PMEG

16.1. Kaj

Kaj ligas plurajn vortojn aŭ vortgrupojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:

  • Karlo kaj Petro manĝas. Du personoj faras la saman agon. Estas du subjektoj.

  • Karlo manĝas kaj trinkas. Karlo faras du agojn (samtempe aŭ sinsekve). Estas du ĉefverboj.

  • Karlo manĝas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.

  • Petro manĝas per forko kaj tranĉilo. Du iloj helpas al la sama ago. Oni ne bezonas ripeti la rolvorteton antaŭ ambaŭ. La unua rolvorteto sufiĉas por montri la rolon ankaŭ de la vorto post kaj. Sed oni povas ĝin ripeti: per forko kaj per tranĉilo.

  • Antaŭen sen halto kaj timo!FK.313Antaŭen sen halto kaj sen timo!

  • Petro estas maljuna kaj saĝa. Du ecoj estas ligitaj al la sama subjekto per la sama verbo. Estas du perverbaj priskriboj.

  • Karlo kantas bele kaj elegante. Estas du manieraj komplementoj.

  • Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du A-vortoj rekte priskribas la saman O-vorton, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.

  • Li havas domon el ligno kaj el ŝtono. Du frazpartoj kun rolvorteto rekte priskribas la saman O-vorton. Oni povas forlasi la duan el: ...el ligno kaj ŝtono.

  • Karlo laboras por kaj per Esperanto. La vorto Esperanto partoprenas en du roloj en la frazo. Anstataŭ diri por Esperanto kaj per Esperanto oni ligas la du rolvortetojn per kaj, kio estas pli eleganta.

Pli ol du elementoj «

Se estas pli ol du elementoj en tia listo, oni kutime metas kaj nur antaŭ la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete paŭzi. Skribe oni tie metas komon:

  • Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojaĝis kune al la kongreso.Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojaĝis...

  • Hodiaŭ ni manĝos supon, salaton, viandaĵon, frititajn terpomojn kaj glaciaĵon.

  • Petro laboras per fosiloj, hakiloj, martelo, segilo kaj multaj aliaj aferoj.

  • Karlo laboras tro rapide, senzorge kaj malracie.

  • La domo de Petro estas granda, luksa, komforta, bela kaj bonege konstruita.

  • Karlo laboras por, per, pri kaj en Esperanto.

Kaj inter tutaj frazoj «

Kaj povas ligi tutajn frazojn, kiuj iamaniere kunapartenas. La ligitaj frazoj devas esti samspecaj. Aŭ ili ĉiuj estas ĉeffrazoj, aŭ ili ĉiuj estas subfrazoj:

  • Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. Du ligitaj ĉeffrazoj.

  • Anno iros promenigi la hundon, kaj Elizabeto restos hejme. Du ligitaj ĉeffrazoj.

  • Li iras per aŭto, (kaj) ŝi iras per trajno, kaj mi iras piede. Tri ligitaj ĉeffrazoj. Kiel kutime oni preferas meti kaj nur antaŭ la lasta.

  • Ili diris, ke ili tre amuziĝis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. Du ligitaj ke-frazoj. Ambaŭ estas objekto de la ĉefverbo diris.

  • Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. Du ligitaj kiu-frazoj. Ambaŭ estas rekta priskribo de tiu knabino.

  • Mi volas foriri, ĉar mi estas laca, kaj ĉar mi havas kapdoloron. Du ligitaj ĉar-frazoj. Ambaŭ montras kialon de la ĉeffrazo mi volas foriri.

  • Mi volas foriri, ĉar mi estas laca, kaj mi havas kapdoloron. Du ligitaj frazoj, kiuj kune formas unu ĉar-frazon. La du frazoj kune montras kialon de la ĉeffrazo. Praktike apenaŭ estas diferenco inter ĉi tiu ekzemplo, kaj la antaŭa.

  • Li diris, kaj ke li fartas malbone, kaj ke li volas kuniri.

Kiam pluraj frazoj estas ligitaj, oni ofte povas forlasi frazelementojn, kiuj aperas en ĉiuj frazoj. Tio tamen ne ĉiam eblas.

Kaj... kaj «

Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antaŭ ĉiuj partoj de elnombrado, ankaŭ antaŭ la unua. Legu pri kaj... kaj en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj.

Forlaso de kaj «

Iafoje oni plene forlasas kaj en tiaj ĉi elnombradoj:

  • La (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo.FE.42

  • Faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan.Er.30

  • Varsovio ĝojis, bruis, brilis.M.115

  • Ĉu vi scias, ke li edziĝas kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi forsendigos rekte en Siberion?Rz.92

Kaj inter vortostumpoj «

Iafoje, precipe en skriba lingvaĵo, oni uzas kaj por ligi du aŭ pli da elementoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

  • Ili en- kaj el-iris tre rapide.Ili eniris kaj eliris tre rapide.

  • Tio estas kombinita manĝaĵ- kaj gazet-vendejo....manĝaĵvendejo kaj gazetvendejo.

  • Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn....skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.

  • Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj....subtasoj kaj subteleroj.

Ĉi tiaj frazoj estas sufiĉe nenaturaj. Ĝenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finaĵoj, kio normale ne eblas en Esperanto. Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi:

  • Ili iris en la domon kaj el ĝi tre rapide.

  • Tio estas kombinita manĝaĵa kaj gazeta vendejo.

  • Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.

Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj «

Kiam kaj ligas frazojn, la ligo povas reprezenti diversajn signiforilatojn. Kia estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto. Eblas klarigi la rilaton per aldonaj esprimoj:

  • Mi lavis la vestaĵojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sinsekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.

  • Ŝi aŭdis teruran bruon, kaj (tial) ŝi telefonis al la polico. Kaj montras sekvon aŭ rezulton. Tial povas helpi al kompreno.

  • Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj montras kontraston. Oni ankaŭ povas uzi dum por esprimi kontraston: Anno estas gaja persono, dum Elizabeto estas silentema.

  • Ni klopodis per ĉiuj fortoj, kaj (tamen) ni malsukcesis. Kaj montras neatenditan sekvon. Tamen povas pliklarigi tion. Ankoraŭ pli klara estus sed anstataŭ kaj.

  • Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi.FA1.58 Kaj montras kondiĉan rilaton inter la frazoj. Tiam povas helpi al la kompreno: ...kaj tiam vi aŭdos.... Eĉ pli klare estus transformi la unuan frazon en subfrazon kun se: Se vi demandos ilin, (tiam) vi aŭdos.... Tiam oni ne povas uzi kaj, ĉar la du frazoj ne plu estas samspecaj. Unu estas subfrazo, kaj la alia estas ĉeffrazo.

  • Ŝi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) ŝiaj haroj estas longaj. Kaj montras aldonan informon.

  • Li preferis foriri tre frue de la festo, kaj tio ne surprizas min, ĉar vere estis tre enue tie. Kaj montras komenton.