Leben mit Fußbodenheizung / Vivo kun planka hejtado

Ja, unsere Fußbodenheizung. Ken hat im letzten Kommentar danach gefragt, wie sie funktioniert – da muss ich ein bisschen weiter ausholen:

Jes, nia planka hejtado. Ken demandis en la lasta komento, kiel ĝi funkcias – pri tio mi devas iom pli vaste rakonti:

Das traditionelle koreanische Haus sah so aus, dass die Küche ein bisschen tiefer lag als die übrigen Zimmer. So war der Abzug für die Kochwärme etwa auf Höhe des Zimmerfußbodens. Die Wärme wurde erst unter den Zimmern entlang und dann durch einen Schornstein neben (!) dem Haus nach außen geleitet. Um diese Wärme gut zu nutzen, hat man alles auf dem Fußboden gemacht: essen, schlafen, arbeiten. Die Tische waren niedrig, die Betten bestanden aus Matten, die am Tag weggeräumt wurden.

La tradicia Korea domo aspektis tiel, ke la kuirejo troviĝis iomete pli profunde ol la aliaj ĉambroj. Tial la ellaso de la kuirvarmo okazis proksimume je la alto de la ĉambraj plankoj. La varmo estis gvidata eksteren unue sub la ĉambroj kaj poste tra kamentubo apud (!) la domo. Por bone uzi tiun varmon, oni faris ĉion sur la planko: oni tie manĝis, dormis, laboris. La tabloj estis malaltaj, la litoj konsistis el matoj, kiujn oni tage formetis.

Die heutige Fußbodenheizung besteht, soviel ich weiß, aus Röhren, durch die von einem Boiler aus heißes Wasser läuft. (Wie alt unsere Röhren hier sind, weiß ich nicht, wir hören es jedenfalls oft kräftig knacken, wenn wir die Heizung einschalten.) Geregelt wird die Temperatur mit einem kleinen Apparat an der Wand. Die Knöpfe, die wir ausser dem Temperaturregler meistens bedienen, sind “Baden” für heißes Wasser und “Heizung im Zimmer” (auf Englisch stehen auch “Hotwater” und “Thermo” daneben). Es gibt da noch zwei Knöpfe, die heißen “Das Haus verlassen” (auf Englisch “Outing”) und “Schlafen gehen” (auf Englisch “Sleeping”). Seit ich die irgendwann mal in meine Wahrnehmung aufgenommen habe, drücke ich sie auch. Mysteriöserweise schaltet der Knopf “Schlafen gehen” immer irgendwann von selbst wieder auf “Heizung” um, keine Ahnung, warum. Mehr Knöpfe kann man aber auch nicht drücken, um das irgendwie zu beeinflussen.

La hodiaŭa planka hejtado konsistas, laŭ mia scio, el tuboj, tra kiuj fluas el boligilo varmega akvo. (Kiel malnovaj estas niaj tuboj ĉi tie, mi ne scias – ni ĉiuokaze ofte aŭdas fortan krakadon, kiam ni enŝaltas la hejtadon.) Oni ĝustigas la temperaturon per aparateto sur la muro. La butonoj, kiujn ni uzas plej ofte, krom la temperaturĝustigilo, estas “Banado” por varmega akvo, kaj “Hejtado en la ĉambro” (Angle estas apude skribite “Hotwater” kaj “Thermo”). Ekzistas tie ankoraŭ du butonoj, kiuj nomiĝas “Forlasi la domon” (Angle “Outing”), kaj “Iri dormi” (Angle “Sleeping”). De kiam mi ilian ekziston iam ekperceptis, mi ilin ankaŭ premas. Mistere la butono “Iri dormi” ĉiam mem iam reŝaltiĝas al “Hejtado”. Mi tute ne scias, kial. Ne eblas pliajn butonojn premi por tion influi.

Was nun das Leben auf dem Fußboden angeht, so trifft man es immer seltener. Vor 10 Jahren war es noch normaler, dass die Wohnungen tagsüber fast leer waren, weil Tische und Matratzen je nach Bedarf hervorgeholt und wieder weggeräumt wurden (diese Fußboden-Lebensweise ist wirklich sehr Platz sparend). Heute haben auch die meisten Koreaner mittlerweile Sofas, Esstisch, Betten, Regale usw. Ein bisschen hängt der Lebensstil natürlich auch immer vom Alter und von der Größe der Wohnung ab, und sooo viele koreanische Wohnungen kenne ich nun auch nicht von innen.

