Die Waschmaschine im Keller / La lavmaŝino en la kelo

Als wir hier eingezogen sind, stand eine Waschmaschine auf dem Balkon, aber leider war die jemandem versprochen und wurde noch am selben Tag weggebracht. So benutzen wir nun die Haus-Waschmaschine im Keller.

Kiam ni ekloĝis ĉi tie, staris sur la balkono lavmaŝino, sed bedaŭride oni jam promesis ĝin doni al iu alia, kaj ĝi estis jam la saman tagon fortransportita. Tial ni nun uzas la doman lavmaŝinon en la kelo.

Daŭrigi legadon “Die Waschmaschine im Keller / La lavmaŝino en la kelo”

Leben mit Fußbodenheizung / Vivo kun planka hejtado

Ja, unsere Fußbodenheizung. Ken hat im letzten Kommentar danach gefragt, wie sie funktioniert – da muss ich ein bisschen weiter ausholen:

Jes, nia planka hejtado. Ken demandis en la lasta komento, kiel ĝi funkcias – pri tio mi devas iom pli vaste rakonti:

Daŭrigi legadon “Leben mit Fußbodenheizung / Vivo kun planka hejtado”

In der Sauna 2 / En la saŭno 2

Jen la dua parto de nia rakonto pri la saŭno (espereble vi ne maltrafis la unuan parton). Ĉi-foje rakontas Bertilo.

Hier der zweite Teil unserer Erzählung über die Sauna (hoffentlich habt ihr nicht den ersten Teil verpasst). Diesmal erzählt Bertil.

Daŭrigi legadon “In der Sauna 2 / En la saŭno 2”

In der Sauna / En la saŭno

Wir haben eine Sauna gleich um die Ecke in unserer Wohngegend, ca. 3 Minuten zu Fuß. Das ist hier nichts Besonderes, jede Wohngegend hat irgendwo gleich in der Nähe ein öffentliches Badehaus – meistens mit Sauna. Diese Bäder kannte ich schon sehr gut von meiner früheren Zeit hier. Neu sind dagegen die sogenannten Jjimjil-bangs, aber auch die gibt es jetzt hier fast überall. Laut Wörterbuch bedeutet “jjimjil-hada” so etwas wie “warm baden, Umschläge machen” – ihr werdet jedoch noch sehen, was dieser Ort alles beinhaltet.

Tute proksime en nia najbaraĵo estas saŭno, je ĉirkaŭ triminuta distanco piede. Tio estas ĉi tie nenio speciala; ĉiu loĝregiono havas ie en la proksimaĵo publikan banejon – plej ofte kun saŭno. Tiujn banejojn mi tre bone konis jam en mia antaŭa tempo ĉi tie. Novaj estas tamen la t.n. “Jjimjil-bang”-oj, sed ankaŭ ili nun troviĝas preskaŭ ĉie ĉi tie. Laŭ la vortaro “jjimjil-hada” signifas proksimume “varme bani sin, fari kataplasmon” – vi tamen vidos, ke tia loko enhavas multon.

Daŭrigi legadon “In der Sauna / En la saŭno”

Herbst in Korea / Aŭtuno en Koreujo

Der Herbst ist die schönste Jahreszeit in Korea. Das Wetter ist sehr angenehm – nicht zu heiß, nicht zu feucht und immer noch wunderbar warm. Wir haben jetzt noch so um die 20 Grad, wenn die Sonne scheint. Ich denke irgendwie dauernd im Unterbewusstsein, dass erst September ist, weil das Wetter dem deutschen Wetter im September/Anfang Oktober ähnelt. Dabei haben wir schon November!

La aŭtuno estas la plej bela sezono en Koreujo. La vetero estas tre agrabla – ne tro varma, nek tro malseka, kaj ankoraŭ mirinde varma. Ni havas nun ankoraŭ proksimume 20 gradojn, kiam la suno brilas. Mi iel pensadas subkonscie, ke estas nur Septembro, ĉar la vetero similas al la Germana vetero en Septembro aŭ la komenco de Oktobro. Sed ĉe ni nun estas jam Novembro!

