PMEG

14.3.11. Jen

Jen servas por altiri la atenton al io, por prezenti ion, = “rigardu ĉi tion!, rigardu ĉi tie!, atentu ĉi tion!, aŭskultu ĉi tion!” kaj simile:

  • Jen la suno subiras, venas la nokto.FA2.89Vidu! La suno subiras...

  • Krak’! jen ĝi falis de la ŝranko, kuŝis sur la planko en mil pecetoj.FA3.86

  • Jen la akvo iris jam super la kapon de la soldato.FA1.156

  • Unu vesperon li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte je la pordo.FA2.136

  • Vi ne bezonas rigardi ilin. Vi havas ekzemplojn aliajn – antaŭ vi estas via patrino. Jen tiajn ekzemplojn vi devas sekvi.Rz.77

  • Post du jaroj Faraono havis sonĝon, ke jen li staras apud la Rivero.Gn.41

Ofte jen anstataŭas ĉi tie, iafoje ĝi anstataŭas tio, tiu, tiam aŭ simila esprimo, ĉiam aldonante sian atentigan nuancon:

  • Jen estas pomo.FE.6

  • Jen estas la pomo, kiun mi trovis.FE.6

  • Jen kuŝas la ĉapelo de la patro.FE.8

  • Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo!FA1.110...ĉi tie estas la mantelo. Tre ofte oni subkomprenas estastroviĝas en frazoj kun jen.

  • “Sed jen estas ankaŭ, kaj jen estas denove!” ili ĉiuj ekkriis; kien ajn ili rigardis, troviĝis krucoj sur la pordoj.FA1.11

  • Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas la virtoj, kiuj konvenas al virino.M.139 Jenĉi tiuj + atentigo.

  • Jen kion diris Aĥitofel.Sm2.17Jen (estas) tio, kion diris Aĥitofel!

  • Jen venis la aŭtuno.FA1.209Jen tiam venis la aŭtuno.

Jen... jen havas specialan signifon.

Vortfarado «

  • Jene = “ĉi tiel kiel mi jen montros”: La demando, kiun ni metis, devas esti respondita jene: [...]OV.108

  • Jena = “tiu ĉi kiu jen sekvas, tiu ĉi kiun mi jen donas aŭ montras”: Mi finas do per la jenaj vortoj: [...]OV.46 Mi havas la intencon prezenti al la Akademio projekton de regularo pri la tri jenaj punktoj: [...]L2.212

  • Jeno = “tio ĉi kio jen sekvas, tio ĉi kion mi jen donas aŭ montras”: Por solvi la taskon vi bezonas la jenon: paperon, du krajonojn kaj abundan tempon. / Al via demando mi povas respondi jenon: [...]OV.559

Oni iafoje hezitas, ĉu uzi la antaŭ jena kaj jeno. Ili similas laŭ la signifo al tabelvortoj je TI, antaŭ kiuj oni neniam uzas la, sed jena kaj jeno estas ordinaraj A-vorto kaj O-vorto, kaj do devus akcepti la. En la ĉi-antaŭaj ekzemploj la iafoje aperas, alifoje ne. En la praktiko tio ne gravas. Oni povas agi laŭplaĉe.

Jene, jena kaj jeno montras ofte antaŭen al io, kio sekvos. Tabelvortoj je TI montras kutime reen al io, kio jam estas dirita: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tiuj estas miaj amikoj. / Miaj amikoj estas la jenaj: Karlo, Elizabeto kaj Petro. Tio tamen ne estas regulo. Vidu ĉi-antaŭe la Zamenhofan ekzemplon pri beleco, mildeco k.t.p., kiu kontraŭas la kutimon.