La vivadon sur la planko oni renkontas nun ĉiam pli kaj pli malofte. Antaŭ 10 jaroj estis ankoraŭ pli normale, ke la loĝejoj dumtage estis preskaŭ malplenaj, ĉar la tabloj kaj matracoj estis laŭbezone metataj kaj denove forprenataj (tiu maniero de plankovivado estas vere tre spacoŝpara). Hodiaŭ plej multaj Koreoj intertempe ekhavis sofojn, manĝotablojn, litojn, bretarojn k.t.p. La vivstilo kompreneble ankaŭ iom dependas de aĝo kaj de la grando de la loĝejo, kaj mi ja ne tiomege da Koreaj loĝejoj ekkonis de interne.

rotzdem ist es doch sehr gewöhnlich, einfach vieles auf dem Fußboden zu machen. Oft habe ich bei Besuchen zum Beispiel gesehen, dass Koreaner vor (statt auf) dem Sofa sitzen und fernsehen. Aber ich muss ehrlich sagen, dass ich das Auf-dem-Fußboden-Sitzen vor 10 jahren richtig toll fand – weil ich es von zu Hause auch so kannte. Bei uns wurden auch immer die Schuhe ausgezogen und alles war mit Teppichboden ausgelegt. Mittlerweile ist es mir aber doch zu unbequem. Von Zeit zu Zeit gehen wir mal in eins der koreanischen traditionellen Restaurants und müssen dort auf dem Fußboden sitzen. Das reicht dann auch. Was ich übrigens nie mochte, war, die Hausaufgaben oder andere Schreibarbeiten auf dem Fußboden an einem niedrigen Tischchen zu erledigen. Dafür habe ich seit jeher Schreibtische vorgezogen.

Tamen estas tre kutime multon simple fari sur la planko. Ofte dum vizitoj mi ekzemple vidis, ke la Koreoj televidante sidas antaŭ (anstataŭ sur) la sofo. Sed honeste mi devas diri, ke antaŭ 10 jaroj mi trovis la sidadon sur la planko tre bona – ĉar mi tion konis de mia hejmo. Ankaŭ ĉe ni oni ĉiam deprenis la ŝuojn, kaj ĉio estis kovrita per tapiŝoj. Intertempe ĝi tamen fariĝas al mi tro malkomforta. De tempo al tempo ni iras al iu el la tradiciaj Koreaj restoracioj, kaj devas tie sidis surplanke. Tio bone sufiĉas tiam. Sed tio, kion mi cetere neniam ŝatis, estis fari la hejmtaskojn aŭ aliajn skribolaborojn sur la planko ĉe malalta tablo. Por tio mi ĉiam preferis skribotablojn.

Nochmal zurück zur Fußbodenheizung und der Frage, ob sie effektiver ist als das uns bekanntere Heizkörpersystem. Ja und nein. In Deutschland gibt es teilweise auch Zimmer oder Wohnungen mit Fußbodenheizung, und die sind meinem Empfinden nach immer wärmer als die Zimmer nur mit Heizkörpern. Aber viele meinen ja, dass Fußbodenheizung viel mehr Energie verbraucht, weil sie so großflächig ist. Ich weiß es nicht. Ich glaube aber, dass auch viel davon abhängt, wie überhaupt die Wohnungen isoliert sind, und durch welche Ritzen es so hereinzieht. Und da habe ich die schwärzesten Erinnerungen an den Winter hier vor 10 Jahren! Warme Füße schön und gut, aber auf Schreibtischhöhe war es eiskalt. Die ganze Wärme war nur unten am Fußboden. Ich erinnere mich auch noch gut an ein Treffen mit jungen Esperantisten hier im Winter, bei dem wir alle zusammen auf dem Fußboden unter einer großen Decke gesessen haben, Füße und Hände unter der Decke.

