PMEG

17.2. Ĉu... ĉu

Ordinara ĉu montras demandon. Duobla aŭ plurobla ĉu normale ne havas tian signifon, sed montras anstataŭe indiferentecon. Indiferenta ĉu montras alternativojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta, libera, egala, pridubata, necerta aŭ simile.

Indiferenta ĉu povas enkonduki subfrazojn, inter kiuj la elekto estas indiferenta. La ĉeffrazo montras ion, kio validas sendepende de la elekto inter la alternativoj. Tiaj subfrazoj estas ofte mallongigitaj:

  • Li devis trinki kun ili, ĉu li volis, ĉu li ne volis.FA1.122 Lia volo nenion povis ŝanĝi.

  • Ĉiu povas veni, tute egale, ĉu li estas reĝido, ĉu [li estas] almozulo.FA1.69 Kaj reĝidoj kaj almozuloj povas veni. Ne gravis, kio oni estis.

Indiferenta ĉu povas ankaŭ enkonduki frazpartojn, inter kiuj oni povas elekti. Tiam ĉu... ĉu povas esti tre simila al aŭ... aŭ. Ĉu... ĉu emfazas indiferentecon, dum aŭ... aŭ nur montras alternativojn:

  • Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco, li nenion respondis.LR.99 Oni ne scias, kiu el la du alternativoj kaŭzis, ke li nenion respondis, sed tio ne gravas.

  • Ĉu bona, ĉu malbona – ĉiu mem por sia far’ ricevas rekompencon.IT.36 Ne gravas, ĉu oni estas bona aŭ malbona.

  • Tio estas la leĝo pri naskintino, ĉu de knabo, ĉu de knabino.Lv.12 La leĝo validas egale por virino, kiu naskis knabon, kaj por virino, kiu naskis knabinon.

Unu sola ĉu povas montri nur demandon. Pluraj ĉu povas esti indiferenta ĉu, sed povas ankaŭ esti pluraj sinsekvaj demandoj:

  • Ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino, kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga.FK.293 Tie ĉi ĉu ne esprimas dubon aŭ necertecon. Estas simple kvar demandaj subfrazoj.

En alternativdemandoj oni ne uzu ĉu... ĉu, sed ĉu... aŭ: Ĉu esti ne esti, – tiel staras nun la demando.H.74 Rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, ne?Rt.51