PMEG 2023

38.3.4. EK

EK = “komenco de ago, subita ago”. EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago.

Komenciĝo «

Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco:

  • labori eklabori = komenci labori

  • kuri ekkuri = komenci kuri

  • sidi eksidi = komenci sidi

  • dormi ekdormi = komenci dormi, (en)dormiĝi

  • pluvi ekpluvi = komenci pluvi

  • bruli ekbruli = komenci bruli ( ekbruligi = igi ekbruli)

  • floro flori ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu “Streĉitaj formoj”)

  • de ekde = komence de

La vorto ekde povas iafoje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo, aŭ anstataŭ de rilate al verbo. En ekde la prefikso EK escepte aperas antaŭ neaga vorto.

Ankaŭ la sufikso IĜ povas en iuj okazoj montri komencon de ago: sidiĝi, estiĝi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IĜ.

Subiteco «

Iafoje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:

  • fulmi ekfulmi = momente kaj subite fulmi

  • brili ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon

  • bati ekbati = fari unu subitan baton

  • ridi ekridi = subite ridi (dum momento)

  • rigardo ekrigardo = rapida subita rigardo

Ordinara radiko «

EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto, aŭ kiel ordinara radiko:

  • ek! = komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!, k.s.

  • Ek al li! = Venu! Ni kaptu lin!, k.s.

  • eki = komenciĝi

  • ekigi = komenci