PMEG 2023

38.2.1.

AĈ = “malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco”. AĈ ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas nuancon de malboneco. Komparu kun MIS, kaj kun prefikseca fi. (La sufikso AĈ estis oficialigita en 1909 en la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

  • domo domaĉo = malbona, kaduka, disfalanta domo

  • vesto vestaĉo = eluzita, malpura vesto

  • ĉevalo ĉevalaĉo = malbona, senvalora ĉevalo

  • babili babilaĉi = stulte, malice babili

  • fari faraĉi = malbone, senzorge fari

  • mola molaĉa = sen dezirata malmoleco aŭ streĉiteco

Ordinara radiko «

  • aĉa = malbonkvalita, sentaŭga, senvalora

  • Aĉ! = ekkrio, kiu esprimas malkontentecon pri io malbona (legu pli pri tia ĉi uzo de nudaj radikoj)