas tre dolĉaj bestoj, kiuj ŝatas esti karesataj. Mia kato surprize ofte manĝas berojn kaj fruktojn. Tio estas laŭ mi tre nekutima.

La paĝo normale ne havas mark
-elementojn ĉe la vorto ”kato(j)”, sed ĉi-foje tamen ricevis tiajn markojn, ĉar la vizitanto venis al la paĝo post serĉado de tiuj vortoj ĉe Yahoo aŭ Bing aŭ simila TTT-ejo. Tial tiu vorto estas ĉi-okaze aparte interesa por la koncerna vizitanto.
wbr
La elemento wbr
reprezentas lokon, kie estas oportune enmeti linirompon je bezono (sen aldoni dividostrekon!). wbr
estas malplena elemento, ĉiam sen enhavo.
En la sekva ekzemplo uziĝas nenormala longega vorto (kunigo de pluraj vortoj). Por certigi, ke la teksto estu ĝuste prezentata, kiam mankas spaco por tiu tuta vorto sur unu linio, oni enmetis plurajn wbr
-elementojn:

Li fingromontris al la tigro kaj kriis rapidege:
“neniam<wbr>ajn<wbr>neniel<wbr>ajn<wbr>vi<wbr>sukcesos<wbr>kapti<wbr>min<wbr>vi<wbr>stulta<wbr>malrapidega<wbr>tigraĉo!”

Noto: Kelkaj TTT-legiloj jam delonge komprenas kaj ĝuste interpretas la markon wbr
, kiu estis inventita de Netscape jam antaŭ multaj jaroj. Sed nur ekde HTML5 wbr
estas laŭnorma elemento. Aliaj TTT-legiloj, eĉ sufiĉe novaj, ĝin tamen ne regas.
bdi
La elemento bdi
reprezentas tekston, kiu estu izolita de la ĉirkaŭa teksto por la celo de dudirekta tekstoprezentado. bdi
povas iafoje esti uzinda, kiam oni miksas plurajn skribosistemojn, kiuj havas malsaman skribodirekton (dedekstre-maldekstren aŭ demaldekstre-dekstren), kaj precipe, kiam la tekstodirekto de iu tekstoparto estas nekonata (ekzemple ĉar la enhavo povas varii). bdi
-elemento povas havi la atributon dir
, kies valoro povas esti ltr
= “demaldekstre-dekstren”, rtl
= “dedekstre-maldekstren” aŭ auto
= “aŭtomate”. La defaŭlta valoro estas auto
. bdi
neniam heredas indikon pri tekstodirekto de la patra teksto. Por ĝuste uzi bdi
necesas zorge informiĝi pri la kompleksega temo de diversdirekta teksto en mikslingvaj dokumentoj. Oni krome atentu, ke nur tre modernaj legiloj kapablas ĝuste prezenti tiajn dokumentojn, kaj oni aparte notu, ke ankoraŭ (en Junio 2011) neniu TTT-legilo (laŭ mia scio) scias ĝuste trakti bdi
-elementojn. Komparu kun la similcela elemento bdo
, kiu estas pli malnova, kaj kiu sekve estas iom pli bone regata de TTT-legiloj.
Jen ekzemplo, en kiu nomoj de uzanto prezentiĝas kune kun la nombro de afiŝoj, per kiun ĉiu uzanto kontribuis. En unu loko aperas Araba nomo (Araba skribo iras dedekstre maldekstren). Se oni ne uzus bdi
-elementon por la Araba nomo, ĝi konfuzus la prezentadon: La dupunkto kaj la cifero “3” tiam mise aperus (en modernaj TTT-legiloj) apud la vorto “uzanto” anstataŭ apud la vorto “afiŝoj”, kie ĝi devas esti:

Uzanto <bdi>jcranmer</bdi>: 12 afiŝoj.

Uzanto <bdi>hober</bdi>: 5 afiŝoj.

Uzanto <bdi>إيان</bdi>: 3 afiŝoj.

