PMEG 2023

37.5. Streĉitaj formoj

Streĉitaj formoj estas kunmetaĵoj, al kiuj oni donas signifon, kiu principe ne devus esti ebla, ĉar mankas la plej grava elemento. Oni streĉis la eblojn de vortfarado.

Frazetvortigo per verba finaĵo aŭ per O-finaĵo estas la ĉefa speco de streĉita vortfarado. Ordinare oni devas lerni tiajn vortojn aparte: triangulo, subtegmento, survango, perforto, perlabori, vivui.

Iafoje preciziga antaŭelemento rilatas al tuta vorto kun finaĵo, kaj povas esti neeble ŝanĝi finaĵon. Tio okazas ofte kiam la antaŭelemento estas prefikso. Iafoje oni provas tamen ŝanĝi finaĵon:

  • FORM formi reformi reformo = la ago reformi. Nenio en la vorto reformo esprimas agon. Principe reformo devus esti speco de formo iel karakterizata de RE, sed tio ne havas sencon. La prefikso RE estas tamen ĉiam uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj tial la vorto malgraŭ ĉio kompreniĝas age.

  • FLOR flori ekflori ekfloro = ekflorado. Ekfloro devus esti “speco de floro karakterizata de EK”, sed tio ne havas sencon. Ekfloro fariĝas komprenebla kun aga signifo pro la ĉeesto de la prefikso EK. Tiu prefikso havas sencon nur rilate al ago, kaj tial ekfloro devas, malgraŭ ĉio, esti aga vorto.

Iafoje oni kreas strangajn kunmetitajn O-vortojn aldonante al jam ekzistanta O-vorto gravan signifon, kiun oni tamen tute ne esprimas. Oni povus diri, ke temas pri frazetvortigo per O-finaĵo:

  • piedpilko = speco de pilko [piedpilko]-(ludo)-O piedpilko = ludo per piedpilko, futbalo

Piedpilko devas laŭ la normalaj reguloj de vortfarado esti speco de pilko. Tamen oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por nomi ludon per piedpilko. Nenio tamen montras agon en la vorto piedpilko, kaj nenio iel komprenigas (krom la kunteksto), ke temas pri ago. Estas tre strange nomi kaj la pilkon kaj la ludon per la sama vorto. Tio estas kvazaŭ oni dirus martelo por marteladoviro por vireco. Prefere oni nomu la ludon piedpilkado (aŭ futbalo). Simile estas pri manpilkado, bazpilkado, akvopilkado, korbopilkado, flugpilkado k.a.

Noto: Oni kritikis la vorton futbalo kiel tro naturalisman, sed fakte piedpilko por la ludo estas multe pli naturalisma. Oni simple senpense kopiis nelogikan uzon de nacilingva vorto. Piedpilkado tamen estas vere skemisma kaj esperanteca vorto.

Iafoje streĉitaj formoj estas bonaj kaj akcepteblaj, precipe se ili estas tradiciaj kaj sufiĉe facile kompreneblaj, sed oni ne kreu novajn streĉitajn formojn sen grava motivo.