Daŭrigi legadon “Herbst in Korea / Aŭtuno en Koreujo”

Meine Arbeit / Mia laboro

Ich hatte schon geschrieben, dass ich bald über meine Arbeit erzählen würde. Deswegen sind wir ja hier, und deswegen (aber auch wegen dem Koreanisch-Kurs am drei Abenden in der Woche) habe ich auch kaum Zeit, etwas zu schreiben. Normalerweise wäre ich auch jetzt gerade unterwegs zum Bus nach Yong-In, dem Campus meiner Uni, der außerhalb von Seoul liegt. Allerdings habe ich unverhofft einen freien Tag, weil dort auf dem Campus die Räume für eine Aufnahmeprüfung gebraucht werden.

Mi jam skribis, ke mi baldaŭ rakontos pri mia laboro. Ja pro ĝi ni estas ĉi tie, kaj pro ĝi (sed ankaŭ pro la Korea lingvokurso po tri vesperojn semajne) mi ankaŭ apenaŭ havas tempon ion skribi. Normale mi jam estus survoje al la buso al Yong-In, al tiu el la terenoj de mia universitato, kiu troviĝas ekster Seulo. Sed mi neantaŭvidite ricevis liberan tagon, ĉar la ĉambroj tie en la tereno estas bezonataj por aliĝotesto.

Also der Reihe nach…

Do, unu post la alia…

Daŭrigi legadon “Meine Arbeit / Mia laboro”

En la lernejo de Bertilo

Kiel vi jam komprenis, la lernejo forprenas multon de nia tempo, kio malfaciligas al ni blogi. Mi studas la Korean kvin tagojn en la semajno, po kvar horojn (kaj poste faras hejmtaskojn), dum Birke instruas la Germanan, kaj mem lernas vespere la Korean. Pu!

Wir ihr schon mitbekommen habt, nimmt die Schule viel von unserer Zeit in Anspruch, und das macht es uns schwer, etwas in unser Blog zu schreiben. Ich lerne fünf Tage in der Woche Koreanisch, jeden Tag vier Stunden (und danach mache ich Hausaufgaben), während Birke Deutsch unterrichtet und selbst abends Koreanisch lernt. Uff!

Sed hodiaŭ estas dimanĉo. Post agrablega vizito al la loka ŝvitbanejo (pri kio ni espereble blogos poste) mi nun trovas iom da tempo por blogi la fotojn, kiujn mi faris pasintsemajne en la universitato. Ĝuu!

Aber heute ist Sonntag. Nach einem sehr angenehmen Besuch der Sauna in unserer Nähe (über den wir hoffentlich bald erzählen) habe ich nun etwas Zeit, die Fotos hier einzustellen, die ich in der letzten Woche in der Uni gemacht habe. Viel Spaß!

Daŭrigi legadon “En la lernejo de Bertilo”

Mein Handy / Mia poŝtelefono

Die Lebensgrundlage eines jeden Koreaners der heutigen Zeit ist das Handy. Und ich meine wirklich jeden Koreaner und jede Koreanerin, abgesehen vielleicht von den Babys und Kindern. Alle haben mindestens eins, auch die meisten Omas und Opas, die man so sieht.

La vivofundamento de ĉiu nuntempa Koreo estas la poŝtelefono. Kaj mi vere celas ĉiun Koreon kaj ĉiun Koreinon, krom eble la beboj kaj infanoj. Ĉiuj havas almenaŭ unu, ankaŭ plej multaj avinoj kaj avoj, kiujn oni vidas.

Weil das Handy so wichtig ist und weil die Koreaner sowieso kleine niedliche Figuren jeder Art und überall mögen, gibt es hier auch eine Menge Anhänger und anderes Zubehör, um das Handy zu schmücken. Auch ich konnte mich diesem Einfluss nicht entziehen. (Ich, die in Deutschland ein gebrauchtes Kartenhandy hatte, um im Notfall mal ein Telefon zu haben oder erreichbar zu sein…)

Pro tio, ke la poŝtelefonoj estas tiel gravaj, kaj pro tio, ke la Koreoj ĉiuokaze ŝatas ĉie havi ĉiaspecajn dolĉajn figuretojn, troviĝas ĉi tie ankaŭ amasoj da ornamaĵoj kaj aliaj akcesoraĵoj por plibeligi la poŝtelefonon. Ankaŭ mi ne povis eviti tiun influon. (Mi, kiu en Germanujo havis uzitan kartan poŝtelefonon por krizokaze havi telefonon aŭ esti atingebla.)