Denove reen al la planka hejtado kaj la demando, ĉu ĝi estas pli efika ol la radiatora sistemo pli kutima al ni. Jes kaj ne. En Germanujo parte ekzistas ankaŭ ĉambroj aŭ apartamentoj kun planka hejtado, kaj ili estas laŭ miaj spertoj ĉiam pli varmaj ol tiuj, kiuj havas nur radiatorojn. Sed multaj ja opinias, ke la planka hejtado postulas multe pli da energio, ĉar ĝi estas tiel grandsurfaca. Mi ne scias. Mi tamen pensas, ke multo dependas de tio, kiel la loĝejoj entute estas izolitaj, kaj tra kiaj fendoj trablovas. Kaj tiurilate mi havas la plej malhelajn memorojn pri la vintro ĉi tie antaŭ 10 jaroj! Varmaj piedoj – bone kaj agrable, sed ĉe skribotabla alto estis glacie malvarme. La tuta varmo estis nur sube ĉe la planko. Mi ankaŭ bone rememoras renkontiĝon kun junaj Esperantistoj ĉi tie vintre, dum kiu ni ĉiuj sidis kune sur la planko sub granda kovrilo, kun piedoj kaj manoj sub la kovrilo.

Na ja, aber vielleicht wurde damals einfach auch nur zu wenig geheizt? Bis jetzt frieren wir tatsächlich nicht, aber der Winter ist ja auch noch nicht da. Jedenfalls haben wir jetzt schon versucht, die Ritzen in den Fenstern abzudichten, wir werden sehen, ob wir den Winter bis Ende Dezember überstehen (dann habe ich Ferien und wir fliegen für eine Weile nach Deutschland).

Nu, eble tiam oni simple nur ne hejtis sufiĉe? Ĝis nun ni fakte ne frostas, sed la vintro ja ankoraŭ ne alvenis. Ĉiuokaze ni jam provis ŝtopi la fendojn en la fenestroj. Ni vidos, ĉu ni eltenos la vintron ĝis la fino de Decembro (tiam mi havos feriojn, kaj ni flugos por iom da tempo al Germanujo).

8 pensoj pri “Leben mit Fußbodenheizung / Vivo kun planka hejtado”

  1. Kara Birke, vi skribis:

    > Ni vidos, ĉu ni eltenos la vintron ĝis la fino de Decembro (tiam mi havos feriojn, kaj ni flugos por iom da tempo al Germanujo).

    Ĉu vi eble planas partopreni (almenaŭ part-tempe) iun E-aranĝon? IS, ekzemple? 🙂 Estus grandioze revidi vin tie kaj kune festi la darevenon de via renkontiĝo unu kun la alia! 😉

    (estas interese ke mi konatiĝis kun mia eks-koramikino en la junulara E-klubo kaj kun la nuna mia koramikino – ĉe E-aranĝo. Do la persona sperto kaj statistiko 🙂 klare montras ke la rilatoj komenciĝintaj ĉe E-aranĝoj estas la plej stabilaj kaj feliĉaj!)

    Oleg

  2. Oleg skribis:

    Ĉu vi eble planas partopreni (almenaŭ part-tempe) iun E-aranĝon? IS, ekzemple

    (Respondas Bertilo. Birke taskigis min, ĉar ŝi devas nun lerni la Korean.)

    Ni ankoraŭ ne decidis ĉu iri al iu E-aranĝo jarfine, sed certe ni ne iros al la IS, ĉar maljunuloj ne plu rajtas (krom se ili kontribuos al la programo). Ni do simple ne estos bonvenaj. Sed povas esti, ke ni vizitos alian jarfinan E-aranĝon. Sed tio realiĝos nur okaze de lastminuta inspiro kaj nur partatempe.

    Pri aparta stabileco de rilatoj komenciĝintaj en E-aranĝoj mi serioze dubas. 😉

  3. Bertilo skribis:

    Pri aparta stabileco de rilatoj komenciĝintaj en E-aranĝoj mi serioze dubas.

    Tio kompreneble ne validas por nia propra rilato. 😉

  4. “sed certe ni ne iros al la IS, ĉar maljunuloj ne plu rajtas (krom se ili kontribuos al la programo). Ni do simple ne estos bonvenaj.”

    La “decidon” pri nepra kontribuo al la programo kaŭzis la fifama ministerio kaj laŭ mia scio oni ne sekvas ĝin kun la kutima Germana severeco. Kelkaj opiniesprimoj malfavoraj al “maljunuloj”, tamen, ne estis urĝaj. Mi alcelas kune 03/2004, havebla en la reto (PDF, ZIP). Tial nepre komuniku al la GEJ-prezidanto kaj la KKRen-estro, ke vi ne plu sentas vin bonvenaj ĉe la IS.

