Herbst in Korea / Aŭtuno en Koreujo

Der Herbst ist die schönste Jahreszeit in Korea. Das Wetter ist sehr angenehm – nicht zu heiß, nicht zu feucht und immer noch wunderbar warm. Wir haben jetzt noch so um die 20 Grad, wenn die Sonne scheint. Ich denke irgendwie dauernd im Unterbewusstsein, dass erst September ist, weil das Wetter dem deutschen Wetter im September/Anfang Oktober ähnelt. Dabei haben wir schon November!

La aŭtuno estas la plej bela sezono en Koreujo. La vetero estas tre agrabla – ne tro varma, nek tro malseka, kaj ankoraŭ mirinde varma. Ni havas nun ankoraŭ proksimume 20 gradojn, kiam la suno brilas. Mi iel pensadas subkonscie, ke estas nur Septembro, ĉar la vetero similas al la Germana vetero en Septembro aŭ la komenco de Oktobro. Sed ĉe ni nun estas jam Novembro!


Die Farben der Bäume sind unglaublich schön. Am schönsten finde ich die Ginko-Bäume, die sich jetzt knallgelb färben. Aber auch die roten Ahorn-Bäume sehen toll aus und sind der Kern des Begriffs tanp’ung (=Herbstlaub). Viele Koreaner gehen vor allem jetzt in die Berge um dort zu wandern und das tanp’ung zu betrachten.

La koloroj de la arboj estas nekredeble belaj. Plej belaj mi trovas la ginkojn, kiuj nun koloriĝas flavege. Sed ankaŭ la ruĝaj aceroj aspektas bonege estante la kerno de la nocio tanp’ung (= aŭtuna foliaro). Multaj Koreoj nun vizitas la montaron por migri rigardante la tanp’ung-on.



Und auch Bernd hat Bilder gemacht, von Yong-In und von Yeoido in Seoul:

Ankaŭ Bernd faris bildojn, de Yong-In kaj de Yeoido en Seulo:


2 pensoj pri “Herbst in Korea / Aŭtuno en Koreujo”

  1. Kia koincido! Ankaŭ mi ŝatas aŭtunon, kiel mi mem blogis antaŭ unu jaro (vd. “Netuna aŭtuno”) Kurioze, kiel frue la arboj kolorŝanĝiĝas en Koreujo kie klimato estas pli varmeta ol en mia regiono. En Madrido restas nun multege da verdaj folioj sur branĉoj!

  2. Manuel skribis:

    Ankaŭ mi ŝatas aŭtunon, kiel mi mem blogis antaŭ unu jaro.

    Ankaŭ ĉi tie la aŭtuno estas tre mallonga. Nun la arboj plejparte estas jam senfoliaj, sed kelkloke restis ruĝaj arboj. Krome ankau la herbo sur la herbejoj flaviĝis! Kaj la vetero pli kaj pli malvarmiĝas. Tamen – krom kelkaj jam malvarmegaj tagoj – la temperaturo ne tro malaltas. Kaj kio tute mankas ĉi tie, estas la melankolia, griza etoso de la germana aŭtuno. (Nu, jes, tio ne vere “mankas” al ni…)

Komentado estas fermita.