Daŭrigi legadon “Mein Handy / Mia poŝtelefono”

Preĝejoj / Kirchen

Mi antaŭe supozis, ke Koreujo estas lando plene Budhisma kaj Konfuceisma, kaj ke ĉi tie Kristanoj estas malgrandega malplimulto. Mi malpravis.

Ich hatte vorher immer angenommen, dass Korea ein Land voll von Buddhismus und Konfuzianismus ist und dass Christen hier in einer ausgesprochenen Minderheit sind. Ich hatte Unrecht.

Daŭrigi legadon “Preĝejoj / Kirchen”

Wieder zur Schule II / Reen al la lernejo II

Nachdem Bertil über seinen ersten Tag beim Koreanischkurs berichtet hat, kann ich nun auch was zu meinem Kurs erzählen, vor allem über den Einstufungstest und den ersten Tag bzw. Abend. Ich nehme ja dreimal die Woche am Abendkurs teil, weil ich vormittags oft selbst Unterricht habe. (Das ist übrigens das Problem vieler Lektoren hier: Sie leben jahrelang in Korea ohne viel Koreanisch zu können, weil sie selbst unterrichten müssen und die meisten Unis nur Vormittags-Intensivkurse anbieten.) Mein Abendkurs findet Montag, Mittwoch und Freitag Abend von 19:00 bis 21:10 an der Ewha-Frauenuniversität statt, und ich muss dafür fast eine Stunde ans andere nördliche Ende der Stadt fahren.

Post kiam Bertilo rakontis pri sia unua tago en la Korea kurso, ankaŭ mi nun povas iom paroli pri mia kurso, precipe pri la nivelotesto kaj pri la unua tago aŭ vespero. Trifoje en semajno mi partoprenas en vespera kurso, ĉar antaŭtagmeze mi mem ofte devas instrui. (Tio cetere estas problemo por multaj instruistoj ĉi tie: Ili loĝas jarojn en Koreujo ne multe sciante la Korean lingvon, ĉar ili mem devas instrui, dum plej multaj universitatoj ofertas nur intensajn antaŭtagmezajn kursojn.) Mia vespera kurso okazas lunde, merkrede kaj vendrede de 19:00 ĝis 21:20 en la virina universitato Ewha, kaj tial mi devas preskaŭ unu horon veturi al la alia norda parto de la urbo.

Daŭrigi legadon “Wieder zur Schule II / Reen al la lernejo II”

Reen al la lernejo / Wieder zur Schule

Pasis kelkaj tagoj depost la antaŭa kontribuo al la blogo. Eble iuj el vi malpaciencas. La kialo estas, ke rekomenciĝis por ni la serioza vivo, t.e. la lernejo. Kaj mi kaj Birke nun partoprenas en kurso de la Korea lingvo – ne en la sama kurso, kompreneble, ĉar Birke jam parolas la Korean, dum mi estas simpla komencanto. Mi devas nun kvin tagojn en ĉiu semajno leviĝi frue kaj iri lernejen. Ne tute facile por denaske pigra persono.

Seit dem letzten Eintrag sind nun schon einige Tage vergangen. Vielleicht sind einige von euch ungeduldig. Der Grund ist der, dass für uns der Ernst des Lebens wieder begonnen hat, d.h. die Schule. Sowohl ich als auch Birke nehmen nun an einem Koreanischkurs teil – nicht am selben natürlich, weil Birke schon Koreanisch spricht,während ich einfacher Anfänger bin. Ich muss nun fünf Tage in der Woche früh aufstehen und in die Schule gehen. Nicht so einfach für jemanden, der von Geburt an faul ist.

La unua tago estis eĉ pli malfacila…

Der erste Tag war sogar noch schwieriger…

Daŭrigi legadon “Reen al la lernejo / Wieder zur Schule”

Naskiĝtagfestbildaldonaĵo / Geburtstagsfeierbilderergänzung

(La titolo de tiu ĉi afiŝo celas memorigi ĉiujn, ke Birke estas Germanino…)

(Der Titel dieses Eintrags soll nur alle daran erinnern, dass Birke Deutsche ist.)