ruby
, rt
, rp
La elemento ruby
servas por aldoni (interliniajn malgrandtipajn) elparolajn klarigojn, notetojn aŭ glosojn al pecoj de kuranta (ne-bloka) teksto. Tia speco de klarigoj estas nomata ruben(tip)a (laŭ malnova Brita tipografiista ĵargono, ruby, por tipo granda je 5,5 punktoj, nomata agate de Usonaj tipografiistoj).
Rubentipaj klarigoj estas uzataj precipe en la Japana kaj la Ĉina por elparolaj klarigoj de (maloftaj) Ĉinaj signoj. La klarigoj aperas ordinare super la koncernaj signoj (aŭ dekstre, se la ĉefa teksto iras desupre malsupren). (En la Japana tiaj klarigoj nomiĝas furigana.)
Ene de ruby
-elemento aperas kaj la klarigata teksto kaj la rilataj klarigoj, notetoj aŭ glosoj. La klarigoj/notetoj/glosoj estu en rt
-elementoj.
Jen ekzemplo de ruby
-teksto en la Japana kun klarigoj per rondaj kanaoj:
<ruby>漢<rt>かん</rt>字<rt>じ</rt></ruby>
Jen ekzemplo de ruby
-teksto en la Ĉina kun klarigoj per bopomo-skribo:
<ruby>漢<rt>ㄏㄢˋ</rt>字<rt>ㄗˋ</rt></ruby>
Jen ekzemplo de ruby
-teksto en la Ĉina kun Latinliteraj klarigoj Pinjinaj:
<ruby>汉<rt>hàn</rt>字<rt>zì</rt></ruby>
Kiel helpo al TTT-legiloj, kiuj ne bone regas ruby
-elementojn, oni povas uzi rp
-elementojn, kiuj enhavu krampojn antaŭ kaj post la klariga teksto. Legiloj, kiuj regas ruby
-on, ignoras la krampojn, dum legiloj, kiuj ne regas ruby
-on, prezentas la krampojn. Jen Japana ekzemplo kun klarigoj per rondaj kanaoj:
<ruby>
漢<rp> (</rp><rt>かん</rt><rp>)</rp>
字<rp> (</rp><rt>じ</rt><rp>)</rp>
</ruby>
Alia stilo, ofta en la Korea lingvo, uzas Ĉinajn signojn kiel klarigajn notetojn de alfabeta Korea skribo:
<ruby>한자<rp>(</rp><rt>漢字</rt><rp>)</rp></ruby>
En ordinaraj Koreaj tekstoj tiaj klarigaj Ĉinaj signoj tamen plej ofte aperas simple interkrampe post la klarigata Korea teksto, do ne en vera rubentipa stilo.
Jen ligilo al paĝo kun la ĉi-antaŭaj ekzemploj de ruby
. Se via TTT-legilo ne regas ruby
-ajn klarigojn, nur la ekzemploj kun rp
-elementoj estas bone legeblaj. Por la Korea ekzemplo uziĝas stilfoliaj reguloj, kiuj provas doni Korestilan aspekton al la ruby
-aj klarigoj (t.e. la stilfolio provas nuligi la ordinaran efikon de la rt
-elemento!).
video
, audio
, embed
, object
La elementoj video
kaj audio
estas kredeble la plej vaste konataj kaj diskutataj novaj elementoj en HTML5. (Iafoje oni eĉ povas ricevi la impreson, ke HTML5 konsistas sole kaj nure el tiuj du novaj elementoj...) Tiuj elementoj ebligas enkorpigi filmojn (per video
) kaj sondosierojn/sonfluojn (per audio
) rekte en HTML5-paĝojn. Tiucele oni uzadis ĝis nun precipe aldonajn kromprogramojn bazitajn ĉefe sur Flaŝo (Flash). video
kaj audio
espereble forigos la bezonon de kromprogramoj por filmoj kaj sonoj en TTT-paĝoj.
La temo de video
kaj audio
estas kompleksa, kaj mi pritraktos ĝin ĉi tie nur tre supraĵe. Ankoraŭ ne ĉiuj TTT-legiloj regas tiujn elementojn, kaj krome ne ĉiuj TTT-legiloj allasas ĉiujn specojn de filmoj kaj sondosieroj.
Antaŭe oni uzis por tiaj ĉi celoj la elementojn embed
kaj object
. El tiuj nur object
estis oficiala parto de iu HTML-normo. La nenorma elemento embed
tamen funkcias jam de longe en plej multaj TTT-legiloj. Ekde HTML5 ĝi estas rekonata kiel oficiala parto de HTML.
video
La elemento video
reprezentas film(et)on (kiu ofte enhavas ankaŭ sonon). Jen tipa ekzemplo:

Ŝajnas, ke la video-elemento
(kun filmo en WEBM-formo, OGG-formo aŭ MP4-formo)
ne funkcias en via TTT-legilo.
Vi povas anstataŭe elŝuti la filmon:
video.webm
aŭ
video.mp4.

