PMEG 2023

12.3.4.9. Post

Post estas klarigita inter la lokaj rolvortetoj, ĉar ĝi havas unu signifon lokan, sed pli ofte ĝi estas tempa.

Loko «

Loka post egalas al malantaŭ:

  • Ŝi aŭdis post si brueton.M.184...malantaŭ si... ...ĉe sia dorsflanko...

  • Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj.FA1.90

Por loka signifo oni kutime uzas malantaŭ. Ĉe Zamenhof loka post estis sufiĉe ofta, sed tio aperas nuntempe tre malofte. Tamen, kiam post montras ne nur lokon, sed samtempe ankaŭ pozicion en sinsekvo, ĝi estas ankoraŭ tute normala.

Loka post kun direktaj rolmontriloj «

  • El post la dometo iris vojo.M.68El loko ĉe la malantaŭa flanko de...

Normale oni apenaŭ uzas post kune kun direktaj rolmontriloj, sed je bezono malantaŭ kun ekz. N-finaĵo aŭ de.

Pozicio en sinsekvo «

Post ofte montras pozicion en sinsekvo, nome pozicion, kiu sekvas alian. Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:

  • La maljuna Preben iris tuj post la ĉerko.FA3.23 Dum la irado Preben sekvis la ĉerkon malantaŭ ĝi.

  • La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi.FA1.74

  • Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia.FA2.73

  • Kiam ŝi skribas datojn, ŝi ĉiam skribas la tagon post la monato.

Sinsekva post ne estas ĉiam distingebla disde tempa post.

Iafoje sinsekva post povas montri komparon, same kiel antaŭ: Vi estas la plej bona post mi. Vere plej bona estas mi, sed post mi sekvas vi.

Tempo «

Plej ofte post montras tempon pli malfruan ol alia tempo. Tiam post staras antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa post estas la malo de tempa antaŭ:

  • Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo.FE.18...kiam la vespermanĝo estis pasinta...

  • Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.FE.38Tuj kiam la hejto estis okazinta... kiam unu horo estis pasinta...

  • Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo.FE.38...kiam tri monatoj estos pasintaj...

  • Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.FE.39

Tempa post povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

  • Kvaronon da horo post tiuj vortoj [...] droŝko [...] haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska.M.78...post eldiro de tiuj vortoj...

  • Ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj.M.141...guto fluis post fluo de guto...

  • “Da” post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro.FE.32 Ĉi tie temas pri sinsekvo tempa (dum parolo aŭ lego).

  • Ili ĉiam ripetadis post la reĝo: “Ho, ĝi ja estas tre bela!”FA1.110...post eldirado de la reĝo... Post havas ĉi tie ankaŭ iom de la signifo de laŭ. Ili ĉiam ripetadis laŭ la vortoj de la reĝo... Se oni uzas malantaŭ anstataŭ post, la senco fariĝas loka: malantaŭ la reĝo tiam montras, ke ili troviĝis ĉe la dorsa flanko de la reĝo, dum ili ripetadis.

Tempa post estas ofte uzata en esprimoj de horo: dek minutoj post la tria k.s.

Post kiam «

Se post rilatas al tuta subfrazo, oni uzas kiam por enkonduki la subfrazon:

  • Post lia alveno ni manĝis. Post kiam li alvenis, ni manĝis.

  • Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kuŝiĝis sur la verdaĵo kaj endormiĝis.FA3.88...post sia plorado...

Teorie oni ankaŭ povus uzi post ol en tiaj frazoj, sed en la praktiko tio malofte okazas.

Vortfarado «

  • Posta = “pli malfrua; malantaŭa”: La historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel.Kr2.29 Ĝi [= la glavo] trapenetris la postan parton de la korpo.Jĝ.3

  • Poste = “post (iom da) tempo, post tio (tempe aŭ sinsekve)”: Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto.FE.39 Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia.FA1.171 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj.Ps.68 Unue ni manĝis, poste ni trinkis, pli poste ni babilis kaj fine ni endormiĝis.

  • Postaĵo = “pugo, sidvangoj, gluteoj (sidmuskoloj)”: Lian postaĵon kovris kalsoneto. La vorto postaĵo baziĝas sur la malofta loka senco de post. Principe postaĵo egalas al malantaŭaĵo, sed postaĵo havas tute specialan anatomian signifon, dum malantaŭaĵo estas uzebla por ĉia ajn malantaŭa parto aŭ flanko de io.