PMEG 2023

17.3. Jen... jen

Ordinara jen altiras la atenton al io. Duobla aŭ plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aŭ eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jeniufoje... alifoje.

Alterna jen povas aperi kaj antaŭ tutaj frazoj, kaj antaŭ unuopaj frazpartoj:

  • Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto.FA1.150 La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

  • Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango.M.159 La vizaĝo ŝanĝiĝadis.

  • Ĝi [= sonorilo en fabelo] rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico.FA4.68 Iufoje la sonorilo rakontas mallonge, alifoje longe.

  • Ĝi [= la maro] estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua.FA1.230 La koloro ŝanĝiĝis, aŭ estis malsama en diversaj lokoj

  • Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo.M.56

  • Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio.FA3.139