Jen ligilo al paĝo kun la ĉi-antaŭa ekzemplo de video
. Tute povas esti, ke en via TTT-legilo la filmo ne montriĝos, ĉar ankoraŭ ne ĉiuj TTT-legiloj regas la elementon video

Ene de tiu video
-elemento aperas tri source
-elementoj, kiuj indikas per src
-atributo kaj type
-atributo tri malsamajn versiojn de la filmo (en tri malsamaj formoj). La TTT-legilo elektas la unuan version, kiun ĝi kapablas ludigi. Fine estas p
-elemento kiel surogata enhavo uzota, se la TTT-legilo tute ne regas video
-elementojn.
En la ekzemplo aperas tri atributoj de la video
-elemento:
width
- indikas per nombro de bilderoj la larĝon uzotan por la filmo
height
- indikas per nombro de bilderoj la alton uzotan por la filmo
controls
- bulea atributo, kiu indikas, ke la TTT-legilo aldonu regilojn por la filmon startigi, paŭzigi, haltigi k.s.
video
-elementoj povas havi ankaŭ diversajn aliajn atributojn. Jen kelkaj el ili:
src
- indikas la ludigotan filmon, se oni ne uzas ena(j)n
source
-elemento(j)n por tiu celo:src="video.webm"
poster
- indikas bildon, kiu estu montrata anstataŭ la filmo, kiam la filmo ne estas ludigata, ekzemple:
poster="filmbildo.png"
autoplay
- bulea atributo, kiu indikas, ke la TTT-legilo aŭtomate ekludigu la filmon:
autoplay="autoplay"
loop
- bulea atributo, kiu indikas, ke la TTT-legilo aŭtomate reludigu la filmon, kiam ĝi atingas la finon:
loop="loop"
muted
- bulea atributo, kiu indikas, ke la sono de la filmo estu dekomence malŝaltita (sed ŝaltebla de la uzanto):
muted="muted"
audio
La elemento audio
reprezentas sondosieron aŭ sonfluon. Jen tipa ekzemplo:
<audio controls="controls">

Ŝajnas, ke la audio-elemento
(kun sono en OGG-formo aŭ MP3-formo)
ne funkcias en via TTT-legilo.
Vi povas anstataŭe elŝuti la sondosieron:
la_chielo.ogg
aŭ
la_chielo.mp3.

</audio>
Jen ligilo al paĝo kun la ĉi-antaŭa ekzemplo de audio
. Tute povas esti, ke en via TTT-legilo la sono ne aŭdiĝos, ĉar ankoraŭ ne ĉiuj TTT-legiloj regas la elementon audio

Ene de tiu audio
-elemento aperas du source
-elementoj, kiuj indikas per src
-atributo kaj type
-atributo du malsamajn versiojn de la sono (en du malsamaj formoj). La TTT-legilo elektas la unuan version, kiun ĝi kapablas ludigi. Fine estas p
-elemento kiel surogata enhavo uzota, se la TTT-legilo tute ne regas audio
-elementojn.
En la ekzemplo aperas unu atributo de la audio
-elemento:
controls
- bulea atributo, kiu indikas, ke la TTT-legilo aldonu regilojn por la sonon startigi, paŭzigi, haltigi k.s.
audio
-elementoj povas havi ankaŭ diversajn aliajn atributojn. Jen kelkaj el ili:
src
- indikas la ludigotan sonon, se oni ne uzas ena(j)n
source
-elemento(j)n por tiu celo:src="audio.ogg"
autoplay
- bulea atributo, kiu indikas, ke la TTT-legilo aŭtomate ekludigu la sonon:
autoplay="autoplay"
loop
- bulea atributo, kiu indikas, ke la TTT-legilo aŭtomate reludigu la sonon, kiam ĝi atingas la finon:
loop="loop"
muted
- bulea atributo, kiu indikas, ke la sono estu dekomence malŝaltita (sed ŝaltebla de la uzanto):
muted="muted"
embed
, object
La elementoj embed
kaj object
esence plenumas la saman taskon: per ili eblas enkorpigi ion eksteran (bildon, sonon, filmon, ludon, interagan rimedon...) en HTML-paĝon. Origine object
estis inventita kaj favorata de la TTT-legilo Esplorilo, kaj fariĝis oficiala parto de HTML 4 kaj XHTML, dum embed
estis inventita kaj favorata de la iama TTT-legilo Netscape (kaj restis neoficiala). De multaj jaroj oni uzadas ambaŭ kune por ebligi enkorpigadon de filmoj k.s. en HTML-paĝojn. Nun en HTML5 ambaŭ elementoj, iom redunde, estas normaj. En la praktiko oni uzas tiujn ĉi elementojn precipe por filmoj, sonoj kaj por Flaŝaĵoj (kreitaj per Flash).
embed
La elemento embed
estas ĉiam malplena (simile al ekzemple la elemento img
). Jen ekzemplo de embed
uzata por aperigi puzloludon:
<embed width="400" height="267"
src="AS2_PuzzleGame.swf" type="application/x-shockwave-flash"

La koncerna enhavo estas ĉiam indikata pere de src
-atributo. Ne eblas indiki diversajn alternativajn versiojn (tio eblas ĉe video
kaj ankaŭ ĉe object
). La montritaj atributoj width
, height
, src
kaj type
funkcias same kiel ĉe video

object
La elemento object
funkcias simile al video
kaj audio
, sed uzas iom aliajn atributojn kaj enajn elementojn. Jen ekzemplo de object
uzata por aperigi puzloludon kreitan per Flaŝo:
<object width="400" height="267"
data="AS2_PuzzleGame.swf"
type="application/x-shockwave-flash">

Ŝajnas, ke la object-elemento
(kun puzloludo en Flaŝ-formo)
ne funkcias en via TTT-legilo.