    Pri la paradokso de malfermeco al eksterlando kaj fermeco al eksteraĝo, kiu regas kelkajn asociojn aŭ individuojn, indus verki apartan enskribon. Jam antaŭ jaroj mi avertis pri tio – evidente ne senkiale, ŝajne sensukcese.

  5. Bertilo skribis:
    Pri aparta stabileco de rilatoj komenciĝintaj en E-aranĝoj mi serioze dubas.
    Birke skribis:
    Tio kompreneble ne validas por nia propra rilato.

    Ankau ne validas por la rilato de Stefan kaj mi (minimume mi esperas tion).

    La kalkulita naskiĝdato de nia filino estas hodiaŭ. Sed ŝi verŝajne atendos pli bonan veteron. Tre malbona aero en Pekino nun.

  6. (Mi iom malfrue respondis, ĉar mi nur nun legis ĝin. Nun ne plu povos influi vian IS-decidon, sed eble la bildon pri GEJ …)

    Bertilo:

    Ni ankoraŭ ne decidis ĉu iri al iu E-aranĝo jarfine, sed certe ni ne iros al la IS, ĉar maljunuloj ne plu rajtas (krom se ili kontribuos al la programo). Ni do simple ne estos bonvenaj.

    Jen verŝajne montriĝas grava komunikadproblemo de ni (GEJ/KKRen) pri la “super-27-regulo”.

    1. La regulo validis nur por homoj loĝante en Germanio, kiujn vi ja nun ne estas. (Sed pro la “malĵusteco”, pri kiu kelkaj partoprenantoj plendis ĉi-jare, eble estonte estos por ĉiuj.)
    2. Mi povas sufiĉe bone imagi viajn programkontribuojn, kiu eĉ taŭgus por la temo … – kaj vi krome ricevus rabaton 🙂
    3. Aldone al la komento de Kunar: Laŭ la reguloj de la “federacia plano pri infanoj kaj junuloj”, el kiuj IS estas subvenciata, “partoprenantoj el Germanio devas esti sub-27-jaraĝa”, kun la escepto de “gvidantoj kaj fakuloj”. Ni nun per nia regulo kalkulis ĉiujn “programkontribuantojn” kiel “fakuloj”, por sekvi la regulojn. En la lastaj jaroj ni ne sekvis tiun regulojn, ĉar ni nur nun eltrovis pri ĝi …
    4. Kroma rezulto de la regulo estis, ke ni havis tre abundan programon – la prelegĉambroj apenaŭ sufiĉis.

    Finfine mi volas emfazi, ke vi du (eĉ se ne ĉiu “aĝulo”) certe estos bonvena en la estontaj IS – kaj dum mi ankoraŭ estos estrarano de GEJ (verŝajne almenaŭ du jaroj), mi zorgos ke neniu regulo malhelpos vin partopreni, kiam vi ŝatos.

    PS: via komentobokso estas iom malgranda por longaj komentoj …

  7. Mia lasta komento estis iom fuŝita – la citaĵo devus fini post la alineo de Bertilo … ĝin rompis malĝusta konvertilo, kiun mi uzis.

    Ĉu eblas aldoni antaŭrigardeblecon por komentoj?

  8. Paŭlo Ebermann skribis:

    La regulo validis nur por homoj loĝante en Germanio

    Bone. Dankon pro la klarigo. Ni vidos, ĉu ni do alie decidos venontfoje. Tamen sciu, ke ni nuntempe komencas senti nin iomete tro aĝaj por IS. Aliflanke, leginte, ke la programo – pro la novaj reguloj – nun estas pli riĉa, eble ni pensos alie estonte.

    via komentobokso estas iom malgranda por longaj komentoj

    Prave. Mi ĵus pligrandigis la skatolon (boksado estas ĉi tie malpermesita :).

    Ĉu eblas aldoni antaŭrigardeblecon por komentoj?

    Eble. Tio estus tre oportuna. Ĝis nun mi nur iomete flikis supraĵe la kodon de la blogoprogramo (“WordPress”). Aldonado de antaŭrigardado signifus pli profundan kirurgion. Eble nova versio de WP enhavos tian antaŭrigardan eblon. Dankon pro la propono!

Komentado estas fermita.