Temas hodiaŭ ankoraŭfoje pri la naskiĝtaga festo (por paroli iom pli analize), ĉar ni ricevis ankaŭ de niaj amikoj kelkajn fotojn:

Es geht heute nochmal um die Geburtstagsfeier, weil wir auch einige Fotos von unseren Freunden bekommen haben:

Daŭrigi legadon “Naskiĝtagfestbildaldonaĵo / Geburtstagsfeierbilderergänzung”

Unsere Geburtstagsfeier / Nia naskiĝtaga festo

Nachdem Bertil gestern ein bisschen “abgeschweift” ist und über Gmail erzählt hat, komme ich heute wieder auf unser Leben in Korea zurück. Ich steige aber eigentlich auch schon wieder aus der Chronologie aus und erzähle ganz aktuell von unserer Geburtstagsfeier.

Post kiam Bertilo hieraŭ iom deflankiĝis rakontante pri Gomajlo, mi hodiaŭ revenas al nia vivo en Koreujo. Sed efektive ankaŭ mi denove forpaŝas de la kronologio, rakontante tute aktuale pri nia naskiĝtaga festado.

Daŭrigi legadon “Unsere Geburtstagsfeier / Nia naskiĝtaga festo”

Das neue Bett / La nova lito

29. August / 29 Aŭgusto

Früh um neun bin ich aus dem (alten) Bett gesprungen, um den Reparier-ajoshi zu erreichen, der sich um unser Bett kümmern sollte. Er kam dann zusammen mit einem anderen ajoshi, und sie haben das Bett nochmal gründlich von allen Seiten betrachtet und die Sache eingehend diskutiert. Aber es war nichts zu machen, das Bett musste abmontiert und ersetzt werden. Ich hatte ein bisschen Angst, dass sie doch nur den Rahmen austauschen und die Matratze nicht, und habe extra auf die schlechte Matratze hingewiesen. Sie versicherten mir, dass sie sie zwar austauschen würden, aber insgesamt keine besseren Sachen hätten. Dann haben sie das alte Bett auseinander genommen, die Füße von der Matratze abgeschraubt und alles weggetragen. Wir fürchteten schon das Schlimmste – aber sie kamen mit einem völlig neuen Bett (Rahmen und Matratze) wieder und haben es auf unsere Bitte hin im Zimmer zum Hof aufgebaut. Dann haben sie ihre Werkzeuge und die Füße der alten Matratze zusammengesucht und sind gegangen. Ich habe beim Zusammenpacken der Füße geholfen, aber das war dem ajoshi nicht so recht. Vielleicht gibt es hier eine stärkere Rollenverteilung als bei uns, so dass diese Arbeiten nur Männer erledigen, oder dass nur Arbeiter arbeiten, während die Gäste/Bewohner bedient werden?

Frue je la naŭa mi saltis el la (malnova) lito, por atingi la ripariston-oĉjon, kiu devis zorgi pri nia lito. Li poste venis kune kun alia oĉjo, kaj ili ankoraŭfoje zorge ekzamenis la liton el ĉiuj flankoj, kaj profunde tradiskutis la aferon. Sed ne estis helpeble: la lito devis esti malmuntita kaj anstataŭigita. Mi iomete timis, ke ili tamen nur anstataŭigos la framon kaj ne la matracon, kaj mi aparte atentigis pri la malboneco de la matraco. Ili asertis, ke ili ĝin ja anstataŭigos, sed ke ili entute ne havas ion pli bonan. Poste ili disigis la malnovan liton, forŝraŭbis la piedojn de la matraco, kaj ĉion forportis. Ni jam timis la plej malbonan – sed ili revenis kun plene nova lito (framo kaj matraco), kaj ili ĝin muntis je nia peto en la ĉambro cê la korta flanko. Poste ili kunigis siajn ilojn kaj la piedojn de la malnova matraco, kaj foriris. Mi helpis ĉe la kunpakado de la piedoj, sed tio ne tiom plaĉis al la oĉjo. Ĉu eble ĉi tie ekzistas pli rigora disdivido de roloj ol ĉe ni, tiel ke tian laboron plenumu nur viroj, aŭ tiel, ke nur laboristoj laboru, dum la gastoj/loĝantoj estu servataj?

Dann haben wir im neuen Bett probegelegen – himmlisch gut! Zumindest verglichen mit dem vorherigen Häufchen Elend.

Poste ni provkuŝis en la nova lito – ĉiele bone! Almenaŭ kompare kun la antaŭa mizeraĉo.

Pena tago / Ein schwerer Tag

Jen sekvas la daŭrigo de la rakonto pri nia unua tempo en Koreujo. (Espereble vi ne maltrafis la unuan parton: Tri ŝokoj kaj aliaj aventuroj.)

