Soldatkamaradoj

Kiel mi menciis antaŭe ĉi tie, mi de tempo al tempo tradukas kantojn en Esperanton, precipe por tiuj okazoj, kiam mi mem prezentas muzikon en Esperantaj aranĝoj kiel JES, NASK, SES k.a.

Jam antaŭ du aŭ tri jaroj mi tradukis la kanton “Brothers in Arms” (de Mark Knopfler) en Esperanton, sub la titolo “Soldatkamaradoj”, sed mi ankoraŭ ne aperigis ĝin en mia TTT-ejo. En Fejsbuko iu ĵus demandis, kiel traduki la Anglan esprimon “Brothers in Arms”, kaj tio instigis min finfine publikigi mian tradukon. Do jen ĝi:

“Soldatkamaradoj”

Tute povas esti, ke tiu Angla esprimo povas esti alimaniere tradukita, sed en tiu kanto la vorto “soldatkamaradoj” taŭgas, kaj krome influis mian elekton la nombro de silaboj kaj la bezono de vorto, kiu taŭgas por rimado (pad’, mortoparad’, legad’ – soldatkamarad’).

Mi jam plurfoje prezentis mian tradukon de tiu kanto antaŭ publiko kune kun Alena Adler. Mi ludis gitaron, dum Alena kantis. Mi estas sufiĉe kontenta pri nia versio.

2 pensoj pri “Soldatkamaradoj

  1. Hochjo diras:

    Mirinde. Ĝi konformas tre konvene al la fontoteksto sen streĉoj aŭ nekutimaĵoj. Mi envias. 😉

Komentado estas fermita.