PMEG

14.2.8. Plu

Plu montras, ke ago aŭ stato ne ĉesas, sed daŭras:

  • Tenu ankaŭ plu ĝin en sekreto.H.21Ne ĉesu teni ĝin en sekreto. Daŭrigu teni ĝin en sekreto.

  • Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco.H.113Danĝere estas ne malliberigi lin.

  • Ni ne ĉesis labori, sed plu faris niajn taskojn.

  • Mi plu amos vin ĝis la morto.

Loka plu «

Iafoje plu montras ne nur tempan, sed ankaŭ lokan daŭrigon:

  • Ne haltu, iru plu! La irado daŭru kaj loke kaj tempe.

  • Legu plu kelkajn ĉapitrojn, kaj vi komprenos ĉion. La legado daŭru tempe kaj al posta loko en la libro.

Neata plu «

Se oni aldonas neon al plu, oni esprimas, ke la ago aŭ stato ne daŭras:

  • En la sekvanta tago oni ne plu parolis pri la okazintaĵo.FA3.50 Oni ĉesis paroli pri la okazintaĵo.

  • Kiam ni ilin revidos, ni ne plu rekonos ilin.OV.400 La rekonado ĉesos.

  • Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino.M.57

  • Mi havas nenion plu por doni!FA3.3

  • Ĉiu el tiuj ĉi laŭtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon plu.OV.423

  • Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu.Ij.38

Zamenhof tre ofte uzis plu ne, kiam laŭsence devus esti ne plu: Mi lin antaŭe amis, sed nun lin plu ne amas.BV.82 La celita senco estas ...lin ne plu amas. Logike plu ne amas devas signifi, ke oni jam antaŭe ne amis, kaj ke la ne-amado plu daŭras. En la Zamenhofa traduko de la Malnova Testamento, li multloke origine skribis plu ne, kvankam la senco estis ne plu. Feliĉe li mem aŭ la redaktintoj sisteme korektis tion al ne plu.

Plu kaj ankoraŭ «

Plu kaj ankoraŭ povas ofte esti tre similaj. La diferenco estas, ke ankoraŭ almontras la pasintecon, dirante, ke tio, kio antaŭe estis, ne ŝanĝiĝis, dum plu almontras la estontecon, informante, ke tio, kio estas nun, estos ankaŭ poste.

Ankoraŭ povas ankaŭ montri, ke io ripetiĝos, ke aldoniĝos io nova samspeca, dum plu signifas, ke io daŭros senŝanĝe: Poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi.OV.25 Al miaj antaŭaj vortoj mi aldonos pliajn. Mi nun ĉesas paroli pri mia projekto por trinki iom da akvo. Poste mi plu parolos pri ĝi. Mia parolado daŭros poste.

Plu kaj pli «

Plu kaj pli povas iafoje esti similaj, sed baze estas granda diferenco. Plu estas tempa (kaj loka) vorteto. Pli montras gradon, komparon. Pli povas montri tempon nur se alia tempa vorto ĉeestas aŭ estas subkomprenata:

  • Li rakontis plu.Li daŭrigis sian rakontadon.

  • Li rakontis pli.Li rakontis pli multe da aferoj.

  • Li ne vivos plu.Li ne vivos pli longe.

  • Mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli [longe] ol tri jarojn.FE.25 Ĉi tie ne eblas plu, ĉar sekvas ol-esprimo, kiu postulas pli aŭ similan vorton.

Vortfarado «

  • Plua = “daŭronta aŭ daŭrinta plu, okazonta aŭ okazinta en posta tempo”: Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis?BV.72 Kelke da feliĉaj ideoj [...] kuraĝigis min por plua laborado.FK.231 Tiu elektra frapo en la koron malebligas al ni por ĉiam la pluan uzadon de nia korpo.FA1.126

  • Plue estas sufiĉe ofte uzata akcenta formo de plu: Aŭskultu min plue.M.158 Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.OV.448 La bela muziko ludis ĉiam plue.FA1.34

Plue estas uzata ankaŭ en direkta signifo. Por klareco oni tiam ofte aldonas direktan N-finaĵon pluen:

  • Kelke da paŝoj plue troviĝas la tomba monumento de Alfieri.FA1.215

  • La ŝipeto veturis pluen.FA1.156

  • Poste li en bona humoro kaj kun kontenta spirito iris pluen tra la granda arbaro.FA1.63

  • La kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten, super la nubojn, pluen, ĉiam pluen.FA1.197

  • Li rakontis pri siaj malliberuloj kaj precipe pri unu, kiu eldiris nepripensitajn vortojn, kiuj poste estis rakontitaj pluen kaj penetris en la popolon.FA3.135 Ĉi tie nur la N-finaĵo montras, ke temas (ankaŭ) pri loka moviĝo. La vortoj per rakontado moviĝis al pli kaj pli multaj lokoj kaj homoj.

Ĉi tia direkta N-finaĵo ne estas tute logika, ĉar plu ne montras la celon de la moviĝo. Tamen la signifo estas tute klara. Kiam pluen helpas al klareco, oni ne hezitu uzi ĝin, sed ofte simpla pluplue sufiĉas. Legu pli pri tia uzo de direkta N-finaĵo.