PMEG

22.3. Demandoj sen demandovorto

Iafoje ĉu aŭ KI-vorto estas forlasita el demanda frazo. Tio okazas precipe en dialogoj. Tiam nur la kunteksto montras, ke temas pri demando. Tia forlaso estas akceptebla, kiam la tuta frazo estas draste mallongigita:

  • Efektive? – ŝi demandis per tirata tono. – Efektive, – respondis Aleĉjo.M.147– Ĉu efektive vi farus tion? – ŝi demandis...

  • “Ĉu ili do distingis sin per brilo?” demandis la peceto da vitro. “Per brilo?” ekkriis la flikilo, “ne, sole nur per malmodesteco!FA2.85...Ĉu per brilo?...

  • Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon?Rz.106Ĉu mi eble el la vestoj ion for­komercu? Ĉu mi vendu ek­zemple la pantalonon?

  • Via nomo? Via profesio?” demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua eliris el la kaleŝo.FA4.214Kia estas via nomo? Kia estas via profesio?...

  • Sed la korniko?” demandis la malgranda Gerda. “Ha, la korniko mortis!”FA2.75Sed kio okazis al la korniko?...

Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili uzas ekz. leviĝantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ekzistas klare fiksitaj reguloj pri la frazmelodio. Tial, se oni uzas demandon sen ĉu aŭ demanda KI-vorto, nur la kunteksto povas montri, ke la frazo estas demanda.

Iafoje oni uzas deklarajn frazojn kun duba nuanco. La dubon oni esprimas skribe per demandosigno, sed ne vere temas pri demando, kvankam ofte la parolanto ja deziras, ke la aŭskultanto konfirmu aŭ malkonfirmu la diraĵon. En tiaj okazoj oni ne uzas ĉu:

  • – Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] ĉion tion ĉi mi verkis. – Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi?Rz.46 La dua parolanto ne demandas, ĉu la unua estas barono Brambeus, sed nur konstatas, ke tiu ja estas la barono, sed pro miro kaj dubo volas ricevi konfirmon pri tio.

  • Vi ne volas do indulgon kaj favoron?Rt.72Vi ne volas do indulgon kaj favoron. Ĉu mi ĝuste komprenis la aferon?

  • Eble vi volus donadi lecionojn de muziko?M.58 Temas pri propono, sed la proponanto estas iomete malcerta pri la taŭgeco de la propono.

  • Vi min jam ne akceptos? – demandis Marta, – nenian esperon mi povas havi?M.184