PMEG 15.0.12

Hodiaŭ, la 11-an de Decembro 2019, mi lanĉis ankoraŭ unu version de PMEG kun la versinumero 15.0.12. La novaĵoj temas precipe pri la uzo de E-vortoj.

Antaŭ kelkaj semajnoj venis al mi retpoŝta demando pri la jena frazo:

Milde dirite, tio ne helpas.

La demandanto (kiu rajtas anonci sin en komento…) hezitis, ĉu tia uzo de E-finaĵa participo vere estas akceptebla.

Fakte, se oni tiam legis en PMEG pri uzo de participoj kun E-finaĵo, oni trovis tre klaran regulon, laŭ kiu tia frazo ne povas esti ĝusta. Tia participo devas rilati al la subjekto de la frazo (asertis PMEG). Sekve tio devus esti milde dirita: Tio ne helpas, dum tio estas milde dirita. Sed tia ja ne estas la intencita senco. La vera senco estas, ke la ideo tio ne helpas estas milde dirita (milde esprimita).

Kaj tiajn frazojn kun tia senco oni ja uzas. Laŭ mia lingvosento ili estas plene ĝustaj. Sekve io mankis en PMEG. Kaj tio kaŭzis longan cerbumadon, interŝanĝon de mesaĝoj kun la demandinto, kaj esploradon en PAG (Plena Analiza Gramatiko, la antaŭulo de PMEG), kaj iom da kapogratado.

Montriĝis, ke mi grave neglektis kelkajn esencajn detalojn pri la uzo de E-vortoj, kaj precipe de E-finaĵaj participoj. Montriĝis ankaŭ, ke PAG diras nenion ajn pri tiaj frazoj, nek pri frazoj, kiuj konsistas el sola E-vorta frazparto, ekzemple:

  • Bele!
  • Interkonsentite!
  • Farite!

Mi do devis mem elpensi konvinkajn klarigojn. Milde dirite, tio ne estis tute facila. Finfine la ŝanĝoj en PMEG tuŝis plurajn sekciojn dise tra la verko, kun aldono de multaj novaj Zamenhofaj (kaj ne-Zamenhofaj) ekzemploj.

Kaj sekve rezultis PMEG 15.0.12. En la Enkonduko de PMEG vi trovos ligilojn al la lokoj, kie okazis la plej gravaj ŝanĝoj kaj kompletigoj.

Kaj se mi ion fuŝis, vi ne hezitu raporti tion al mi en komento de tiu ĉi afiŝo aŭ retpoŝte al “bertilow” ĉe “gmail.com”.