Kaporompaĵoj pri “si”

Kelkfoje mi vere devas rompi al mi la kapon, kiam mi verkas ion en PMEG.

Antaŭ nelonge iu demandis min pri esprimoj kiel “Laŭ ŝi …” kun la senco “Ŝi opinias, ke…”. Montriĝis, ke iafoje estas neklare, ĉu uzi “ŝi/li/ĝi/ili” aŭ “si” en tiaj esprimoj. Jen ekzemplo:

“Laŭ ŝi, hodiaŭ ŝi devas nepre refarbi la dormoĉambron.”
= “Ŝi opinias, ke hodiaŭ ŝi devas nepre refarbi la dormoĉambron.”

Laŭ la bazaj reguloj pri “si” devus tamen esti “laŭ si”, ĉar la subjekto de la tuta frazo estas “ŝi”, nome la sama virino, kiu opinias tiel. Ŝi havas opinion pri sia propra agado.

Sed mia lingvosento klare diras, ke estu “Laŭ ŝi”, nepre ne “Laŭ si”. Mia lingvosento pri “si” estas plej ofte tre fidinda, ne nur ĉar mi parolas Esperanton flue dum jardekoj, sed ankaŭ ĉar mia denaska lingvo estas la Sveda, kaj en la Sveda ekzistas la pronomo “sig”, kiu kondutas (preskaŭ) tute same kiel “si” en Esperanto.

Nun mi klopodas eltrovi, kion rekomendi pri tiaj esprimoj: “laŭ ŝi/li…si”, “laŭ ŝia/lia… sia opinio” kaj simile, kiam la senco estas “Ŝi/Li… opinias, ke…”. Kaj aldone mi devas decidi, kiel pravigi neuzon de “si” en tiaj esprimoj.

La klarigoj pri “si” kaj “sia” en PMEG jam estas sufiĉe longaj, sed ŝajne mi devas ankoraŭ ion aldoni.

Mi lanĉis diskuton pri la tuta afero en Fejsbuko: https://www.facebook.com/groups/konsultejo/permalink/2820336137991390/