</object>
La koncerna enhavo estas indikata pere de data
-atributo. La montritaj atributoj width
, height
, kaj type
funkcias same kiel ĉe video
. Aldone oni povas per enaj param
-elementoj doni pliajn parametrojn al la enkorpigata objekto: <param name="ianomo" value="iavaloro"/>
. Kiaj parametroj estas eblaj, bezonataj aŭ almetindaj, tute dependas de la speco de objekto.
object
kaj embed
kune
Pro tio, ke object
permesas alternativan enhavon ene de si, oni ofte uzas enan embed
-elementon, kiu provizas la saman objekton. TTT-legiloj, kiuj ne komprenas object
, sed ja komprenas embed
, aŭtomate uzas embed anstataŭ object

<object
width="400" height="267"
data="AS2_PuzzleGame.swf"
type="application/x-shockwave-flash">
<embed width="400" height="267"
src="AS2_PuzzleGame.swf" type="application/x-shockwave-flash"

</object>
Jen ligilo al paĝo kun la ĉi-antaŭa ekzemplo de object
kaj embed
kune.
video
, embed
kaj object
kune
Ankaŭ video
povas havi enan alternativan enhavon. Sekve oni povas krei eĉ tri-nivelan aranĝon kun embed
ene de object
ene de video
. Jen tia superprudenta, sed sufiĉe komplika aranĝo por montri filmon, kiu kredeble devas iele funkcii en treege multaj TTT-legiloj:

<object
width="640" height="360"
data="video.webm"
type="video/webm">
<embed width="640" height="360"
src="video.webm" type="video/webm"

</object>

Jen ligilo al paĝo kun la ĉi-antaŭa ekzemplo de video
, object
kaj embed
kune.
Tio estas iom komplika, sed tamen ankoraŭ relative tolerebla kaj uzebla, sed se oni bezonas aldoni ankoaraŭ pli da atributoj kaj parametroj al la filmo, tiam oni devas tiujn informojn iel ripeti en iom diversaj manieroj en ĉiu el tiuj tri niveloj, kio povas finfine rezultigi multe tro komplikan kodon. Espereble baldaŭ tiaj ekstremaj aranĝoj entute ne plu necesos.
Simila HTML-kodo eblas ankaŭ kun audio
kunlabore kun object
kaj embed

canvas
La elemento canvas
reprezentas kanvason, sur kiu eblas per programo, t.e. per Javaskripto, desegni aŭ pentri ion, ekzemple grafikaĵon, diagramon, moviĝantan ornamaĵon aŭ ion alian (kio ankaŭ povas ŝanĝiĝi, eble interage). canvas
per si mem estas sensenca. Oni devas ĝin manipuli per Javaskripto por doni al ĝi enhavon. Sed ene de canvas
-elemento oni povas meti alternativan enhavon, kiu estas montrata, se la TTT-legilo ne regas canvas
-on.
La uzo de canvas
estas tre kompleksa kaj vasta temo, kiu koncernas precipe programadon per Javaskripto. Tio ne estas la temo de tiuj ĉi paĝoj. Tial mi nur montras unu ilustran ekzemplon de canvas

<canvas id="desegnejo" width="200" height="200">

Via TTT-legilo ne regas canvas-elementojn.

</canvas>
Rimarkindas, ke sur canvas
oni desegnas aŭ pentras bilderojn. Alternativo al canvas
estas vektora grafiko pere de SVG-elementoj, sed ankaŭ SVG estas temo iom troa por tiuj ĉi paĝoj.
command
, details
, summary
La tri elementoj command
, details
kaj summary
estas celitaj por tiaj TTT-paĝoj, kiuj pli similas al programoj ol al dokumentoj. La nunaj (en Junio 2011) TTT-legiloj (krom la plej freŝaj versioj de la legilo Chrome) ankoraŭ ne regas tiujn tri elementojn, kaj tial ili estas ĉi tie nur tre pase priskribataj:
command
- reprezentas komandon, kiun la uzanto povas uzi; tia komando povas aperi en kunteksta menuo aŭ sur ilobreto, kiel parto de
menu
-elemento, aŭ ĝi povas aperi en alia loko de la “paĝo” details
- reprezentas malkovreblan fenestraĵon, pere de kiu la uzanto povas atingi pliajn informojn aŭ pliajn regilojn
summary
- reprezentas resumon, apudskribon aŭ klarigeton por la resto de la enhavo de patra
details
-elemento