PMEG

24.1. Kvantaj O-vortoj

Kvantaj O-vortoj kondutas kiel normalaj O-vortoj. Ofte ili estas priskribataj de da-esprimo, kiu montras, el kio konsistas la kvanto:

  • Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.FE.35

Gramatike la kvanta vorto estas ĉefvorto, sed el senca vidpunkto la da-esprimo ofte estas pli grava. Iafoje oni traktas la O-vorton de tia da-esprimo kvazaŭ ĝi estus ĉefvorto:

  • Tiam grandega multo da vortoj [...] fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia.OV.293 Nediferencigeblaj gramatike rilatas al multo, sed havas J-finaĵon, ĉar Zamenhof preferis trakti ĝin laŭ vortoj, al kiu ĝi sence rilatas. Fakte la frazo iĝus tre stranga, se oni dirus nediferencigebla sen J, ĉar la posta esprimo unu de alia trudas la ideon de pluraj individuoj.

  • Grandega multo da vortoj fariĝas tute senbezona por lernado.OV.302 Ĉi tie Zamenhof sekvis gramatikajn principojn, ĉar en tiu ĉi frazo temas pri unu senbezona amaso.

Anstataŭ multo, malmulto kaj kelko oni plej ofte preferas la E-formojn multe, malmulte kaj kelke.

Legu ankaŭ pri O-vortaj nombrovortoj kiel duono kaj miliono.