PMEG

12.2.4. N por tempopunkto

Frazparto kun N-finaĵo povas esti komplemento, kiu montras tempopunkton. Tia N-komplemento respondas la demandojn: kiam?, kiudate?, kiutage?, kiujare?, kiufoje? k.s. Oni povas diri, ke tia N-finaĵo estas anstataŭigo de tempa rolvorteto, ordinare en:

  • Unu tagon estis forta pluvo.FA2.152En unu tago...

  • Unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna.FA1.232

  • Ĉiun matenon li flugis al la fenestro de la kompatinda knabino.FA2.14

  • Marta pli atente ol la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.M.111

  • Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua.FE.12En la dudek dua tago de Februaro...

  • La tagon de sankta Marteno estis farita pri ŝi edziĝanonco.FA3.92

  • La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de flamanta indigno.M.140

  • La sekvantan dimanĉon Knut denove iris tien.FA3.61En la sekvanta dimanĉo...

Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo ofte montras precizan konatan tagon: dimanĉon = “en certa konata dimanĉo”, eĉ se oni ne uzas la. En tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece:

  • Mi [...] alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto.L2.250 Temas pri unu klare difinita lundo.

  • Merkredon mi kantos, kaj, se vi havas tempon, mi sendos al vi bileton.FA3.61En la sekva merkredo...

En la komenco de letero oni ofte uzas N-finaĵon por montri la daton (kaj iafoje la semajntagon) kvazaŭ la dato estus tempa komplemento de frazo: (ĵaŭdon) la 12-an de Majo 1994. Ofte oni tamen mallongigas la skriban formon, ekz. 12. Majo 1994.

En hor-esprimoj oni uzu je, precipe se la vorto horo estas forlasita, por ne konfuzi horon kun dato:

  • Tio okazis la dekan. = Tio okazis en la deka tago de la monato.

  • Tio okazis je la deka. = Tio okazis je la deka horo de la tago.

Tempopunkto sen rolmontrilo «

Tempopunkto povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20 Sabato kaj dimanĉo rolas kiel subjektoj (aŭ eble kiel perverbaj priskriboj de nenio).

  • La sekva tago estis vendredo. La sekva tago estas subjekto. Vendredo estas perverba priskribo de la subjekto.

  • Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino.FE.17 La unua fojo, ke... estas perverba priskribo de tio.