PMEG 2024
18.2. Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj
Iafoje oni uzas ordinarajn radikojn sen finaĵoj kiel ekkriajn vortojn:
Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi!Rt.142 = Haltu! Ne kuraĝu ... HALT estas ordinara radiko normale uzata kiel verbo: halti. Ĉi tie Zamenhof uzis ĝin kiel ekkrian vorton, kaj skribis apostrofon, kvazaŭ temus pri ellasita O-finaĵo. Pli bone estas skribi halt! (sen apostrofo), ĉar temas pri ekkria uzo de nuda radiko.
Ek! Ni komencu! Ek! Antaŭen! La prefikso EK estas tre ofte uzata kiel memstara ekkria vorto por instigi al (tuja) ekagado.
Eks pri tiuj idiotoj! La prefikso EKS estas iafoje uzata kiel memstara ekkria vorto por montri, ke io (ĝena), kio antaŭe ekzistis, ne plu okazos aŭ aperos.
Help! = Helpu! Helpon!
Povas ekesti problemoj pri akcento en ĉi tia uzado de nudaj radikoj. Kie en ekz. Rapid! meti akcenton? Ĉu oni diru “rapíd” (kvazaŭ estus Rapid’! kun apostrofo), aŭ “rápid” (akcentante la antaŭlastan vokalon)? Estas konsilinde uzi kiel ekkriajn vortojn nur unuvokalajn radikojn, ĉar tiam ne povas ekesti dubo pri la akcento. Estas eĉ konsilinde uzi tiun ĉi eblon ĝenerale tre ŝpare.
Multaj radikoj estas iom sonimitaj. Ofte oni kreas el ili sonimitajn vortojn per forigo de finaĵoj, kaj ofte per mallongigo kaj aliformigo:
Kraki → Krak!FA3.86
Plaŭdi → Plaŭ!FA2.35
Rapidi → Rap, rap! Rapidu, rapidu!FA2.34
Pafi → “Pif, paf!” eksonis subite krakoj.FA2.37
Murmuri → Mur-mur-mur!FA2.128
Boji → Boj!
Miaŭi → Miaŭ! (eble pli bone mjaŭ)
Tranĉi → Trinĉ tranĉ!
Gluti → Glut! glut!
Tinti → Tin tin!