En la lernejo de Bertilo

Kiel vi jam komprenis, la lernejo forprenas multon de nia tempo, kio malfaciligas al ni blogi. Mi studas la Korean kvin tagojn en la semajno, po kvar horojn (kaj poste faras hejmtaskojn), dum Birke instruas la Germanan, kaj mem lernas vespere la Korean. Pu!

Wir ihr schon mitbekommen habt, nimmt die Schule viel von unserer Zeit in Anspruch, und das macht es uns schwer, etwas in unser Blog zu schreiben. Ich lerne fünf Tage in der Woche Koreanisch, jeden Tag vier Stunden (und danach mache ich Hausaufgaben), während Birke Deutsch unterrichtet und selbst abends Koreanisch lernt. Uff!

Sed hodiaŭ estas dimanĉo. Post agrablega vizito al la loka ŝvitbanejo (pri kio ni espereble blogos poste) mi nun trovas iom da tempo por blogi la fotojn, kiujn mi faris pasintsemajne en la universitato. Ĝuu!

Aber heute ist Sonntag. Nach einem sehr angenehmen Besuch der Sauna in unserer Nähe (über den wir hoffentlich bald erzählen) habe ich nun etwas Zeit, die Fotos hier einzustellen, die ich in der letzten Woche in der Uni gemacht habe. Viel Spaß!

La enirejo de la universitata tereno, kun stratotransirejo, kiun oni povas transiri kaj rekte kaj kruce.

Der Eingang zum Uni-Campus, mit einem Fußgängerüberweg, der sowohl direkt als auch über Kreuz auf die andere Seite führt

Universitataj domegoj

Universitätsgebäude

Parkejo kun bonveniganta aĝoŝio.

Ein Parkplatz mit einem Empfangs-Ajoshi

Aŭtuna universitato. La aŭtuno estas senkonkurence la plej bela sezono en Koreujo.

Die Universität im Herbst. Der Herbst ist konkurrenzlos die schönste Jahreszeit in Korea.

Aŭtunaj arboj sur la universitata tereno.

Herbstbäume auf dem Campus.

La pordo de la klasĉambro en kiu mi ŝvite lernas. La Korea lingvo sendube estas la plej malfacila lingvo, kiun mi iam ajn eklernis.

Die Tür zum Klassenzimmer, in dem ich mühevoll lerne. Koreanisch ist ohne Zweifel die schwerste Sprache, die ich jemals gelernt habe.


13 pensoj pri “En la lernejo de Bertilo”

  1. Kiom amuze kaj paradokse, vidi la grandan majstron denove sidi (kaj ŝviti) en lernejo!
    Kvankam en la germana oni diras, ke “la homo neniam finlernas”, mi ne atendintus ke tio videblus iam tiom konkrete…
    Mi ĝojas ke mi ne plu iras al lernejo…

  2. hm 🙁 mi, male, ankoraŭ iras kaj fine de ĉi tiu jaro, mi havos ŝtatajn ekzamenojn…poste..poste mi vere ne scias kion fari 🙂 eble mi tejo-volontulos 😉

  3. Ĉu mi rajtas demandi: Vi skribas “La dek lastaj komentoj”. Kial ne “La dek pasintaj komentoj”?
    (Jes, eble mi povus trovi la solvon en via retpaĝaro, sed mi pigras.)

    Krome, se vi havas iujn fotojn de Esperantoplacoj (aŭ -stratoj ktp.) en Koreio (aŭ ie ajn), bonvolu sendi al mi. En la nova retpaĝaro de la Munkena Esperanto-Junularo (www.esperantoplatz.de) ni komencas kolekti tiajn fotojn…

    Kaj finfine: Mi tre ŝatas la blogokulturo kiu ekis en Esperantujo!

    Amike,

  4. Elisabeth demandis:

    Kial ne “La dek pasintaj komentoj”?

    Mi simple trovas “la dek lastaj komentoj” pli bona (kaj “la dek pasintaj” mallogika – ĉar ĉiuj komentoj estas pasintaj…), sed pri gustoj oni ne disputu, kaj ni ne faru ĉi tie longan diskuton pri tiu harfendaĵo.

    Esperanto-placojn k.s. ni bedaŭrinde ankoraŭ ne trovis en Seulo. Se ni trovos, ni provos memori pri via kolekto.

  5. Gunnar skribis: “Mi ĝojas ke mi ne plu iras al lernejo…”

    Ĉu vere? Nu, mi nun dufoje semajne vizitas duhorajn lecionojn de la sveda (ne nur por komplezi al Bertilo, kvankam li pli ŝatus se mi lernus la germanan, verŝajne ;-p) kaj mi tre ŝatas tion! Estas tre amuze denove senti sin lernanto, esti en lerneja etoso, ktp. Kaj mi ŝatas mian grupon kaj la instruiston. Ankaŭ gravas ke mia koramikino lernas la svedan kun mi. Mi tute enamiĝis en la svedan lingvon, mi devas diri! Se nur mi havus pli da libera tempo por dediĉi almenaŭ du horojn tage al ĝi!.. 🙁

  6. Bonvolu atenti pri la diferenco inter “povi lerni” kaj “devi lerni”!
    Mi alcelis la devigan tempon en la lernejo. Libervola lernado estas multe pli agrabla.

  7. Wenn ich öfter mal hier reinschaue, lern ich vielleicht ein bisschen Esperanto.
    Se ci guardo più spesso imparerei forse un po di esperanto. (qui parla esperanto capisce forse meglio l´italiano che il tedesco) Questa pagina da tanta voglia di imparare una nuova lingua. Bertil ti invidio! Corraggio!

  8. Als alter Besserwisser kann ich das so natürlich nicht stehenlassen.

    1. Ich bin mir nicht ganz sicher, ob nicht beides geht, aber ich hätte “chi parla” geschrieben.
    2. Wird im “Se“-Satz Präsens benutzt, folgt Futur (“imparerò”), nicht Konjunktiv.
    3. “Coraggio” wird nur mit einem “r” geschrieben.

    Ja, wir Espis sind ein schlimmer Haufen…

  9. Hallo unbekannter Gunnar Fischer,
    danke für diese leidenschaftliche Korrektur, die sicher richtig ist!
    Wie viele Sprachen sprichst und schreibst du in Perfektion?
    Viele Grüße1

  10. Nun ja, nennen wir es lieber Gewissenhaftigkeit. Durch Leidenschaft sollte man sich in anderen Bereichen auszeichnen… ; )

    Deutsch und Esperanto spreche und schreibe ich als Muttersprachler. Was die Prestigesprache Englisch betrifft, so bin ich mir über den Grad der Beherrschung nicht ganz sicher (möchte es aber auch nicht so genau wissen). Mein Italienisch war schon mal besser, nämlich als ich in Italien gelebt habe. Ansonsten bleiben noch Schul- und Universitätskenntisse in diversen Sprachen (Französisch, Latein, Polnisch, Chinesisch).

  11. Kara Bertilo, mi ŝatus havi vian retpoŝtan adreson, ĉu vi povas respondi al mi ? Dankon !
    *Mauro*

Komentado estas fermita.