PMEG 2023

12.2.3. N por mezuro

Mezuraj komplementoj kaj priskriboj ofte havas N-finaĵon. Plej ofta estas tempa mezuro, sed aliaj mezuroj funkcias tute same. Ankaŭ je povas esti uzata por montri mezuron, sed N-finaĵo estas pli ofta.

Tempa mezuro «

N-finaĵo ĉe tempa esprimo povas montri mezuron de tempolongo, tempodaŭro aŭ ofteco. Tiaj esprimoj respondas al la demandoj: kiel longe?, (dum) kiom da tempo?, kiel ofte? k.s.

Plej ofte tempomezura N-frazparto estas komplemento de verbo:

  • Mi veturis du tagojn kaj unu nokton.FE.29...dum du tagoj kaj unu nokto.

  • Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.FE.26...dum tuta horo.

  • Li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton.Sm1.28

  • Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton.OV.531

  • Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon.FE.31

  • Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj.M.20

  • La edziĝa festo daŭris ok tagojn.FA1.12

  • Tio daŭris nur malgrandan momenton.FA1.136

  • Ŝi ploris antaŭ li dum la sep tagoj, kiujn daŭris ĉe ili la festeno.Jĝ.14 La festeno daŭris sep tagojn.

  • Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko.FE.13

  • Ŝi aĝis tridek jarojn. Moderna esprimo. Zamenhof dirus: Ŝi havis aĝon de tridek jaroj.

  • La horloĝo malfruas kvin minutojn....per kvin minutoj. ...je kvin minutoj.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de A-vorto aŭ E-vorto:

  • Li estis dudek du jarojn aĝa....je dudek du jaroj aĝa.

  • La horloĝo estas kvin minutojn malfrua.

  • Mi aŭskultis paroladon de la prezidanto du horojn longan. La A-vorto longan estas rekta priskribo de paroladon. La mezuro du horojn estas rekta priskribo de la vorto longan. La N-finaĵo de longan estas objekta. La N-finaĵo de du horojn montras mezuron de la longeco. En tiaj okazoj, kiam rekontiĝas du malsamsignifaj N-finaĵoj, povas esti pli bone uzi je por la mezuro: ...paroladon je du horoj longan. Se la A-vorto staras post sia O-vorto, povas esti pli klare, se oni metas la mezuron post la A-vorto: ...paroladon longan je du horoj.

  • Unu momenton poste ŝi malaperis malantaŭ ili.FA1.194 Unu momenton montras la kvanton de tempo, kiu pasis post io.

  • Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita.Rt.62 Unu tagon montras tempan distancon. Unu tago pasis de la eksciado ĝis tiu tempo, kiun montras antaŭe (= “antaŭ tiam”, “antaŭ tio”, “antaŭ tiu tago” k.s.).

Rimarku, ke oni ne diru Unu tagon *antaŭ* ni per niaj spionoj eksciis... Antaŭ estas rolvorteto, kaj devas stari antaŭ io, kies frazrolon ĝi montras.

Oni povas uzi antaŭ kiel rolmontrilon de la tempodaŭro mem, sed tio donas iom alian sencon: Antaŭ unu tago ni eksciis...Unu tagon antaŭ nun ni eksciis...Hieraŭ ni eksciis... Tute simile oni uzas post kaj poste: Unu momenton poste ŝi malaperos. (= Unu momenton post tiam ŝi malaperos.) Post unu momento ŝi malaperos. (= Unu momenton post nun ŝi malaperos.)

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ esti priskribo de E-vorteca vorteto:

  • Ŝi estas du jarojn kaj tri monatojn pli aĝa ol mi. Rimarku, ke N-priskribo de plimalpli montras diferencon: Dek jarojn aĝa montras aĝon. Dek jarojn (mal)pli aĝa montras aĝodiferencon.

  • Mi tre bedaŭras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli frue.L1.322

  • Mi alvenis duonan minuton tro malfrue, kaj tial maltrafis la trajnon. Duonan minuton montras diferencon.

Tempomezura N-frazparto povas ankaŭ kunlabori kun tempa post-komplemento aŭ tempa antaŭ-komplemento por kune montri tempon. Tia N-frazparto iamaniere priskribas la tutan postan komplementon (kune kun ĝia rolmontrilo):

  • Du tagojn post tio ŝi forveturis Norvegujon.FA4.186 Pasis du tagoj post “tio”.

  • Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraŭ ĉiuj iliaj malamikoj ĉirkaŭe, Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon.Js.23

  • Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kongreso.OV.460

Komparu kun tempomezura komplemento kiel priskribo de posteantaŭe: Du tagojn poste ŝi forveturis... Longan tempon poste Josuo... ...publikigita tri monatojn antaŭe.

Oni uzas N-finaĵon ankaŭ por montri tempopunkton.

Diversaj mezuroj «

Aliaj mezuroj funkcias tute same kiel tempaj mezuroj. Povas esti mezuro de spaca longeco, alteco, larĝeco, distanco, profundo, pezo, kosto k.t.p. Ili respondas al la demandoj kiom?, kiel multe?, kiel malproksime?, kiel longe?, kiel alte?, kiel profunde?, kiel peze? k.s.:

  • Kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn.FE.14 Naŭ frankoj ne estas objekto, sed mezura komplemento, kiu montras koston.

  • Li [...] ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron.BV.78...per/je kelkaj paŝoj...

  • Vi devas kuri pli ol cent mejlojn.FA2.71

  • Kiam ili forveturis, mi sekvis ilin kelkan distancon.FA1.228

  • La kampoj de tiuj urboj, kiujn vi donos al la Levidoj, devas etendiĝi mil ulnojn ekster la muroj de la urboj ĉirkaŭe.Nm.35

  • La vojo larĝis dudek metrojn aŭ iom pli.

  • La maljuna paŝtisto ne pezis eĉ duonon de tio, kion pezis la malgranda Niko.FA1.23

  • La monto Everesto estas ok mil okcent kvardek ok metrojn alta. La mezuro estas priskribo de la vorto alta.

  • Ŝi kondukis Elizon kelkan distancon pluen ĝis deklivo.FA1.163

  • Ili staris nur kelkajn metrojn for de mi.

  • La domo estis ducent metrojn distanca. Ducent metrojn estas mezura priskribo de la vorto distanca.

  • Dek kvin ulnojn pli alte leviĝis la akvo kaj kovris la montojn.Gn.7 Dek kvin ulnojn montras diferencon de alteco, ĉar ĝi priskribas la vorton pli.

  • Ŝia pakaĵo estis tridek kilogramojn peza, sed la lia estis ankoraŭ dek kilogramojn pli peza.

  • Ili konstruis ducent metrojn altan turon....turon altan je ducent metroj.

  • Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide.OV.102

  • Mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj, sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro multe.M.192 Duonon (da spesmilo) ne estas objekto, sed mezura priskribo de tro. Vera objekto estas tro multe.

Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam je: Je cent metroj staris alia homo.Cent metrojn for “de la priparolata loko”... La urbo situas je dekkilometra distanco....dek kilometrojn for “de la priparolata loko”.

Distancmezura N-frazparto povas kunlabori kun (loka) komplemento, kiu havas ian rolvorteton, por kune montri precizan lokon. Iasence tia N-frazparto estas priskribo de la tuta posta komplemento (kune kun ĝia rolmontrilo):

  • Kelkajn paŝojn malantaŭ Eva staris fremda viro. La mezura N-frazparto kelkajn paŝojn precizigas la lokan komplementon malantaŭ Eva montrante la distancon inter Eva kaj la viro.

  • Unu metron sub la akvosurfaco naĝis ŝarko.

  • La tegmento elstaris almenaŭ tri metrojn trans la rando de la verando.

  • Elizabeto parkis la aŭton unu metron de la trotuaro.

  • Nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo.FA4.111 1 klafto ≈ 2 metroj.

Mezura priskribo de O-vorto «

Mezura priskribo de O-vorto havas la rolvorteton de: aĝo de dudek jaroj, longo de du metroj. Oni povas ankaŭ uzi A-vorton: dumetra longo.

Mezuro sen rolmontrilo «

Mezuro povas ankaŭ aperi en frazrolo, kiu ne havu rolmontrilon:

  • Dek du monatoj estas longa tempo. Dek du monatoj estas ĉi tie subjekto.

  • Pasis cent jaroj.FA3.47 (= Cent jaroj pasis.) Cent jaroj rolas kiel subjekto.

  • La longo de ĉiu tapiŝo estu dudek ok ulnoj, kaj la larĝo de ĉiu tapiŝo estu kvar ulnoj.Er.26 La mezuroj estas perverbaj priskriboj de la subjektoj la longo kaj la larĝo.