Ĉu PMEG en la Angla?

En mia afiŝo Aliaj projektoj de Bertilo mi skribis: “Unu projekto estonta estas traduki la tutan PMEG-on en la Anglan. Tio estos tamen tre ampleksa tasko. Ni vidos…”

Ĉu tio estas bona kaj sencohava projekto? Mi multe pensis pri tio tien kaj reen. Laŭ multaj raportoj ĉiuj lernantoj, kiuj estas pretaj por entute povi profiti de la enhavo de PMEG, jam povas legi ĝin en Esperanto, almenaŭ kun vortaro en la mano. Kaj por aliaj jam ekzistas la Detala Gramatiko (kiun mi verkis surbaze de PMEG).

Sed lastatempe venis al mi en la kapon la ideo, ke eble la celgrupo por PMEG en la Angla estu tute aliaj homoj, nome lingvosciencistoj, kiuj volas scii detale, kiel funkcias tiu kurioza planlingvo Esperanto. Kredeble multaj tiaj homoj interesiĝus pri tia profunda prezento de Esperanto, kvankam ili tute ne deziras efektive lerni la lingvon. Eble ili simple volas esti bone informitaj pri ĝia gramatiko, sintakso, vortfarado k.t.p. Ja tre multaj lingvistoj estas profunde misinformitaj pri nia lingvo.

Do, kion vi pensas? Ĉiaj ideoj: kuraĝigaj, malkuraĝigaj, pozitivaj, negativaj, spritaj, malspritaj… estos bonvenaj.

Unu penso pri “Ĉu PMEG en la Angla?

  1. LukoCerante diras:

    Saluton Bertilo! Mi tre ŝatas la ideon, mi foje studas gramatikon de aliaj lingvoj nur por plezuro, ĉu natura aŭ artefarita, ĉu arta aŭ internacia. En la lingvokrea komunumo estas multaj homoj kiuj neniam vere lernis kiel Esperanto funkcias, do mi kredas ke angla versio de PMEG helpus igi Esperanton pli alloga al tiaj homoj.

Komentado estas fermita.