Hier die Fortsetzung der Erzählungen über die erste Zeit in Korea. (Hoffentlich habt ihr nicht den ersten Teil verpasst: Drei Schocks und andere Abenteuer.)

27 Aŭgusto – vendredo / 27. August – Freitag

Ĉe la vekiĝo ni konstatis, ke ni ne aparte bone dormis. Tio ne mirigis, se pensi pri la multaj horzonoj inter ni kaj Germanujo. Krome estis suficê varmaĉe kaj malseke, kiel kutime en Koreujo en Aŭgusto.

Beim Aufwachen haben wir gemerkt, dass wir nicht besonders gut geschlafen hatten. Das war nicht weiter verwunderlich, wenn wenn man an die vielen Zeitzonen zwischen uns und Deutschland denkt. Außerdem war es ziemlich warm und feucht, so, wie es eben in Korea im August ist.

Daŭrigi legadon “Pena tago / Ein schwerer Tag”

Chusok

Hodiaŭ estis “Chusok”, tre grava Korea festotago. Tial ni rakontos iomete pri tio, kion ni faris dum tiu festo. (Iam poste ni daŭrigos la rakonton pri niaj unuaj tagoj en Koreujo. Ĉu bone?)

Heute war “Chusok”, ein wichtiger Feiertag. Deshalb erzählen wir ein wenig darüber, was wir gemacht haben. (Unsere Erzählungen über die ersten Wochen setzen wir dann später fort, okay?)

Daŭrigi legadon “Chusok”

Was war nun mit dem Rucksack? / Kio finfine okazis al la dorsosako?

Eine unserer Freunde hat inzwischen gefragt, was nun eigentlich mit dem Rucksack passiert ist. Hier also die Auflösung: Er kam am nächsten Tag nach, mit Etikett und allem – er war vielleicht einfach in Hamburg oder Amsterdam vergessen worden. Dank unserer Assistentin Lee Hyun-Jung gab es ja auch eine Handynummer (nämlich ihre), an die sich die Leute vom Flughafen wenden und sich den Weg zu uns beschreiben lassen konnten 😉

Am Freitag Abend konnte ich den Rucksack dann bei unserem ajoshi abholen.

Unu el niaj geamikoj intertempe demandis, kio nun fakte okazis al mia dorsosako. Jen la respondo: ĝi venis la sekvan tagon, tute bonorde kun etikedo kaj ĉio – eble ĝi simple forgesiĝis en Hamburgo aŭ Amsterdamo. Dank’ al nia asistantino Lee Hyun-Jung ekzistis ankaŭ poŝtelefonnumero (nome ŝia), al kiuj la homoj de la flughaveno povis telefoni kaj peti vojopriskribon al nia hejmo 😉

Vendredon vespere mi povis preni la dorsosakon ĉe nia oĉjo.

Tri ŝokoj kaj aliaj aventuroj / Drei Schocks und andere Abenteuer

Kompreneble ni komencu nian rakontadon per la ekiro al Koreujo kaj la alveno. Se iu el vi maltrafis la kialon, ke ni iris al Koreujo, jen ĝi: Birke ricevis postenon kiel instruistino de la Germana ĉe universitato en Seulo. Tial ni transloĝiĝis for de Tübingen, kie ni loĝis dum la pasintaj tri kaj duona jaroj, kaj rapide instaliĝis en la domo de la patro de Birke, en la vilaĝo Schossin proksime de Schwerin en norda Germanujo.

Sed nur kvin tagojn poste, estis tempo por la granda transloĝigo…

Wir beginnen natürlich unsere Erzählungen mit dem Aufbruch nach Korea und unserer Ankunft hier. Falls wir verpasst haben, einigen von euch zu erzählen, warum wir hier sind, hier nochmal: Birke hat eine Stelle als Deutschlektorin an einer Uni in Seoul bekommen. Deswegen sind wir aus Tübingen – wo wir die letzten dreieinhalb Jahre gewohnt haben – weggezogen und haben unsere Sachen schnell im Haus von Birkes Vater eingerichtet, in Schossin, einem Dorf in der Nähe von Schwerin im norddeutschen Mecklenburg-Vorpommern.

Aber schon fünf Tage später war die Zeit für den großen Wohnortwechsel gekommen…

Daŭrigi legadon “Tri ŝokoj kaj aliaj aventuroj / Drei Schocks und andere Abenteuer”