PMEG 2023

23.9. Datoj

Por montri daton oni sekvu la jenajn modelojn. La vortoj tago kaj de/en la jaro estas tre ofte nur subkomprenataj:

  • Estis la tria (tago) de Decembro (de/en la jaro) mil naŭcent naŭdek unu.

  • Hodiaŭ estas la dua (tago) de Majo (de/en la jaro) du mil kvin.

  • Morgaŭ estos la dudek kvina (tago) de Julio (de/en la jaro) du mil dek.

Por jaroj oni ankaŭ povas uzi vicordajn nombrovortojn: Estis la lasta de Januaro (en/de la jaro) 1887-a (mil-okcent-okdek-sepa). Tia uzo estas nuntempe sufiĉe malofta, sed ĝi estis pli ofta en la fruaj jaroj de Esperanto, kaj iuj esperantistoj ĝin preferas ankoraŭ hodiaŭ. En la praktiko oni skribas jarojn preskaŭ ĉiam cifere: (la jaro) 1975, (la jaro) 2000 k.t.p. Tion faris ankaŭ Zamenhof. Tian ciferan jaroskribon oni povas tamen rigardi kiel skriban simpligon de A-finaĵa nombrovorto. Tiam oni legas (la jaro) 1975 kiel (la jaro) mil-naŭcent-sepdek-kvina. Povas esti, ke Zamenhof siatempe plej ofte uzis tian A-finaĵan elparolon, sed ni scias, ke li uzis ankaŭ la simplan elparolon sen A-finaĵo.

Inter la tago kaj la monato oni ĉiam uzu de, ĉar la vicorda nombrovorto ne rilatas al la monato, sed al la vorto tago, kiu normale estas forlasita: la unua de Majola unua tago de Majo, la dek-tria de Decembrola dek-tria tago de Decembro. Se oni diras la unua Majo, oni parolas pri la unua el pluraj Maj-monatoj. Kiam oni skribe uzas ciferojn por la tago, oni ordinare skribas la A-finaĵon: 1-a de Majo, sed iafoje oni uzas simpligitan skribon: 1 (de) Majo. Tion oni tamen devas elparoli kiel la unua (tago) de Majo.

Rolmontriloj de dato «

Por montri la daton, kiam io okazis, okazas aŭ okazos, oni uzu taŭgan rolmontrilon. Ofte oni uzas la finaĵon N:

  • Ili venos la sepan (tagon) de Marto.Ili venos en la sepa (tago) de Marto.

  • La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon.FA3.127En la unua (tago) de Majo...

  • Mi laboris tie ĝis la unua de Aŭgusto mil naŭcent sesdek.

  • Antaŭ la lasta tago de Junio vi devas trovi laboron.

  • Post la dek kvina de Marto ŝi loĝos ĉe mi.

Skribo de dato «

Kiam oni skribas daton, ekz. ĉe la komenco de letero, oni skribas kutime jene:

  • merkredon la 26-an de Novembro 1997

  • vendredon la 9-an de Marto 2001

Rimarku la N-finaĵojn ĉe la semajntago kaj la monatotago.

Oni povas ankaŭ mallongigi tian datoskribon, ekz.: 26 Nov. 1997, 9 Mar. 2001. Oni prefere ne uzu ciferojn por monato, ĉar mallongigoj kiel 9.3.01 ne estas same komprenataj en ĉiuj landoj. Ĉu temas pri la 9-a de Marto aŭ pri la 3-a de Septembro? Principe estas rekomendinde uzi la internacian normon ISO-8601, ekz. 1997-11-26 (= la 26-a de Novembro 1997), 2021-09-03 (= la 3-a de Septembro 2021), sed en la praktiko ankaŭ tia skribado povas esti miskomprenata, ĉar ne ĉiuj bone konas tiun normon.