PMEG

22.2. Ĉu-demandoj

Ĉu-demandoj estas farataj per la demandvorto ĉu. Ĉu-demando serĉas konfirmon pri la ĝusteco de la tuta frazo. La respondo ordinare estas jesne.

Ĉu normale staras komence de la demanda frazo:

  • Ĉu vi komprenas min?Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin!

  • Ĉu vi estas Kanadano?Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano!

  • Ĉu li?Jes, li!

  • Ĉu ĝi estas taŭga?Jes, (ĝi) estas!

  • Ĉu vi diros al mi la veron?FE.18

  • Ĉu vi jam trovis vian horloĝon?FE.20

  • Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.FE.41

Ĉu-demando povas ankaŭ esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj:

  • Ĉu vi volas kafon aŭ teon?Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon!

  • Ĉu li aŭ ŝi?Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ!

  • Ĉu vi estas surda aŭ muta?FE.20

  • Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?FE.25

Iafoje oni metas ĉu ĉe la fino de la demando, ordinare post komo:

  • Vi estas Usonano, ĉu?Ĉu vi estas Usonano? Vi estas Usonano. Ĉu mi pravas?

  • Tio okazos hodiaŭ, ĉu?

Se oni estas relative certa, sed tamen volas konfirmon, oni ofte uzas ĉu ne? ĉe la frazofino:

  • De nun vi restos hejme, ĉu ne?Mi supozas, ke de nun vi restos hejme. Ĉu mi ne pravas?

  • Tokio estas la ĉefurbo de Japanujo, ĉu ne?

Tia frazofina ĉu ne? estas nuntempe tre ofta. Zamenhof tamen uzis anstataŭe ĉu ne vere? aŭ eĉ ne vere? en tiaj okazoj: Oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?M.108 Tiam vi estos interedzigitaj, ne vere?FA1.235

Se la senco estas aserto kun aldonita peto pri konfirmo, oni ofte tute forlasas la vorton ĉu.

Por respondi ĉu-demandojn oni ofte uzas la respondvortojn jes kaj ne.